El Vikivojaĝo
Tero > Afriko > Nord-Afriko > Tunizio

Tunizio

Tunizio
Tunizio
تونس Tūnis
Flago
Situo de Tunizio en ĝia regiono.
Ĉefurbo Tunizo
Areo 163 610 km²
Loĝantaro 11 551 448 (2018)
Monunuo dinaro (TND)
Horzono UTC+1

Tunizio (arabe: تونس Tūnis, berbere: ⵜⵓⵏⴻⵙ Tunes, france: Tunisie) estas lando en Nord-Afriko.


Regionoj[redakti]

De la administra vidpunkto, Tunizio entenas 5 regionojn (arabe: منطقة minṭaqa) kaj 24 provincojn (arabe: ولاية wilaya).

De la turisma vidpunkto, oni povas dividi ĝin en nur 3 regionojn.

Mapo de Tunizio
Norda Tunizio
Tiu regiono entenas la ĉefurbon Tunizon, la nordan marbordon, la montaron, kaj la nordan parton de la orienta marbordo. Estas famaj banlokoj, ekzemple Suso oriente kaj Tabarka norde, gravaj romiaj ruinoj, ekzemple en Kartago, en Dugga kaj en El-Ĝemo, kaj pluraj islamaj monumentoj, inter kiuj la Granda Moskeo de Kajruano.
Centra Tunizia Marbordo
Tiu regiono entenas la marbordon de Sfakso al la landlimo kun Libio, kun pluraj lokoj famaj por siaj sablaj strandoj, inter kiuj Gabeso kaj la insulo Ĝerba.
Tunizia Saharo
Tiu regiono entenas la dezertan landinternon, kiu estas eta parto de Saharo. Estas sablo, dunoj, sed ankaŭ rokoj, salaj lagoj, tradiciaj vilaĝoj kaj ruinoj de romiaj urboj (Sufetula estas la plej grava). La plej granda nacia parko de Tunizio situas en tiu regiono.

Urboj[redakti]

La ĉefurbo de Tunisio estas:

  • Tunizo (arabe: تونس tūnis, france: Tunis), kun iom pli ol 1 miliono da loĝantoj.

Kelkaj urboj kun pli ol 100mil loĝantoj:

  • Bizerto (arabe: بنزرت binzert, france: Bizerte)
  • Gabeso (arabe: ڨابس gebis, france: Gabès)
  • Kajruano (arabe: قيروان [qai̯rwa:n]][qɪrwɛːn], france: Kairouan)
  • Sfakso (arabe: صفاقس sfaks, france: Sfax)
  • Suso (arabe: سوسة susa, france: Sousse)

Aliaj cellokoj[redakti]

En Tunizio estas pluraj arkeologiaj lokoj, kiuj estis gravaj urboj en la antikveco.

Inter ili:

  • Kartago (latine: Carthago, arabe: قرطاج [qærtˤɑʒ], france: Carthage)
  • Utiko (latine: Utica, arabe: أوتيك ūtīk, france: Utique)
  • El-Ĝemo (latine: Thysdrus, arabe: الجم el ĝem, france: El JemEl Djem)
  • Dugga (latine: Thugga, arabe: دڨة dugga, france: Dougga)
  • Sufetula (latine: Sufetula) apud la nuna Sbeitla (arabe: سبيطلة sbeitla, france: Sbeïtla)

Estas ankaǔ lokoj famaj pro la sablaj marbordoj aǔ la eblo eniri la komencan parton de Saharo, la granda dezerto.

Inter ili: (...)

La liston kompletigas 17 naciaj parkoj, inter kiuj:

  • la Nacia Parko Iŝkul (arabe: إشكل, france: Ichkeul), kun marbordaj lagoj kaj raraj birdoj;
  • la Nacia Parko Ŝambi (arabe: الشعانبي aŝ-ŝaʿānabī, france: Chambi), kun montaraj sekaj arbaroj ĉirkaǔ la plej alta monto de Tunizio (1544 m);
  • la Nacia Parko Ĵbil, entenanta vastan dezertan areon (1500 km²) en la sudo de la lando.

