Uzanto-Diskuto:Tiguliano
Aldoni temonNormaj skemoj de artikoloj
[redakti]Saluton Tiguliano kaj bonvenon al la Esperanta Vikivojaĝo!
Mi rimarkis, ke vi uzas horojn de jarŝanĝo por kontribui, kio estas aparte bela!
Mi rimarkis vian novan artikolon Ĝenovo. En Vikivojaĝo estas kutimo uzadi normajn skemojn por artikoloj, tiel ke vizitantoj povu veni al ajna artikolo kaj tuj scii kien rigardi por la volata informo. Tiuj skemoj estas listigitaj en Helpo:Krei paĝon#Skemoj_de_artikoloj - kaj tie sube en la parto Kreiloj vi trovos ankaŭ formularon per kiu vi eĉ pli facile kreos novan paĝon. Ĉar vi jam krei artikolon, vi eventuale povus aldoni al ĝi la Skemon por urbo.
Mi scias, ke por komenco tio povas esti iom multaj informoj. Estas enorde, kun pliaj artikoloj vi apide kaptos la kutiman stilon ĉi tie ;-) Kaj se vi ŝatus helpon, volonte demandu en Vikivojaĝo:Diskutejo aŭ ĉe mi. Amike! --KuboF Hromoslav (diskuto) 19:46, 31 dec. 2020 (UTC)
Interlingvaj ligiloj
[redakti]Resaluton. Mi ankaŭ rimarkis, ke en Ĝenovo ankoraŭ mankas interlingvaj ligiloj (intervikioj). Intervikioj estas utila afero, ĉar tiel niaj redaktantoj kaj legantoj povas facile trovi alilingvajn artikolojn kaj ankaŭ homoj de alilingvaj Vikivojaĝoj vidos, ke la artikolo ekzistas en Esperanto. Krome, (se intervikio estas ĝuste prilaborita) ankaŭ de la Esperanta Vikipedio eblos aŭtomate ligi al Vikivojaĝa artikolo; kaj en Vikivojaĝo ni povos uzadi datumojn de Vikidatumoj (precipe por informkesto, kaj simile).
Nuntempaj helpo-paĝoj en Vikivojaĝo ankoraŭ ne sufiĉas, do mi prezentas la helpilon de Vikipedio, sed la procezo estas tute sama: w:Vikipedio:Vikidatumoj#Novaj_artikoloj. Amike. --KuboF Hromoslav (diskuto) 19:56, 31 dec. 2020 (UTC)
Administrantigo de KuboF Hromoslav
[redakti]Saluton kara! Mi kandidatas por esti administranto. Bonvolu subteni min en Vikivojaĝo:Administrantigo/KuboF Hromoslav. Voĉdonado daŭros 14 tagojn. Dankon! --KuboF Hromoslav (diskuto) 23:26, 14 jan. 2021 (UTC)
"Parto de" en artikoloj
[redakti]Saluton kara Tiguliano! Vi tre bele kontribuas per novaj artikoloj, mi vidas, ke vi vere ŝatas Lugurion Estas 1 afero, pri kiu mi ŝatus vin tamen atemntigi: la ŝablono {{Parto de}}
Kiam vi kreas novan artikolon uzante Helpo:Krei paĝon, tute sube de ĝi estas teksto:
{{Parto de|<!-- nomo de supera geografia unuo, ekz. regiono aŭ lando -->}}
Mi rimarkis, ke vi ne prilaboras ĝin. Tamen, tio estas sufiĉe facila kaj inda por artikoloj. Simple en la spacon inter | kaj }} skribu nomon de Vikivojaĝa artikolo, kiu reprezentas la geografian strukturon, kiu estas super tiu, pri kiu temas la artikolo, kiun vi redaktas. Tio povas soni iom abstrakte, sed ekzemploj estas simplaj. Kiam via artikolo temas pri iu komunumo en Ligurio, la tuta ŝablono estu:
{{Parto de|Lugurio}}
Vidu kiel mi tion faris pri Recco. Pli detala priskribo estas en Ŝablono:Parto de. Se vi havus iujn teĥnikajn problemojn, simple skribu al Diskutejo aŭ al mi. Amike. --KuboF Hromoslav (diskuto) 18:51, 8 feb. 2021 (UTC)
Informkestoj por regionoj
[redakti]Bele vi plivastigas Vikivojaĝon per Italiaj regiono! Tamen, sekvafoje kiam vi verkos artikolon pri regiono, bonvolu uzi la ŝablonon {{Informkesto regiono}}, ĉar tiu taŭgas specife por regiono (kaj ne por landoj ;). Amike. --KuboF Hromoslav (diskuto) 22:00, 12 feb. 2021 (UTC)
VikiPrintempo COE 2021j
[redakti]{{VikiPrintempo COE 2021}
Ŝablono Sitenotice ne plu funkcias
[redakti]Saluton. Mi ĵus rimarkis, ke en artikolojn kiujn vi verkas, vi plu uzas la ne plu funkciantan ŝablonon {{Sitenotice}}. Ĉar la ŝablono ne plu funkcias, ne indas ĝin meti en artikolojn.
