Saltu al enhavo

El Vikivojaĝo
Tero > Afriko > Sahelo > Ĉado

Ĉado

Ĉado
Ĉado (TD) Flago
Situo de Ĉado en ĝia regiono.
Ĉefurbo Nĝameno
Areo 1 284 000 km²
Loĝantaro 19.319.064 (2023)
Monunuo Centrafrika franko (XAF)
Elektro 220V/50Hz
Tel. antaŭkodo +235
Horzono UTC+1

Ĉado aŭ Ĉadio), estas afrika lando kiu situas sude de Libio; geografie kaj kulture konsistigas krucpunkton inter Nord-Afriko kaj subsahara Afriko.

De nordo al sudo ĝi povas esti dividita en tri areoj:

  • norda areo (Sahara Ĉado)
  • centra areo (Sahela Ĉado)
  • suda areo (Sudana Ĉado)

Komprenu

[redakti]

Ĉado estas unu el la malplej dense loĝataj en Afriko, tamen la lando ne povas produkti sufiĉe de nutraĵoj por sia propra loĝantaro, kio rezultigas ke ĝi fakte estas troloĝata.

Komence de 2012, ĉarta aviadilo unuafoje surteriĝis kun turistoj, kiuj volis viziti la ĉadian saharon. La vaste diverĝaj vidpunktoj pri gastamo, solidareco kaj komforto inter la loĝantaro kaj okcidentaj turistoj klare montris la limojn de ekonomia disvolviĝo per turismo. Turistoj ofte renkontas indiferentecon. La malriĉa loĝantaro kutime vidas ilin kiel ne-invititajn eksterlandanojn.

La televida spektantaro de Ĉadio estas limigita al la ĉefurbo Nĝameno. La sola televidstacio estas la ŝtata televidstacio Télé Tchad. Radio havas multe pli grandan atingon, kun 13 privataj radiostacioj. Gazetoj estas limigitaj en kvanto kaj distribuo, kaj cirkuladciferoj estas malgrandaj pro transportkostoj, malaltaj legosciaj procentaĵoj kaj malriĉeco.

Tereno

[redakti]

La lando povas esti dividita en tri regionoj:

  • La nordo de Ĉado estas parto de la Sahara Dezerto kun pluraj oazoj, kaj ekzistas ankaŭ la Tibesti-montoj kun la Emi Koussi kiel la plej alta monto en la lando (3415 metrojn alta). En la nordoriento situas la altebenaĵo de Ennedi (ĉirkaŭ 1450 metrojn alta).
  • La centro de la lando estas formita de sekaj herbejoj, kiuj formas la transiran zonon (ankaŭ nomatan Sahelo). Ĉi tie estas la ĉefurbo Nĝameno .
  • En la sudo de Ĉado troviĝas la tropika malaltebenaĵo, kie fluas riveroj, kiuj nutras la lagon Ĉado laŭlonge la landlimo kun Niĝerio kaj Kamerunio.

En 2002 estis almenaŭ 134 mamulaj specioj kaj 509 birdaj specioj (354 indiĝenaj specioj kaj 155 migrantaj specioj). La ĉasado de elefantoj fare de ŝtelĉasistoj estas serioza problemo.

Historio

[redakti]

La areo, kiu hodiaŭ inkluzivas Ĉadon, estis origine loĝata de malsamaj triboj. Homaj restaĵoj kaj prahomaj pentraĵoj estas signoj de frua loĝado. Kun la paso de la tempo, formiĝis kelkaj lokaj regnoj, kiujn fine iĝis la granda Kanem-Imperio, kiu regis la sudon de la lando ĉirkaŭ la 8-a jarcento. Kelkaj pli malgrandaj regnoj formiĝis ĉirkaŭ tiu regno.

Ekde la mezepoko, Ĉadio estis influita de "eksteruloj". La tero fariĝis haltejo por arabaj komercistoj, kiuj komercis kun la lokaj homoj.