Komprenu[redakti]

Tunizio estas la plej malgranda el la landoj en Nordafriko. Ĝi similas la ceterajn nordafrikajn landojn pri religio (islama) kaj oficiala lingvo (la araba); pri aliaj aferoj ĝi estas pli simila al la najbaraj landoj de okcidenta Nordafriko (Alĝerio kaj Maroko), kiuj kune kun ĝi estas nomataj Magrebo.

Tereno[redakti]

Tunizio kuŝas ĉe la suda bordo de Mediteraneo kaj la norda parto havas la saman tipan veteron de la plimulto de la mediteraneaj landoj, kvankam iomete pli varma kaj seka (vidu detalojn sube). Pro tio, la kamparo aspektas verda kaj ne mankas arbaroj, ĉefe sur la montoj, sed riveroj estas mallongaj kaj malriĉaj je akvo. La plej longa rivero, Meĝerda, estas longa 365km.

Preskaŭ la duono de Tunizio - la suda parto - estas dezerto, apartenanta al la rando de la plej granda varma dezerto de la mondo, Saharo.

En la dezerto estas du grandaj salaj lagoj: Ŝot el-Ĝerid, pli ol 5000km², kaj Ŝot el-Gharsa, pli malgranda (ĉ. 1300km²) kaj pli malalta, grandparte sub la mara nivelo (ĝis -17m).

Ne estas multaj montoj en Tunizio, sed kelkaj ja ekzistas, apud la landlimo kun Alĝerio. La plej alta pinto atingas 1544m.

Historio[redakti]

Romia amfiteatro en El-Ĝem, antikve Thysdrus

La plej antikvaj konataj loĝantoj de nuna Tunizio estis berberoj.

En la 9-a jarcento a.K. (tradicie en 814 a.K.) la Fenicoj fondis sian plej sukcesan kolonion, Kartagon, kuŝantan ĉe la bordo de la Tuniza Golfo. Kartago iĝis rapide ĉefurbo de vasta imperio, reganta la sudan bordon de Mediteraneo kaj aldone Sardinion, Korsikon, partojn de Sicilio, partojn de Hispanio.

Post tri akraj militoj, en 146 a.K. Kartago estis konkerita de Romio, kaj Tunizio iĝis romia provinco sub la nomo Africa (Afriko). Kartago estis detruita, sed post ĉirkaŭ unu jarcento Julio Cezaro refondis ĝin kiel romian kolonion.

Multaj ruinoj restas kiel postsignoj de la riĉaj urboj kiuj troviĝis ĉi tie en tiu tempo, kaj estas hodiaŭ turismaj cellokoj.

Baptizejo de la preĝejo de sankta Vitalo, Sufetula (apud nuna Sbeitla)

Ekde la 2-a jarcento, kristanismo disvastiĝis. Inter aliaj ruinoj estas ankaŭ tiuj de antikvaj kristanaj preĝejoj.

En 439 la Vandaloj, alvenintaj en Nordafrikon tra Hispanio, konkeris Kartagon, kiu ankoraŭ estis sub la Romia Imperio, kaj deklaris novan sendependan reĝlandon. Tiu ĉi tamen ne daŭris longe, ĉar post ĉirkaŭ unu jarcento ĝi falis sub la bizanca imperio.

Granda Moskeo de Kajruano

Ĉirkaŭ en 650 la Araboj atakis unuafoje la bizancajn posedaĵojn en la nuna Tunizio. Dum la postaj jaroj, pluraj urboj falis sub ilia regado; laste, en 695, ankaŭ Kartago estis konkerita. La romia provinco Africa akiris la novan nomon de Ifriqiya. Komence, ĝi estis regata de kalifoj havantaj siajn sidejojn en Mezoriento, sed en la 9-a jarcento ĝi iĝis aŭtonoma emirlando kaj poste sendependa kaliflando. La Granda Moskeo en Kajruano estis la kultura koro de la nova ŝtato, dum Tunizo akiris novan rolon pri militaj kaj ekonomiaj aferoj; ambaŭ estis alterne ankaŭ ĉefurboj.

