Vikivojaĝo:Diskutejo/arkivo/2020

El Vikivojaĝo

Ŝablono:Arkivo de diskutoj

Mapoj en artikoloj[redakti]

Mi pensas, ke en artikoloj pli bonus mapojn metadi en informkestojn anstataŭ maldekstren. Tio donus pli senrompan fluon de teksto kaj plifaciligus legadon. Eventuale ankaŭ Tabelo de enhavo ne estus ŝovita. Komparu ekz. Esperantan Nitron kun franca Nitro aŭ (iom malpli bele) Esperantan Krakovon kun pola Krakovo. Kion vi opinias (Uzanto:Piet-c)? --KuboF (talk) 00:57, 4 November 2014 (UTC)

Saluton, KuboF.
Mi konsentas, ke dezirindas plibonigi la tekstfluon. Tial mi adaptis prove ŝablonojn kaj paĝojn pri la landoj Bolivio, Brazilo, Francio, Nederlando, Rusio kaj la urboj Nitro, Krakovo. Kion vi trovas pri la novaj paĝoj?--Piet-c (talk) 11:36, 4 November 2014 (UTC)
Resaluton, KuboF.
Intertempe mi trovis metodon por meti du (aŭ pli) blokojn tute dekstre unu sub la alia. Ĉi tio preferindas, mi pensas. Mi adaptos ĉi-suprajn landojn kaj urbojn.--Piet-c (talk) 15:44, 4 November 2014 (UTC)
Mi pensas, ke estas multe pli bele ol antaŭ. Kvankam mi persone preferas, ke supre komencu unue informkesto kaj nur poste estu mapo. Aŭ ke mapo estu en informkesto. --KuboF (talk) 15:24, 22 November 2014 (UTC)
Mi aldonis plurajn urbajn mapojn per <mapframe...>. Mi ŝatas la mapojn menciitajn de @Piet-c - plej multe mi ŝatas la aranĝo en la voĉo Francio - kaj mi konsentas kun la ordoprefero menciita de @KuboF. Tamen por urboj tio (laŭ mi) nepre ne sufiĉas, kaj necesas plua(j)n mapo(j)n enmetita(j)n per <mapframe...>, kiel mi faris ekzemple por AsizoPalermo.--Rdelre (talk) 13:08, 17 January 2020 (UTC)

Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo) formale registrita![redakti]

Kun granda ĝojo mi oficiale anoncas, ke "Esperanto kaj Libera Scio" (ELiSo), post jaroj de funkciado kiel neformala grupo, nun ekzistas ankaŭ kiel registrita, formala organizo!

La Ministerio de internaj aferoj de Slovakio, kiel la respondeca institucio pri tiaj registroj, nin registris la 23an de Decembro 2019 (pro granda laborŝarĝo de la ministerio tiutempe mi ricevis la konfirmon nur nun).

Tiu ĉi plia sukcesa paŝo provizas ankaŭ momenton por haltiĝi kaj iom rememori unuflanke, kaj rigardi en estontecon duaflanke. (sube estas nur koncizega superrigardo)

Ekde la unuaj pripensoj pri organizita grupo de Esperantlingvaj vikimedianoj elstare agadis precipe Ziko van Dijk (k.a. la unua instigo pri rekono laŭ tiam nova modelo de organizoj), Arno Lagrange (fina puŝo por rekono), Peter Baláž (k.a. morala, organiza kaj aliaj subtenoj), Marek Blahuš, Universero Trio kaj mi (oficialaj subskribintoj por la kontrakto pri rekono).

Specife por formala registriĝo laboris la Prepara komisiono (Michal Matúšov, Leidy Sandoval Galindez, Juan Quintero Santacruz, Ivan Quintero Santacruz, Mathieu Stumpf Guntz, Michel Castelo Branco, Nicolas Maia kaj Václav Zouzalík). Danke al tiuj ĉiuj homoj ni havis pretajn ĉiujn necesajn aferojn. La oficialaj fondintoj estas Michal Matúšov, Peter Baláž kaj Matthieu Desplantes. Mi deziris, ke pli multaj homoj, kiuj laboris pri la fondo povu esti oficialaj fondintoj (ili ja meritus tion), sed pro la koncernaj leĝoj ni bezonis Slovakianojn. Neoficiale ili ĉiuj tamen tenas tiun honoran lokon! Fine, al la fondo finance helpis Václav Zouzalík, efektive ebligante la fondon. Mi dankas al ĉiuj tiuj homoj, kiuj sindoneme laboris por venigi ELiSon al sekva nivelo!

