Vikivojaĝo:Afrika monato 2020

El Vikivojaĝo

Afrika monato en Vikimedio - 2020

Reta redakta maratono dediĉita al Afriko
Kio ĝi estas?

Afrika monato celas plimultigi enhavon pri Afriko kaj pligrandigi konscion pri la kontinento. Ĝia formo estas reta redakta maratono (komuna redaktado), laŭ inspiro de la franca Vikipedio.

Ĝi okazis en Majo okaze de Afrika Tago.

Kiel partopreni?

Afrika monato 2020 jam finiĝis.

Antaŭ ol vi komencos, zorge konsultu la regulojn. Poste kreu aŭ plibonigu artikolojn rilataj al Afriko kaj aldonu ilin al la listo.

Kion mi povas gajni?

Vi kontribuas por helpi al Vikipedio kaj Vikivojaĝo en Esperanto, al libera edukado, al Esperanto, kaj precipe al Afriko.

Al palpeblaj premioj apartenas Ora membreco ĉe Amikumu, muzikaj abonoj de Vinilkosmo kaj speciala insigno ĉe uzanto-paĝo.

Organizantoj laboras por provizi ankaŭ aldonajn premiojn.

Rezultoj

Gratulon al la venkintoj kaj dankon al ĉiuj partoprenintoj!

Vicordo:

  1. Alzinous
  2. Dominik
  3. Rdelre
  4. Amikeco
  5. Sliwinski
  6. Freneo
  7. Gaodifan
  8. Robert Weemeyer

Netaksita:

statistikoj Vikipedio Vikivojaĝo entute
redaktantoj 7 3 9
artikoloj entute 93 43 136
novaj artikoloj 91 2 93
redaktoj 452 148 600
grandeco 308 K 121 K 431 K