Dum la 12-a jarcento la kalifoj Almohadoj, etnie berberoj, kreis novan kaliflandon en Maroko kaj de tie ili konkeris la tutan Magrebon kaj aldone sudan Hispanion, deprenante ambaŭ de aliaj islamaj regantoj (arabaj aŭ berberaj). Ili konkeris Tunizon en 1159: dum ĉirkaŭ 70 jaroj, ĝi ne plu estis ĉefurbo de sendependa lando, sed nur de provinco en la almohada imperio. Samtempe, tamen, ekonomio prosperis, precipe pro la maraj komercoj de Tunizo kun aliaj mediteraneaj havenoj.

Tourbet el-Bey, tombejo de la bey-regantaj

Pli grava ŝanĝo okazis en 1574, kiam, post kelkaj malsukcesaj provoj, la Otomanoj stabile prenas posedon de Tunizo kaj de la ĉirkaŭa lando.

En 1705 Hussein la 1-a estas ekuzas la titolon de "bey de Tunizo". Per tiu hereda titolo li deklaras sin guberniestro, sub la Otomana Imperio. Fakte, tamen, la bey de Tunizo estas tre aŭtonoma, preskaŭ sendependa reĝo. La titolo daŭros eĉ post la fino de la Otomana Imperio, ĝis 1957. Ekde 1881, tamen, Tunizio eniras la kondiĉon de franca protektorato, preskaŭ kolonio; la bey ne plu obeas la otomanajn regantojn, sed la francajn, ĉiam gardante ian aŭtonomecon.

En 1956 la protektorato finiĝis kaj Tunizio iĝis sendependa. Ekde la posta jaro ĝi estas respubliko.

Etnoj kaj lingvoj[redakti]

Estas ankoraŭ malmultaj berberoj kiuj loĝas en Tunizio kaj parolas la modernan version de la berbera lingvo (la plimulto el la nunaj berberoj loĝas en Alĝerio kaj Maroko), sed ankaŭ multaj el la parolantoj arabe estas verŝajne posteuloj de antikvaj berberoj.

La plimulto de la tunizianoj parolas la araban, plej ofte ĝiajn lokajn dialektojn. Tiuj dialektoj estas similaj al la dialektoj de Alĝerio kaj Maroko (kelkfoje oni celas la aron de la arabaj dialektoj uzataj en Magrebo per la nomo de magreba lingvo) kaj entenas ian influon de la berbera lingvo.

Ne multaj tunizianoj parolas denaske la francan, sed pli ol 60% konas ĝin kiel duan lingvon, almenaŭ je baza nivelo.

Klimato[redakti]

Du aferoj grande influas la tunizian klimaton: la maro kaj la dezerto. Sinsekvo de malaltaj montoj (c. 1000m), direktaj de okcidento al oriento ĝis preskaŭ la marbordo inter Sfakso kaj Gabeso, estas la plej suda el la montaroj kiuj disigas grandparte la efikon de la du faktoroj.

Tiel, la klimato de la norda parto de Tunizio estas mediteranea klimato, kun vintroj malvarmetaj, pluvaj kaj someroj varmaj, sekaj. Ĝi estas kumparebla kun Sicilio, kvankam iom pli varma kaj pli seka. Ekzemple, en Tuniso la mezvalora temperaturo varias inter 7°C dum la januaraj noktoj kaj 33°C dum la someraj tagmezoj; en Sfakso kaj en Ĝerba ili estas ankoraŭ tre similaj. Jara pluvokvanto estas 400-500mm en la norda marbordo, sed nur 200-250mm en Sfakso kaj laŭ la suda marbordo.

Pli proksime de Saharo, kaj pli malproksime de la maro, somero estas multe pli varmaj kaj la tuta jaro multe pli seka. En Tozeur, ekzemple, somere la temperaturo povas facile superi 40°C somere, kaj pluvoj atingas nur 100mm jare.