Aktuale funkciantajn skemojn por artikolojn kaj kreilojn de paĝoj estas ĉe Helpo:Krei paĝon. Amike. --KuboF Hromoslav (diskuto) 19:07, 28 mar. 2021 (UTC)
Bonvolu voĉdoni pri mallokaj ŝablonoj - antaŭ la 28-a de Aprilo
[redakti]Grava parto de Vikivojaĝo estas ties ŝablonoj, kiu kreas ekzemple la rubandon, informkestojn, paneran navigadon kaj simile. Sed prizorgadi ilin estas nefacila teĥnika laboro kaj ni suferas pro ilia manko aŭ nealta kvalito.
Por helpi pri tio fundamente, estas propono funkciigi sistemon, kiu ebligus uzadon de ŝablonoj de centra loko (kun eblo pluuzi ŝablonojn de nia Vikivojaĝo). Sed la propono bezonas subtenon por efektiviĝi.
Tial mi petas vin esprimi vin ĉe Vikivojaĝo:Peto pri komento/Mallokaj ŝablonoj.
Mi estas teĥnikisto kaj mi plene subtenas la proponon - mi vidas kiamaniere ĝi helpos kaj mi scias, ke ĝi helpos vere multe, precipe al malgrandaj lingvoj. --KuboF Hromoslav (diskuto) 19:17, 28 mar. 2021 (UTC)
Ĝenovo kaj Torino
[redakti]Saluton, Tiguliano. Mi volas sciigi vin ke mi ŝanĝis la ŝablonon de la artikolo pri Ĝenovo de skizo al uzebla.
Via granda laboro en vikivojaĝo estas mirinda kaj dankinda; aliflanke, bedaŭrinde, la kunlaborantoj de vikivojaĝo ne estas sufiĉe multaj. Espereble vi plu daŭrigos tian kunlaboradon.
Nun mi havas proponon pri ia kunlaborado pri Ĝenovo kaj Torino: mi emas aldoni mapon al via artikolo pri Ĝenovo, kaj estus bele se vi povas aldoni kelkajn informojn (ĉefe vidindaĵojn) al la artikolo pri Torino, kiu en 2023 gastigos la UK-n. Mi kreis la artikolon pri Torino kaj jam laboris pri ĝi, sed helpo estus bonvena, ankaŭ ĉar mi ne konas persone la urbon kaj uzas nur malrektajn informojn.
Kion vi pensas pri tio? --Rdelre (diskuto) 12:44, 18 dec. 2021 (UTC)
- Bedaŭrinde ankaŭ mi malmulte konas Torinon, sed kompreneble mi povus serĉi la informojn, aŭ plibone mi povus peti helpon de la torinaj kaj piemontaj samideanoj. Tiguliano (diskuto) 21:43, 18 dec. 2021 (UTC)
Nova konkurso speciale por Esperantaj renkontiĝoj
[redakti]Kara, Tiguliano, ĉar vi pasintece partoprenis konkurson en Vikivojaĝo, vi povus interesiĝi ankaŭ pri la nuna konkurso okaziĝanta partnere kun organizantoj de Esperantaj renkontiĝoj - Eventejo 2022!
Dum Vikivojaĝo estas ĝenerala vojaĝa gvidilo, unu el plej gravaj uzokazoj por esperantistoj estas ĝuste veturado al Esperantaj renkontiĝoj. Tial ni partneriĝis kun pluraj organizantoj - ni verkas vojaĝan gvidilon pri ilia renkontiĝo kaj ili provizas premiojn. Unuflanke ni volas krei detalajn gvidilojn por pluraj landoj, urboj kaj lingvoj, kiuj estos utilaj por multaj jaroj ankaŭ en estoneco. Duaflanke ni volas instigi ankaŭ aliajn organizantojn de Esperantaj renkontiĝoj por uzadi Vikivojaĝon por helpi al siaj partoprenontoj. Tiel ni povas krei virtan cirklon, kiu helpos krei la plej gravajn partojn de Vikivojaĝo
Konkurso pri Orienta Eŭropo
[redakti]Saluton, Tiguliano. Mi vidis ke la konkurso pri Orienta Eŭropo "VikiPrintempo COE 2023" jam komenciĝis antaŭ kelkaj taĝoj kaj mi volis sciigi vin (eble tamen vi mem jam rimarkis). Se vi decidas partopreni, estas tempo ĝis la fino de majo. Amike --Rdelre (diskuto) 11:11, 27 mar. 2023 (UTC)
- Saluton, Tiguliano. Tiu ĉi konkurso, pri kiu vi jam verkis kelkajn artikolojn, estas plilongigita ĝis la fino de junio. Tamen, mi kredas ke nepre necesas aliĝi (pli ĝuste: realiĝi) per stirpanelo. Eniru la paĝon por partoprenantoj, alklaku "ALIĜU per stirpanelo", denove ensalutu, kaj aldonu vian nomon kaj viajn artikolojn, eĉ tiujn jam menciitajn en la partoprenpaĝo. Ne forgesu ŝanĝi la lokon (kiam vi "asignas" artikolon) de "eo.wikipedia.org" al "eo.wikivojage.org". Fine, kontrolu ĉe listo de konkursantoj. --- Amike --Rdelre (diskuto) 18:18, 9 jun. 2023 (UTC)