Fine de la 19a jarcento, francaj komercistoj kaj esploristoj aktivis en la regiono. En 1902 Ĉadio oficiale fariĝis kolonio de Francio. La 11- an de aŭgusto 1960 Ĉadio pace sendependiĝis de Francio.

Interna milito komenciĝis en 1965 post la sendependeco. La interna milito komenciĝis kiel ribelo kontraŭ impostoj en la de islama norda parto de la lando. La ribelantoj estis subtenataj de najbara Libio, kiu postulis la auzu-strion en la nordo de la lando. Ankaŭ okazis bataletoj inter la malsamaj etnoj en la sudo de la lando. Post la Toyota Milito en 1987, Ĉadio kaj Libio konsentis pri armistico, kaj en 1994 la Internacia Kortumo malakceptis la aserton de Libio. La interna milito daŭris ĝis 1996, kiam packontrakto estis finita kaj nova konstitucio estis aprobita. Tiun saman jaron, Idriss Déby estis elektita prezidento de Ĉadio.

En 2003 komenciĝis en orienta Ĉadio la akcepto de granda fluo de rifuĝintoj el la najbara sudana regiono Darfuro. Orienta Ĉadio fariĝis malstabila regiono, eksplodis armitaj ribeloj. En 2006 ribelo el la oriento estis haltigita de la registara armeo. Post intertraktado okazis packontrakto. Fine de 2007, tri ribelaj grupoj kreis aliancon per kiu ili rompis la paco-traktaton. La 2-an de februaro 2008 la ribeluloj antaŭeniris al la palaco de la prezidento. La puĉa provo malsukcesis, sed kreis fluon de rifuĝintoj al najbara Kamerunio.

Etnoj

[redakti]

Klimato

[redakti]

Ĉado havas kvar klimataj zonojn, de arida (dezerta) klimato (en la nordo), ĝis tropika klimato en la sudo. En la sudo averaĝe falas 1000 milimetroj da pluvo jare, en la nordo malpli ol 130 milimetroj. Ĉirkaŭ la ĉefurbo Nĝameno averaĝe falas 630 milimetroj da pluvo jare.

Ĉado periode suferas de akridaj plagoj, kaj ankaŭ de sekeco.

Pro la granda diverseco de klimataj zonoj de nordo al sudo, la lando havas tre diversan vegetaĵaron, de arbaroj en la sudo, savano kaj sekaj herbejoj en la mezo ĝis dezerto en la nordo.


Regionoj

[redakti]
Mapo de Ĉado kun regionoj
Sahara Ĉado
La norda parto de la lando, kiu estas ankaŭ la plej seka.
Sahela Ĉado
La sahela regiono kie troviĝas la ĉefurbo, ĉi tiu regiono estas la centra parto de Ĉado.
Sudana Ĉado
En la suda (sudana) parto de Ĉado, la klimato estas pli humida.

Urboj

[redakti]

Esperantaj urboj

[redakti]

Aliaj cellokoj

[redakti]

Eniri

[redakti]

Aŭtovojoj ofte estas neuzeblaj dum kelkaj monatoj de la jaro. Sen propraj fervojoj, Ĉadio dependas multe de la fervoja sistemo de Kamerunio por la transportado de ĉadiaj eksportado kaj importado tra la havenurbo Douala.

