El Vikivojaĝo
Tero > Eŭrazio > Eŭropo > Mezeŭropo > Hungario > Őriszentpéter

Őriszentpéter

Őriszentpéter
Őriszentpéter
Katolika preĝejo
Lando Hungario
Regiono Okcidenta Transdanubio
Loĝantaro 1160

Őriszentpéter estas malgranda urbo kun turista celloko en okcidenta Transdanubio en Hungario. Ankaŭ Aŭstrio kaj Slovenio estas proksime.

Kompreni[redakti]

Őriszentpéter situas sur montetaro laŭ rivero Zala, kies fonto troviĝas nur 10 kilometrojn, tial Zala tie estas nur rojo. Szentgotthárd troviĝas 17, Körmend 24, Zalaegerszeg 32, Budapeŝto 211 kilometrojn.

Historio[redakti]

Origina vilaĝa (farma) domo

La alvenintaj hungaroj en tiu regiono faris specialan limgardan zonon. Tiu zono estis kreita nur tie en la plena Hungarlando. Oni ne fondis vilaĝojn aŭ urbojn. La sistemo profitis la geografiajn eblecojn. Tio estis senfina serio de malgrandaj montetoj. Sur ĉiuj montetoj loĝis nur unu familio. Ilia domo formis kvadraton kune kun la loĝejo, stalo kaj garbejo. Origine Őriszentpéter konsistis el 9 kvadrataj domoj. La katolika kirko estis konstruita en la malfrua 13-a jarcento, poste la loko estis kerno de vilaĝo, kiu ricevis sian nomon de patrono de la kirko. Dum la socialismo la plena regioneto estis neglektita, ĉar proksime estis la fifama Fera Kurteno. La urba statuso alvenis en 2005.

Klimato[redakti]

Őriszentpéter troviĝas en modera, kontinenta klimato, kiel plena Hungario. Tamen en tiu parto la pluvoj estas pli oftaj.

Eniri[redakti]

Őriszentpéter estas alirebla voje kaj trajne.

Eniri avie[redakti]

La plej proksima flughaveno funkcias en Graz.

La malnova jam neuzita fervoja stacidomo

Eniri trajne[redakti]

Őriszentpéter situas laŭ ĉefa linio inter Zalaegerszeg kaj Slovenio.

Transportiĝi[redakti]

Őriszentpéter estas alirebla el la proksimaj hungaraj vilaĝoj kaj urboj, eĉ el Slovenio kaj Aŭstrio.

Transportiĝi perpiede[redakti]

Őriszentpéter estas malgranda, perpiede trairebla.

Publika transporto[redakti]

En Őriszentpéter lokaj aŭtobusoj ne trafikas.

Transportiĝi aŭte[redakti]

Őriszentpéter havas urban vojreton por aŭtoj.

Vidi[redakti]

Kalvinana preĝejo

Fari[redakti]

  • trovi fonton de rivero Zala, kiu estas la plej longe hungara rivero ne esti ankaŭ eksterlande.

Aĉeti[redakti]

La plej necesaj vendejoj troviĝas en Őriszentpéter.

Hoteleto
Gastejo

Vendejaroj[redakti]

  • Reál üzlet

Manĝi[redakti]

  • Centrum Étterem
  • Pajta Szerfood
  • Hársfa Fogadó
  • Bognár Restaurant

Trinki[redakti]

Same, kiel manĝi.

Loĝi[redakti]

Estas lueblaj loĝejoj ĉe la privata servo.

Kampadejoj[redakti]

Hosteloj[redakti]

  • Fürge Róka Porta

Hoteloj (nur malgrandaj)[redakti]

  • Őri Art Inn
  • Rigó Vendégház
  • Centrum Panzió
  • Fecskefészek Vendégház
  • Ezerjó Ökofogadó

Sekureco[redakti]

  • Őriszentpéter konformas al sekureco de Hungario.

Esperanto[redakti]

Lokaj esperantistoj[redakti]

Konsulejoj[redakti]

Viziti plu[redakti]

La regioneto apartenas al nacia parko kun sonorilostabloj, subĉiela etnografia muzeo kaj naturaj vidindaĵoj.

Rimarkoj[redakti]


skizo
Ĉi tiu artikolo estas ankoraŭ skizo kaj bezonas vian atenton.
Ĝi jam enhavas skizon sed ne multan plian enhavon. Kuraĝu kaj plibonigu ĝin.