El Vikivojaĝo
Asizo
Asizo
(Assisi)
Baziliko de Sankta Francisko el la suba ŝtuparo
Lando Italio
Regiono Umbrio
Loĝantaro 28 000 (2019)
Alto 424 m

Asizo (itale: Assisi, a'ssizi) estas urbeto de centra italio, fama pro sankta Francisko.

Kompreni[redakti]

Asizo situas en Centra Italio, en Umbrio, ĉ.30km sudoriente de Peruĝo.

Ĝi kuŝas je 400m de alto sur la sudokcidenta flanko de eta monteto, apartenanta al Monto Subasio. Tiu ĉi atingas ĉ. 1200m (la pinto estas sudoriente de la urbeto) kaj estas kalkoŝtona monto, kiel la plimulto de la montoj en la ĉeno de la Apeninoj. Ĝin kovras densa arbaro ĉefe de malaltaj kverkoj, kaj ĉiamverdaj kaj falfoliaj.

Malsupre, sub Asizo, estas larĝa valo nomata "Umbra Valo", kie estas interalie la ĉefa ŝoseo kaj la fervojo.

Historio[redakti]

Asizo estis vilaĝo de la Umbroj, kun grava influo de la Etruskoj. Ekde 89 a.K. ĝi iĝis romia urbeto (municipium).

De la romia tempo restas la templo de Minerva (uzata nun kiel preĝejo sed klare rekonebla), partoj de la muregoj (kun pordego) kaj la amfiteatro, rekonebla tamen nur en la formo de la vojoj kaj de la domoj konstruitaj sur ĝi mezepoke. Estas ankaŭ pli kaŝitaj restoj, ekzemple la "domo de Propercio" kies restoj kuŝas sub la preĝejo Sankta Maria la Granda.

Dum la Mezepoko Asizo estis sub la duko de Spoleto. En 1198, post popola ribelo, ĝi iĝis sendependa komunumo kaj tia restis ĝis la 16-a jarcento, kiam ĝi iĝis parto de la Papa Ŝtato. En 1181 (aŭ 1182) naskiĝis ĉi tie sankta Francisko kaj en 1193 sankta Klara, la du homoj kiuj famigis Asizon.

La jarcentoj inter 1100 kaj 1400 estis la plej prosperaj por Asizo. Multaj mirindaj konstruaĵoj (preĝejoj, palacoj) estis konstruitaj tiam; inter ili la bazilikoj dediĉitaj al la du sanktuloj.

Ekde la 16-a jarcento la historio de Asizo estas la sama de la Papa Ŝtato. En 1860 Asizo iĝis parto de la naskiĝanta itala reĝlando (poste respubliko).

Dum la Dua Mondmilito Asizo evitis destruadon, ĉar ĝiaj monaĥejoj akceptis multegajn malsanulojn kaj vunditojn kaj estis deklarita libera areo por hospitalado. La monaĥejoj ankaŭ kaŝis plurajn centojn de hebreoj, tiel ke la tiama episkopo kaj du helpantaj pastroj estis poste agnoskitaj de Israelo kiel Justuloj inter la popoloj.

Klimato[redakti]

La klimato de Asizo estas modera mediteranea klimato. La temperaturo falas sub nulo nur malofte (kutime nur dum kelkaj vintraj noktoj) kaj superas 30°C nur dum kelkaj someraj meztagoj kaj postmeztagoj. Pluvoj estas pli abundaj aŭtune kaj vintre kaj estas maloftaj somere.

Aliri[redakti]

Aviadile[redakti]

La plej proksima flughaveno estas en Peruĝo (Perugia), kunligata tamen kun malmultaj urboj. Ĝia retejo haveblas en la itala kaj en la angla.

Estas busoj kiuj senŝanĝe atingas Asizon el la aeroporto de Peruĝo (linio E007), sed busveturoj estas tre malmultaj. Estas pluaj busoj por Peruĝo, el kie oni povas preni duan buson aŭ trajnon. Taxio de la aeroporto al Asizo aŭ ree kostas ĉirkaŭ 30€.

Eblas ankaŭ flugi al Florenco, Ankono aŭ Romo kaj veturi de tie trajne, buse aŭ luaŭte.

Trajne[redakti]

La fervoja stacidomo de Asizo estas sur la linio Foligno-Peruĝo-Cortona (285).

Krom la trajnoj al Peruĝo kaj al Foligno, estas ĉiun tagon pluraj rektaj trajnoj al/de Romo kaj Florenco (unu al/de Bolonjo/Milano). Por atingi Ankonon necesas ŝanĝi trajnon en Foligno.

La vojaĝo trajne al/de Asizo daŭras kutime:

  • de/al Florenco ĉ. 2½-3 horojn (rekte)
  • de/al Romo ĉ. 2-2½h (rekte)
  • de/al Ankono ĉ. 2-3h (kun ŝanĝo de trajno en Foligno)

Buse[redakti]

Flixbus kunligas Asizon kun pluraj urboj en Italio kaj Munkeno en Germanio.

FsBusItalia kunligas Asizon kun Peruĝo kaj aliaj lokoj en Umbrio.

Aŭte[redakti]

ATENTIGO. En la centro de Asizo ne estas permesata lasi longdaŭre aŭtojn (nur eniri por kunporti bagaĝon kaj baldaŭ reforiri).