Eniri[redakti]

Landoj el kiuj necesas (grizaj) aŭ ne (verdaj) enirvizo al Tunizio por turismaj vojaĝoj. Novembro 2018. El flavaj landoj enirvizoj ne estas necesaj nur pri grupaj, aranĝitaj turismaj rondiroj.

La civitanoj de multaj landoj povas eniri Tunizion sen enirvizo, se ili vojaĝas por turismaj kialoj kaj/aŭ ĝis 90 tagojn. La bildo ĉi flanke montras la situon je la fino de 2018 - ĉiam kontrolu la ĝisdatan situon pri via lando!

La permeso eniri sen enirvizo ne kuntrenas permeson eniri nur kun simplaj identigiloj. Ankaŭ sen enirvizo, preskaŭ ĉiam necesas pasporto. Oftaj eksceptoj, de pluraj landoj, estas grupaj, aranĝitaj vojaĝoj.

Eniri avie[redakti]

La plej grava flughaveno en Tunizio estas la flughaveno Tunizo-Kartago, 9km nordoriente de la centro de Tunizo. Estas kunligoj kun pluraj urboj en Eŭropo, Afriko kaj Mezoriento. Lastjare komenciĝis ankaŭ kunligo kun Montrealo en Nordameriko. (Vidu la artikolon pri Tunizo por plu da informoj.)

Tre malgrandaj estas la ceteraj flughavenoj: la plej gravaj estas en Monastir, Sfax kaj Ĝerba. Flugoj al ili okazas plejparte nur somere, sed estas ankaŭ kelkaj flugoj dum la tuta jaro.

Eniri ŝipe[redakti]

Tunizio havas ŝipajn kunligojn ĉefe kun Italio kaj Francio. Estas pluraj pramoj, ebligantaj la kunporton de aŭtoj.

La ĉefaj pramoj atingas Tunizon de Palermo, Civitavecchia, Ĝenovo kaj Marsejlo. De Sicilio la vojaĝo daŭras 10-15h (depende de la ŝippovumo kaj de la vetero); preskaŭ 24h aŭ eĉ pli de la ceteraj menciitaj havenoj.

Estas ankaŭ, almenaŭ somere, pramoj rekte al Ĝerba.

Eniri trajne[redakti]

Eblas atingi trajne Tunizion de Alĝerio.

Eniri aŭte[redakti]

Vojaĝantoj venantaj de Alĝerio aŭ de Maroko povas atingi Tunizion aŭte. Ekzemple, de Alĝero al Tunizo necesas ĉ. 10-12 horojn; la veturado longas iom pli ol 800km, el kiuj pli ol la duono estas en aŭtoŝoseoj (A1 en Alĝerio kaj A3 en Tunizio aŭ A1 en Alĝerio kaj A4 en Tunizio, depende se oni veturas tra Suk Ahras aŭ tra El Tarf).

De aliaj landoj en Afriko estas multaj malfacilaĵoj pro la kondiĉoj de la vojoj kaj multaj sekurecaj riskoj.

De (aŭ tra) Italio aŭ Francio, oni povas kunporti sian aŭton per pramoj (vidu supre).

De Hispanio, eblas preni pramon al Maroko aŭ al Orano en Alĝerio kaj de tie veturi. (De Orano al Tunizo estas ĉ. 1200km, kaj necesas almenaŭ 15h.)

Moviĝi[redakti]

Publika transporto[redakti]

Aviadiloj[redakti]

Tunisair Express, branĉo de Tunisair, kunligas plurajn lokojn en Tunizio kun Tunizo.

Retejo: www.tunisairexpress.net (france, angle)

Trajnoj[redakti]

La nacia fervoja kompanio en Tunizio estas SNCFT (france: Societé National des Chemin de Fer Tunisiens, arabe: الشركة الوطنية للسكك الحديدية التونسية , traduko: Nacia Societo de la Tuniziaj Fervojoj). Ĝi apartenas al la ŝtato.

Entute estas iom pli ol 2000km da fervojoj, parte kun normala ŝpuro, parte kun mallarĝa ŝpuro.