Ne necesas emfazi, ke formala fondo estas nur unu el multaj paŝoj por atingi nian mision pri mondo, en kiu ĉiu homo povas libere partopreni en la tuta sciaro de homaro. Ni jam nun estas en kontakto kun la Komisiono pri aligitaj organizoj de la Fondaĵo Vikimedio kun la celo esti rekonitaj kiel Vikimedia Tema organizo (simila al Esperantaj Fakaj asocioj) en 2020, kun ŝanĝo de nomo supozeble al Vikimedio Esperanto. Post tiu rekono ni iĝos oficialaj reprezentantoj de Esperanto en la Vikimedia mondo. Kun TEJO ni antaŭnelonge planis komunan partoprenon en interkontinenta projekto kun subvencio de la Eŭropkomisiona programo Erasmo+; pro prokrastita fondo ni ne povis aliĝi, sed ni jam havas bazon por sekva partopreno. Estas antaŭ ni multa laboro kaj en certa tempo nin povos helpi ankaŭ pluraj dungitoj. Dum nia agado ni ne nur faros utilan kaj helpan laboron, sed ni ankaŭ disvolviĝos kiel organizo kaj ankaŭ kiel homoj; ni ankaŭ kontribuos al disvolviĝo de la Esperanta kaj la Vikimedia movadoj (kiel niaj "gepatraj"), sed ankaŭ al pli ĝeneralaj movadoj, kiel la liberkultura kaj la eduka - sur kies ŝultroj ni staras kaj kiuj subtenas nin. Fine, ni ankaŭ memoru, ke ni fakte estas pioniroj! Ni piedbatas kaj montras la vojon al aliaj, kiuj venos post ni, fondos siajn proprajn Esperantlingvajn Vikimediajn organizojn, lernos ankaŭ de ni kaj en sia niĉo suksesos espereble eĉ pli rapide ol ni faris.

La estonteco estas granda kaj vi estas bonvena (plu)kun-iri!

nome de la Prepara komisiono --KuboF Hromoslav (talk) 16:17, 1 March 2020 (UTC)

Ricevu stipendion por Vikimanio en Tajlando[redakti]

Vikimanio 2020 okazos en Bankoko, Tajlando

Resumo: Sendu vian stipendipeton al neformala konsultilo ĝis la 14a de Marto. Niaj aktivuloj ĝin konsultos kaj sendos al vi rimarkojn. Poste ĝin sendu al oficiala stipendi-petilo.


Vikimanio 2020, la plej granda konferenco kaj festo de la Vikimedia movado, pli kaj pli proksimiĝas - ĝi laŭplane okazos la 5an-9an de Aŭgusto 2020 en Bankoko, Tajlando.

La Fondaĵo Vikimedio denove provizas stipendiojn por partopreno. Ili kovras partoprenkotizon kaj loĝadon (okaze de parta stipendio) kaj aldone ankaŭ vojaĝon (okaze de plena stipendio). La celo de stipendioj estas igi Vikimanion pli sukcesa konferenco danke al partoprenigo de homoj, kiuj jam pruveble altkvalite kontribuis al la Vikimedia movado, povas siajn spertojn transdoni al aliaj partoprenontoj kaj mem pli spertiĝi.

Limdato por peti stipendion estas la 17a de Marto 2020 enkalkulante. Ĉiuj bezonataj informoj kaj oficiala petilo estas ĉe wikimania:2020:Scholarships/eo

Estas rekomendinde unue atente legi la oficialajn informojn por kompreni kion indas skribi.

La organizo Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo) volas, ke pli multaj esperantistoj povu partopreni en Vikimanio. Tial ni provizas amikan konsultadon de stipendipetoj. Pluraj el ni jam plurfoje sukcese ricevis stipendion, do ni havas certan komprenon kion kaj kiel skribi. Kaj ni pretas helpi vin, por plialtigi viajn ŝancojn! Ĉi-jare la konsultistoj estas Ziko van Dijk kaj KuboF Hromoslav.

Ni bezonas sufiĉan tempon por konsulti vian peton, adekvate respondi al ĝi kaj doni al vi sufiĉan tempon por povi adapti ĝin. Tial sendu vian kontribuon kiel eble plej frue, la limdato estas la 14a de Marto 2020.

Klaku al jena ligilo kaj plenigu la informojn: https://docs.google.com/forms/d/e/1FAIpQLSfcp8kzxpn8Xn2Z2KXSqFUaJv1cQmBgFMy-rAEYY5Jv9UFUdg/viewform

Sukceson al via peto! Ni esperas renkonti vin en Bankoko!