De Florenco kaj de pli norde / pli okcidente:

aŭtoŝoseo A1 de Florenco, direkto: Romo (suden)
eliri ĉe Valdichiana-Sinalunga-Bettolle
rapida ŝoseo Raccordo autostradale Bettolle-Perugia, direkto: Peruĝo
apud Peruĝo daŭrigi mallonge sur rapida ŝoseo (SS3bis), direkto: Assisi/Foligno/Spoleto (kaj ankaŭ Cesena)
eliri sur alia rapida ŝoseo (SS75), direkto: Assisi/Foligno/Spoleto (ne: Cesena)
eliri ĉe unu el la du sekvaj eliroj:
 ĉe Ospedalicchio-Aeroporto
 turniĝi dekstren (norden) ĝis la unua rondo
 turniĝi denove dekstren sur SR147, direkto: orienten (al Asizo)
--aŭ--
 ĉe S.Maria degli Angeli Nord
 turniĝi maldekstren (norden) kiam eble (estas rondo)
 veturi rekte sur SR147dir

De Cesena kaj de pli norde / nordoriente:

rapida ŝoseo SS3bis, direkto: Peruĝo (suden)
apud Peruĝo eliri sur alia rapida ŝoseo (SS75), direkto: Assisi/Foligno/Spoleto
poste kiel supre

De Romo kaj de pli sude:

aŭtoŝoseo A1 direkto: Florenco (norden)
eliri ĉe Orte
turniĝi dekstren (orienten) sur Raccordo Orte-Autostrada
daŭrigi rekten sur SS675 (nomata Umbro-Laziale)
eliri ĉe la kunligo kun rapida ŝoseo SS3bis, direkto: Peruĝo
daŭrigi laŭ SS3bis ĝis apud Peruĝo
eliri sur alia rapida ŝoseo (SS75), direkto: Assisi/Foligno/Spoleto (ne: Cesena)
poste kiel supre

Vidi[redakti]

Map
Mapo de Asizo

ATENTU: Pligrandigu la mapon por vidi kelkajn kaŝitajn numerojn.

Numeritaj en la mapo[redakti]

1 - Baziliko de Sankta Francisko (Basilica di San Francesco), fakte du kunmetitaj preĝejoj, supra kaj malsupra.

2 - Baziliko de Sankta Maria de la Anĝeloj kaj la Martiroj (plej mallonge Sankta Maria de la Anĝeloj; itale: Santa Maria degli Angeli e dei Martiri), kun la entenata preĝejeto Porcjunkula (Porziuncula).

3 - Placo de la Komunumo (Piazza del Comune) kun la romia Templo de Minerva (nun uzata kiel katolika preĝejo).

4 - Granda Kastelo (Rocca Maggiore, laŭvorte plej granda kastelo).

5 - Baziliko de Sankta Klara, kun la tombo de la sanktulino.

6 - Katedralo de sankta Rufino.

7 - Ermitejo de la Karceroj (Eremo delle Carceri), sur la flanko de Monto Subasio, je 800m de alto, ĉirkaŭ 5km for de la urbeto.

8 - Urba Muzeo kaj Romia Forumo (Museo Civico e Foro Romano), kun arkeologiaj aĵoj kaj restoj de la antikva romia forumo.

9 - Sankta Damiano (San Damiano), eta preĝejo kie sankta Francisko preĝis kaj rekonstruis el ruinoj.

Ne numeritaj en la mapo[redakti]

(Alklaku tamen la komencan simbolon por vidi ilin mape.) (...)

Manĝi[redakti]

Trinki[redakti]

Ĉirkaŭ Asizo estas produktata la vino Assisi DOC, kiu povas esti blanka, ruĝa aŭ mezruĝa.

Pli fama estas la vino Montefalco DOC (blanka aŭ ruĝa), produktata 20-40km sude. Aparta tipo de tiu ĉi vino estas produktata uzante nur la varieto de vinberujo nomata Sagrantino, post atendo de almenaŭ 30 monatoj: la vino Montefalco Sagrantino passito DOCG estas ruĝa vino, iom dolĉeta, kun pli ol 14 gradoj de alkoholo.

Loĝi[redakti]

Asizo estas celo de multegaj turistoj kaj pilgrimantoj, do estas multaj lokoj kiel loĝi.

Tendumejoj[redakti]

  1. Fontemaggio, ĉ. 2km for de Asizo, malferma vintre
  2. Green Village, 3.5km for de Asizo (buseto), ferma vintre

Ambaŭ havas ankaŭ bangalojn.

(...)

Esperanto[redakti]

En Asizo okazis / okazos kelkaj esperantaj kongresoj:

  • 1997: IJK (Internacia Junulara Kongreso)
  • 2016: Kongreso de la Itala Unuiĝo de Katolikaj Esperantistoj
  • 2021: Itala Kongreso de Esperanto (planita en 2020 kaj postigita pro kronviruso)

Viziti plu[redakti]

Ĉi tiu artikolo estas uzebla kvankam ankoraŭ mankas kelkaj informoj.
Ĉu vi kapablas helpi kompletigi ĝin? Do, kuraĝu, faru!