Necesas ĉirkaŭ 2 horoj de Tunizo al Suso aŭ al Bizerto, 3-4 horoj al Sfakso, 5 horoj al Gabeso kaj 9 horoj al Tozeur.

Retejo: www.sncft.com.tn (france arabe angle)

Busoj[redakti]

La ĉefa kompanio por busa transportado en Tunizio estas SNTRI.

Retejo: www.sntri.com.tn (france, arabe, angle).

Komunaj kaj ordinaraj taksioj[redakti]

Komuna taksio

Komunaj taksioj (louage) atendas ĝis kiam estas 8 pasaĝeroj. Ili kostas ĉirkaŭ same kiel la trajnoj kaj atingas lokojn kie ne estas fervojoj.

Kompreneble estas ankaŭ ordinaraj taksioj. Por vojaĝi de iu urbo al alia, ili estas malpli multekostaj ol en Eŭropo, sed estas rekomendeble difini la koston antaŭ la veturado.


Veturi aŭte[redakti]

(...)

Vidi[redakti]

Vidindaĵoj en Tunizio apartenas al pluraj kategorioj. Ĉi sube estas kelkaj lokoj menciindaj pri ĉiu kategorio.

  • Historiaj vidindaĵoj:
    • de antaŭ la romia tempo: Kartago*, Utiko*, Kerkuan*, Metlaŭi* (megalitoj), Gafsa, Dugga
    • de la romia tempo: Kartago*, El Ĝemo*, Dugga*, Sufetula* (apud Sbeitla), Thuburbo Majus* (apud El Fahs), Utiko, Suso, El-Kef
    • de la frua mezepoko (vandala kaj bizanca tempoj): Kartago
    • de la frua islama tempo (araba kaj berbera): Kajruano*, Monastir*, Suso*, Tunizo, Sfakso
    • de la otomana tempo: Tunizo*, El-Kef*, Bizerto, Sfakso
    • de la lastaj du jarcentoj: Tunizo*, Monastir (maŭzoleo de Bourgiba), Kartago
  • Naturaj vidindaĵoj:
    • marbordoj kaj insuloj
    • dezerto
    • salaj lagoj
    • naciaj parkoj
  • Sociaj vidindaĵoj
  • Kulturaj vidindaĵoj (muzeoj ktp)


Fari[redakti]

Komuniki[redakti]

Aĉeti[redakti]

La monunuo estas la tunizia dinaro (TND).

Estas kutime peti reduktojn en la prezoj, eĉ tre fortajn.

Vendejaroj[redakti]

Manĝi[redakti]

Tradiciaj manĝaĵoj[redakti]

Fiŝa kuskuso, fotita en restoracio de la insulo Kerkennah apud Sfakso

La tunizia kuirarto miksas la originan berberan tradicion, komunan al tuta Magrebo, kun multegaj postaj influoj.

Tradicie, kiel en la proksima Sicilio, gravas la durum-tritiko, el kiu oni pretigas kaj pastaĵojn (kiel en Sicilio) kaj kuskuson (kiel en la ceteraj landoj de Magrebo). Sed pastaĵoj alvenis dum la lastaj jarcentoj, dum la origino de kuskuso estas tre antikva; eĉ ĝia nomo ne devenas de la araba, sed de la berbera (ⵙⴽⵙⵓ seksu, ⴽⵙⴽⵙⵓ keskesu, signifantaj "tritiko").

Ne estas unu kuskuso, sed multaj specoj. La plej tipa, simila al la kuskuso de Alĝerio kaj Maroko, entenas ŝafidan viandon, olivoleon, diversajn legomojn. Viando kaj legomoj estas kuiritaj en kaserolo aŭ boligitaj; male, la etaj grajnoj el tritika faruno estas vaporkuiritaj.

Inter la ceteraj specoj de kuskuso, meritas mencion:

  • la fiŝa kuskuso, tradicia apud la marbordo, ekzemple en Sfakso aŭ Ĝerba
  • la kuskuso kun lakto, en kiu oni aldonas lakton kaj rosmarenon
  • la kuskuso kun usban, entenanta ŝafan stomakon farĉitan per bovida muelaĵo

Vegetarismo kaj veganismo[redakti]

Estas tipoj de kuskuso sen viando (nur kuskusgrajnoj, olivoleo kaj legomoj), taŭgaj kaj al vegetaranoj kaj al veganoj.

