El Vikivojaĝo
Tero > Eŭrazio > Eŭropo > Mezeŭropo > Germanio > Vitenbergo

Vitenbergo

Vitenbergo
Vitenbergo
(Wittenberg)
Flago (aŭ blazono)
Turo de la palaca preĝejo
Lando Germanio
Regiono Saksio-Anhalto
Loĝantaro 46 000 (2018)
Alto 75m

Vitenbergo (germane: Wittenberg, oficiale Lutherstadt Wittenberg) estas urbo en Saksio-Anhalto en orienta Germanio.

Kompreni[redakti]

Vitenbergo situas en la iama Orienta Germanio, ĉirkaŭ mezvoje inter Berlino kaj Lepsiko, en Saksio-Anhalto. La kerno de la urbo kuŝas sur malalta monteto, superrigardanta la riveron Elbon, kiu mallonge oriente eniras vastan ebenaĵon.

Historio[redakti]

En la 16-a jarcento, Vitenbergo estis grava universitata urbo. Ĉi-tie, en 1517, Lutero alnajlis siajn famajn Naŭdek kvin Tezojn sur la pordego de la palaca preĝejo.

La historio de Vitenbergo antaŭ tiu evento ne estas longa. Vilaĝo fondita inter la 10-a kaj la 12-a jarcento, ĝi estis rangaltigita al "urbo" nur en 1293. Komercoj estis bonaj, danke al la rivero Elbo, kiun oni povis transiri ĉi tie per ponto.

Tre favoraj por la urbo estis la decidoj de Ernesto de Saksio kaj lia filo Frederiko la 3-a de Saksio. Ernesto elektis Vitenbergon ĉefurbo de sia princlando en 1485, kaj Frederiko fondis en la urbo la universitaton en 1502. Post kelkaj jaroj Lutero venis al Vitenbergo ĝuste pro tiu universitato.

En 1547 la princo de Vitenbergo estis malliberigita kaj la lando iĝis sub la resto de Saksio, kies ĉefurbo estis Dresdeno. Vitenbergo perdis sian rolon de ĉefurbo.

Tre gravaj estis por la urbo la longaj militoj dum la 17a kaj la 18a jarcentoj. La plej doloraj eventoj, inter multegaj aliaj, okazis en 1637, kiam la sveda generalo Johan Banér atakis Vitenbergon, jam suferantan pro malsato kaj alfluado de refuĝintoj, kaj, kvankam ne sukcesinte kapti ĝin, detruis la ĉefan ponton tra la rivero; kaj en 1760, kiam la urbo estis okupita de prusoj kaj bombardita de aŭstrianoj, kun la detruo de granda parto de la centro.

En 1806 la urbo kaj la tuta Saksio pasis sub Napoleonon, kaj en 1814 sub Prusion. Poste ambaŭ sekvis Berlinon en ĉiuj okazoj: la ekesto de la nova Imperio de Germanio en 1871; post la Dua Mondmilito, la divido de Germanio, kiam ankaŭ Vitenbergo pasis sub la rusan kontrolon (Orientgermanio); en 1989 la reunuigo de Germanio.

Dum la Dua Mondmilito ne okazis gravaj bombadoj en Vitenbergo.

La universitato fondita en 1502 ankoraŭ ekzistas, tamen en 1807 ĝi kunfandis kun la universitato de Halle, do ĝi nomiĝas "Universitato de Halle-Vitenbergo".

Klimato[redakti]

Vitenberga klimato estas modera kaj kontinenta.

Vintroj estas malvarmaj, kun mezaj temperaturoj plejparte ĉirkaŭ nulo (tage iom pli, nokte iom malpli). Someroj havas modere vamajn tagojn, plejparte kun temperaturoj ĉirkaŭ 20/25°C, kaj malvarmetaj noktoj, plejparte kun temperaturoj ĉirkaŭ 10/15°C.

Pluvtagoj (aŭ neĝtagoj) estas cirkaŭ 15 en ĉiu monato.

Aliri[redakti]

Aliri avie[redakti]

La plej proksimaj flughavenoj estas:

Berlino estas kunligata kun multegaj urboj kaj en Eŭropo kaj ekster Eŭropo.

