Vikivojaĝo-Diskuto:Ĉefpaĝo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikivojaĝo

Vojaĝgvidlibro aŭ simple gvidlibro?[redakti]

Por komenci ĉi tiun diskutpaĝon : mi emas anstataŭi vojaĝgvidlibron per simple gvidlibron. Laŭ ReVo gvidlibro signifas : Libro por gvidi vojaĝantojn. Kiu reagos? --Piet-c (talk) 13:29, 11 June 2013 (UTC)

Estas Diskutejo[redakti]

Por diskuti ĝenerale vidu la DIKUTEJON, --Piet-c (talk) 13:11, 13 July 2013 (UTC)

Ŝablona peto[redakti]

Ĉu iu viki-spertulo povus movi la ligilaron de kontinentoj (rekte sub la mondmapo) al la maldekstra flanko de la mapo? Ĉi-momente estas granda blankaĵo inter la bonveno-ŝablono kaj la tri bluaj blokoj sube. Tio aspektas nebone, laŭ mi, sed mi ne sufiĉe konas la viki-kodon por fari la ŝanĝon mem. Dankon antaŭe Tempodivalse 16:06, 4 August 2013 (UTC)

Saluton, Tempodivalse
Mi adaptis la lokon de la ligilaron kaj ankaŭ la mondomapon: nun estas klariga teksto sub la mapo. Kion vi pensas pri la adaptoj kaj la nuna rezulto?--Piet-c (talk) 20:22, 4 August 2013 (UTC)
Nun la paĝo aspektas multe pli bone, jes! Al mi plaĉas la teksto, ĉar alie ne estus tuj klare, ĉu oni povas alklaki la kontinentojn en la mapo. Dankon ree! Tempodivalse 22:39, 4 August 2013 (UTC)

Kion fari pri la tri bluaj blokoj?[redakti]

Mi proponetas ke ni -- almenaŭ dum la baldaŭa estonteco -- forigu aŭ kaŝu la tri bluetajn blokojn rekte sub la ĉefmapo (Vojaĝa celo de la monato, Nekutimaj lokoj, Reklamataj vojaĝtemoj). La ĉefpaĝo jam entenas multe da informo sen ili, kaj nune ni ne havas sufiĉajn tekstojn por plenigi la blokojn. Mi kredas ke estus bone kiel plej eble rapide igi ĉiujn ĉefpaĝajn ligilojn bluaj. Akirinte sufiĉe da paĝoj, poste ni povas restarigi la blokojn, ĉi-foje kun ia enhavo. Kion pensas vi, Vikivojaĝuloj? Tempodivalse 02:28, 5 August 2013 (UTC)

Mi estis aŭdaca kaj kaŝis la blokojn per viki-kodo. Se al iu malplaĉas mia redakto, bonvole ĝin malfari; sed mi kredas ke la ĉefpaĝo nun aspektas pli pure sen la aro de ruĝaj ligiloj. Tempodivalse 22:16, 5 August 2013 (UTC)
Mi ŝatas ĉi tiujn ŝanĝojn. Ebe123 (Talkabout it|contribs) 22:21, 5 August 2013 (UTC)

Markemblemo[redakti]

Mi faris: File:Vikivojaĝo-markemblemo-eo.svg. Ĉu bone? Marek Mazurkiewicz (talk) 23:47, 16 January 2014 (UTC)

Saluton, Marek. Ĉiaokaze esperantigi "voyage" estis bona laboro, sed eble estus pli bona ŝovi la vorton "vojaĝo" iomete maldekstren, se tio eblas. Povus vi provi tion? Amike, --Piet-c (talk) 11:18, 21 January 2014 (UTC)
Jes. Mi povas, Piet-c. Ĉu pli bone? File:Vikivojaĝo-markemblemo-eo.svg? Marek Mazurkiewicz (talk) 11:17, 22 January 2014 (UTC)
Jes, Marek, la emblemo estas pli bona nun, mi trovas. Kiel ni povus apliki ĉi tiun emblemon? Ĉu vi scias? --Piet-c (talk) 11:54, 22 January 2014 (UTC)
Piet-c mi pensas ke tie: meta:Requests for new languages/Wikivoyage Esperanto sed eblas pli grandan apogon. Marek Mazurkiewicz (talk) 12:43, 22 January 2014 (UTC)
Mi pensas, ke ni atendu la momenton, en kiu Vikivojaĝo iĝos vera vikio, mi volas diri: ne plu sub incubator. Eble post kelkaj monatoj. Mi proponas, ke ni atendu tiun momenton.--Piet-c (talk) 14:08, 22 January 2014 (UTC)

Dankon Marek, bona laboro! Mi pensas, ke jam nun ni povus al MediaWiki:Common.css aldoni peton pri specifa emblemo. --KuboF (talk) 14:59, 22 January 2014 (UTC)

Karavanoj sur la ĉefan paĝon![redakti]

Mi proponas aldoni ie, iel ajn sur la ĉefpaĝo informojn pri la virtualaj karavanoj. Cetere ili okazos regule monate... Mi ne aldonis memstare pro la peto ne fari tion. Vikiano (talk) 19:27, 21 December 2016 (UTC)

Bona ideo! Mi pripensis ĝin jam antaŭe, sed ne sciis kien ĝin meti. Fakte mi plue ne scias, sed mi tamen metis al la parto "Envolviĝu". Se iu preferus alian lokon, ŝanĝu. --KuboF (talk) 17:56, 22 December 2016 (UTC)

Al mia uzantopaĝo mi aldonis informojn pri miaj iamaj vojaĝoj kaj ankaŭ la jenan ligilon: Karavana vojaĝanto de Vikivojaĝo. Mi proponas al ĉiuj karavananoj agi same =) Vikiano (talk) 19:31, 21 December 2016 (UTC)