Ankaŭ pastaĵoj kun tomatsaŭco povas taŭgi al ambaŭ, kiam ili ne entenas viandon.

Trinki[redakti]

Pri akvo, atentu en la sudo kaj en la plej malgrandaj urbetoj, ĉar kelkfoje povas esti sanriskoj.

Kafo estas kutime malgranda kaj forta.

Teo estas tre uzata, plej ofte post la manĝoj. Apartaj tipoj de teoj estas teo kun pinsemoj kaj teo kun mento.

Legmi estas limfo de palmo (kelkfoje fermentinta, do entenanta alkoholon).

Alkoholaĵoj[redakti]

Memoru ke Tunizio estas islama lando, do alkoholaĵoj ne estas troveblaj ĉie kaj oni atentu leĝojn kaj ankaŭ kutimojn.

Alkoholaĵoj ne estas tamen malpermesataj.

Estas ankaŭ tradiciaj tuniziaj alkoholaĵoj:

  • tuniziaj vinoj (ofte produktataj laŭ indikoj de francaj vinfakuloj), inter kiuj Tyna, Thibar, Magon (ruĝaj) kaj Coteaux de Carthage, Muscat sec de Kelibia (blankaj)
  • palma vino (fermentinta legmi)
  • boukha, likvoro el figoj
  • thibarine, likvoro el daktiloj

Loĝi[redakti]

Esperanta loĝado[redakti]

Kampadejoj[redakti]

Hosteloj[redakti]

Hoteloj[redakti]

Sekureco[redakti]

Ĝenerale, Tunizio estas sufiĉe sekura, kvankam iom da atento ĉiam estas rekomendinda, ĉefe pri ŝtelistoj. Ŝteloj povas okazi ankaŭ en hoteloj kaj flughavenoj. Ne montru publike valorajn aĵojn.

Okazas ankaŭ kelkfoje manifestacioj (kutime ne en turismaj lokoj), kun risko de perfortoj kaj bataletoj kontraŭ la polico.

Dum la lastaj jaroj, kelkaj terorismaj agoj okazis (malmultaj - sed ili ja okazis), kaj pro tio estas multaj policaj kontroloj.

La lokoj plej proksimaj al la landlimoj kaj kun Libio kaj kun Alĝerio (krom Tabarka) kaj la plimulto de la sudo ne estas sekuraj. Ekskursoj en la dezerto (kutime de Douz) estas permesataj nur kun aŭtorizitaj akompanantoj.

Antaŭ la vojaĝo, informiĝu pri la detala situo en la vizitotaj lokoj.

Sano[redakti]

Respekto[redakti]

Esperanto[redakti]

Lokaj esperantistoj[redakti]

Esperantaj renkontiĝoj[redakti]

Ambasadejoj kaj konsulejoj[redakti]

En Tunizo estas ambasadejoj de multegaj landoj, kaj ankaŭ multaj konsulejoj.

La listo haveblas ekzemple ĉe embassypages (angle, france, hispane).

Laŭ tiuj informoj, Francio havas konsulejojn en pluraj urboj ekster Tunizo. Aliaj eŭropaj landoj (ne multaj) havas ĉiu konsulejon en unu el la turismaj lokoj, ne ĉiuj en la sama (Aŭstrio, Danio, Germanio, Hungario, Italio, Rumanio, Ukrainio). Ankaŭ Alĝerio kaj Libio havas konsulejojn ekster Tunizo.

Nepre kontrolu tamen pri la ambasadejo aŭ konsulejo interesanta vin!

Viziti plu[redakti]

Rimarkoj[redakti]


Eksteraj ligiloj[redakti]

Ĉi tiu artikolo estas uzebla kvankam ankoraŭ mankas kelkaj informoj.
Ĉu vi kapablas helpi kompletigi ĝin? Do, kuraĝu, faru!