En Lepsiko estas regulaj flugoj al/de la gravaj urboj en suda kaj okcidenta Germanio kaj al/de aliaj celoj en Eŭropo kaj Nordafriko, plejparte turismaj celoj por germanoj.

Hanovero havas pli da kunligoj ol Lepsiko, en Eŭropo kaj ĉirkaŭ Mediteraneo, sed ĝia flughaveno estas pli malproksima kaj pli malbone kunligata.

De Berlino kaj de Lepsiko eblas atingi Vitenbergon trajne kun unu ŝanĝo (en la ĉefa stacidomo de Berlino aŭ de Lepsiko); nur de Berlino Tegel necesas ankaŭ buso de la flughaveno al la proksima stacidomo. Oni povas ankaŭ veturi buse, aŭte aŭ per taksio.

Aliri trajne[redakti]

La fervoja stacidomo de Vitenbergo estas fervoja nodo de la linio Lepsiko-Berlino kun pli malgravaj linioj. La plej bonaj kunligoj estas nur al Berlino (ĉ. 40min, kutime ĉiun horon) kaj al Lepsiko (ĉ. 30min, kutime ĉiun horon). Estas kelkaj trajnoj al Halle-Erfurt; Erfurt estas taŭga loko por ŝanĝoj al Frankfurto, Munkeno ktp.

Aliri buse[redakti]

Aliri aŭte[redakti]

Vitenbergo estas proksima al la aŭtoŝoseo A-9 Munkeno-Lepsiko-Berlino. Eliru ĉe Coswig, poste ĉ. 20km laŭ B-187.

Aliri ŝipe[redakti]

Estas ŝipoj krozantaj laŭ la rivero Elbo (ekzemple de Hamburgo). Ili kutime haltas en Vitenbergo kaj permesas mallongan viziton de la urbo.

Transportiĝi[redakti]

Transportiĝi perpiede[redakti]

Publika transporto[redakti]

Transportiĝi aŭte[redakti]

Vidi[redakti]

Map
Mapo de Vitenbergo

1 - Kastela PreĝejoPalaca Preĝejo (Schlosskirche).

2 - Urba Preĝejo dediĉita al sankta Maria (Stadtkirche).

3 - Katolika preĝejo Senmakula Koncipiĝo (Unbefleckte Empfängnis).

4 - Princa KasteloPrinca Palaco (Residenzschloss).

5 - Malnova Urbodomo (Altes Rathaus), konstruita en la 16-a jarcento.

6 - Malnova sidejo de la fama Universitato Leucorea, fondita en 1502.

7 - Domo de Lutero (Lutherhaus), kie Marteno Lutero loĝis de 1524 ĝis sia morto, kaj Aŭgusteo (Augusteum), origine aldona konstruaĵo de la Universitato Leucorea.

20 - Papilia Parko Alaris (Schmetterlingspark Alaris), kie videblas multaj specioj de papilioj. Ĝi situas ĉ. 3.5km okcidente de la urbo (kunligata de buslinio 301).


Fari[redakti]

Aĉeti[redakti]

Vendejaroj[redakti]

Manĝi[redakti]

Trinki[redakti]

Loĝi[redakti]

Kampadejoj[redakti]

Estas menciinda Marina Camp apud la suda bordo de la rivero Elbo, fronte al la urbo (kiu estas apud la norda riverbordo).

Hosteloj[redakti]

Hoteloj[redakti]

Sekureco[redakti]

Esperanto[redakti]

Pro la historio de Vitenbergo kaj la ĉeesto tie en la 16-a jarcento de Marteno Lutero, Vitenbergo estis elektita por la Bibliaj Tagoj (religia esperanta renkontiĝo) en 2017.

En 2020 (ĉirkaŭ Pasko) okazis en Vitenbergo la 36-a PSI (Printempa Semajno Internacia).

Fine de la jaro 2020 okazos en Vitenbergo Junulara E-Semajno.

Lokaj esperantistoj[redakti]

Konsulejoj[redakti]

Viziti plu[redakti]

Rimarkoj[redakti]


Ĉi tiu artikolo estas uzebla kvankam ankoraŭ mankas kelkaj informoj.
Ĉu vi kapablas helpi kompletigi ĝin? Do, kuraĝu, faru!