Unu internacia flughaveno servas la ĉefurbo kaj provizas regulaj flugoj al Parizo kaj pluraj afrikaj urboj

Eniri avie

[redakti]

Eniri trajne

[redakti]

Eniri buse

[redakti]

Eniri piede

[redakti]

Transportiĝi

[redakti]

Transportiĝi perpiede

[redakti]

Publika transporto

[redakti]

Transportiĝi trajne

[redakti]

Transportiĝi buse

[redakti]

Transportiĝi aŭte

[redakti]

Vidi

[redakti]

Pro sia granda diverseco de homoj kaj lingvoj, Ĉadio posedas riĉan kulturan heredaĵon. La ĉada registaro aktive antaŭenigis ĉadian kulturon kaj naciajn tradiciojn malfermante la Ĉadan Nacian Muzeon kaj la Ĉadan Kulturan Centron

Fari

[redakti]

Komuniki

[redakti]

La franca kaj la araba estas la oficialaj lingvoj. Krome plej multaj etnoj havas sian propran lingvon. Kvankam la franca kaj la araba estas la solaj oficialaj lingvoj, pli ol cento da lingvoj aŭ dialektoj estas uzataj tra la lando, kiel la sara, la haŭsa, la ngambaja, la mbaja, la kabalaja kaj multaj aliaj.

La franca, enkondukita en la lernejoj ekde 1911 kaj oficiala lingvo de la lando ekde la sendependeco, estas la lingvo de la administracio kaj de la eduksistemo. Kvankam la franca estas la denaska lingvo de nur malplimulto, ĝi estas dua lingvo kiu funkcias kiel lingvafrankao en la pli urbanizita parto de la lando.

Aĉeti

[redakti]

Vendejaroj

[redakti]

Manĝi

[redakti]

Milio estas la ĉefa manĝaĵo de ĉada kuirarto. Ĝi kutime estas farata el pastaj buloj kiuj estas trempitaj en saŭcoj. En la nordo tiu plado estas konata kiel alysh kaj sude kiel biya.

Tradiciaj manĝaĵoj

[redakti]

Vegetarismo kaj veganismo

[redakti]

Trinki

[redakti]

Alkoholaĵoj

[redakti]

Loĝi

[redakti]

Esperanta loĝado

[redakti]

Kampadejoj

[redakti]

Hosteloj

[redakti]

Hoteloj

[redakti]

Sekureco

[redakti]
AVERTO: Multaj registaroj malkonsilas ĉian neesencan vojaĝon al Ĉado pro la altaj niveloj de krimo, ĝihadista agado, terorismo, civilaj tumultoj kaj la alta risko de kidnapo. Kelkaj registaroj rekomendas, ke vi ne vojaĝu al areoj ene de 30 kilometroj de ĉiuj internaciaj limoj de Ĉado. Kelkaj registaroj rekomendas, ke vi ne vojaĝu al la jenaj areoj en Ĉado: okcidente de Mao en la regiono Kanem, Lac, Tibesti, Ennedi, Borkou (escepte la urbo Faya Largeau), Sila, Wadi Fira kaj Ouaddaï (escepte la urbo Abéché).

Sano

[redakti]

La troloĝateco de la lando, kiu ne povas produkti sufiĉe de nutraĵoj por sia propra loĝantaro, rezultigas malsaton, malegalecon, socian maljuston kaj minacojn al faŭno kaj flaŭro.

Respekto

[redakti]

Ĉirkaŭ 55% de la loĝantaro estas islama, 40% estas kristana. La islamanoj ĉefe loĝas en la nordo kaj oriento de la lando, la kristanoj kaj animistoj ĉefe sude. Nĝameno (antaŭe Fort Lamy) estas sidejo de ĉefepiskopujo. La lando estas membro de la Organizaĵo de Islama Kunlaboro ekde sia fondo en 1969.

Esperanto

[redakti]

Estas Ĉada Esperanto-Asocio sen rilatoj al UEA.

Lokaj esperantistoj

[redakti]

Esperantaj renkontiĝoj

[redakti]

Konsulejoj

[redakti]

Viziti plu

[redakti]

Rimarkoj

[redakti]

    Eksteraj ligiloj

    [redakti]


    skizo
    Ĉi tiu artikolo estas ankoraŭ skizo kaj bezonas vian atenton.
    Ĝi jam enhavas skizon sed ne multan plian enhavon. Kuraĝu kaj plibonigu ĝin.