KuboF Hromoslav kaj Ziko van Dijk

PS: Pro la nuntempa situacio pri kronviruso estas diskutata kion fari pri Vikimanio 2020. La fina decido estas planata por fino de Marto; dume validas, ke Vikimanio okazos. --KuboF Hromoslav (talk) 19:11, 6 March 2020 (UTC)

Lanĉita konkurso VikiPrintempo COE 2020 - patroprenu, helpu kaj gajnu![redakti]

Partoprenu la konkurson en Vikivojaĝo kaj en Vikipedio

Oni diras, ke ni pli bone konas malproksimajn galaksiojn ol proprajn najbarojn. Kaj tio estas bedaŭrinda! Tial EliSo lanĉas la konkurson VikiPrintempo de Centra kaj Orienta Eŭropo 2020 - samtempe en Vikivojaĝo kaj en Vikipedio. Mi invitas vin partopreni la konkurson - verki / traduki artikolojn, tiel helpi esperantistojn per plibonigitaj scioj pri tiu regiono kaj aldone eĉ gajni interesajn premiojn!

La konkursa parto daŭras ĝis la 30a de Aprilo 2020 23:59 UTK. La 3 venkontoj gajnos donackartojn valorajn 20-70 eŭrojn kaj 2 ankaŭ abonon de Vinilkosmo kun (ne nur) Esperanta muziko.

Temas jam pri 4a jaro de la konkurso en Esperantaj viki-projektoj. Kompare kun la antaŭaj jaroj estas precipe 6 gravaj ŝanĝoj:

  • vi povas partopreni per artikoloj pri via lando - nur estas malpermesataj landoj, kie estas Esperanto oficiala lingvo (ne validas por landoj kun Esperanto kiel minoritata lingvo aŭ kultura heredaĵo)
  • la konkurso okazas ankaŭ ĉi tie, en la Esperanta Vikivojaĝo - por instigi vian partoprenon en Vikivojaĝo vi tie ĉi gajnas 2-oble pli multajn poentojn ol en Vikipedio!
  • Estas 2 specialaj kategorioj kun aldonaj premioj - por artikoloj en Vikivojaĝo kaj pri genra egaleco.
  • ne estas starigita minimuma kvanto de aldonita enhavo po artikolo, nek minimuma bezonata kvanto de poentoj por venki (do vi povas venki eĉ per malpli ol 5 artikoloj, malsame ol lastjare)
  • pli gravas suma kvanto de nova kvalita enhavo ol nombro de artikoloj (vi povas venki ĉu per multaj relative mallongaj artikoloj aŭ per unu tre longa)
  • kalkulado de poentoj estas pli facila, do vi ne devas zorgi pri matematikaĵoj

Vi povis rimarki, ke la vorto "Vikivojaĝo" ĉi tie ripetiĝis plurfoje. Tio estas intenca! Ĉi-jare grava celo de la konkurso estas atentigi vin pri tiu projekto kaj helpi al disvolviĝo de ĝia komunumo. Vikivojaĝo nuntempe estas en Vikimedia Kovilo - kvankam ĝi redakteblas, ĝi ne estas memstara projekto sur propra subdomajno, kio alportas plurajn ĝenojn. Por plenkreskiĝi, Vikivojaĝo bezonas pli aktivan komunumon. Sperto de la Novembra evento "Azia monato" klare montras, kiom povas helpi homo veninta pere de tia ĉi konkurso. Vikivojaĝo bezonas vin! Tamen, ni konscias, ke ekredakti en nova projekto povas esti iom defia. Por helpi al vi fari tiun unuan paŝon vi havos 2 avantaĝojn - en Vikivojaĝo vi gajnos poentojn 2-oble pli rapide, kaj aldone povos ricevi specialan premion nur por Vikivojaĝantoj!

Tial mi instigas vin rigardi al Vikivojaĝo kaj partopreni tie. Eble ankaŭ vi post la konkurso ekŝatos la projekton ;-)

PS: Por resto de la jaro ni pripensas similajn eventojn pri aliaj kontinentoj. Tamen, dume nur VikiPrintempo COE estas konfirmita kaj provizas sufiĉe grandajn premiojn.

--KuboF Hromoslav (talk) 16:04, 22 March 2020 (UTC)

1a Ĝenerala asembleo de ELiSo okazos la 16an de Majo 2020[redakti]

Saluton.

La 1a Ĝenerala asembleo de Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo) okazos la 16an de Majo, ekde 18:00 UTK.

La anonco estas ankaŭ en nia (provizora) retejo: meta:Esperanto_kaj_Libera_Scio

La Ĝenerala asembleo estos virtuala por ebligi partoprenon de la tuta mondo. Precizajn instrukciojn por aliĝi ni dissendos en taŭga tempo antaŭ la Asembleo. Por ke vi certe estu sciigita, aliĝu al subtenantoj de ELiSo en

kaj al jenaj informaj kanaloj:

Se viaj Esperantaj amikoj aŭ kolegoj interesiĝas pri Vikipedio aŭ libera scio, bv. plusendi al ili tiun ĉi mesaĝon! Ili certe aprezos.

Amike, nome de la Prepara Komisiono, --KuboF Hromoslav (talk) 15:17, 15 April 2020 (UTC)