El Vikivojaĝo
Tero > Eŭrazio > Eŭropo > Mezeŭropo > Aŭstrio

Aŭstrio

Aŭstrio
Aŭstrio (AT) Flago
Dürnstein
Situo de Aŭstrio en ĝia regiono.
Ĉefurbo Vieno
Lingvo Germana
Areo 83 871 km²
Loĝantaro 8 292 322
Monunuo eŭro (EUR, €)
Elektro 230V/50Hz
Tel. antaŭkodo +43
Horzono UTC +1

AŭstrioAŭstrujo (germane Österreich /ˈʔœstɐˌʀaɪ̯ç/) estas lando en Mezeŭropo. La lando estas konata precipe pro la montaroj kaj la kulturo.

Regionoj[redakti]

Urboj[redakti]

Esperantaj urboj[redakti]

  • Vieno - kun Esperanto-muzeo

Aliaj cellokoj[redakti]

Komprenu[redakti]

Aŭstrio (Aŭstrio)
Aŭstrio (Aŭstrio)
DEC

Aŭstrio kuŝas norde de orientaj Alpoj, ĝis la ebenaĵo de Danubo. Do ĝi entenas vastan montaran areon, kun pluraj pintoj super 3000m, kaj larĝa ebena zono norde, en kiu situas ankaŭ la ĉefurbo, Vieno. Ĝi estas lando sen marbordoj.

Aŭstrio estas, kompare al aliaj eŭropaj landoj, mezgranda ŝtato, komparebla kun Irlando aŭ Portugalio.

Aŭstrio estas parto de la germana lingvospaco, sed situas ĉe ĝia sudorienta limo kun slavaj kaj latinidaj lingvoj - kaj aldone kun la hungara lingvo. Dum kelkaj jarcentoj ĝi estis la kerno de imperio reganta vastan parton de Mezeŭropo, kun pluraj diverslingvaj etnoj. Post la unua mondmilito ĝi perdis tian rolon kaj estis limigita al nunaj landlimoj, sed Vieno ankoraŭ gardas la aspekton de eksa imperia ĉefurbo.

Tereno[redakti]

Alpoj en Aŭstrio malaltiĝas de okcidente al oriento. Ankaŭ la ĉefaj montoĉenoj kaj valoj direktiĝas de okcidento al oriento.

Eblas kompreni la terenon de Aŭstrio konsiderante kvin ĉefaj riveroj: plej norde Danubo (germane Donau), plej sude Dravo (Drau), meze Eno (Inn), Salzach kaj Muro (Mur). La valoj de la lastaj tri riveroj estas grandparte envicigataj, kvankam ne precize.

Sude de Dravo estas la plej suda montoĉeno, ĉe la landlimo kun Italio (Friuli) aŭ apude; ĝia plej alta pinto estas la Granda Sandspitze (2772m).

La pinto de la Granda Gloknero (dekstre) kun la Malgranda Gloknero (maldekstre)

Sude de la sinsekvo Inn-Salzach-Mur, sed norde de Dravo, estas la plej alta montoĉeno en Aŭstrio, parte ĉe la landlimo kun Italio (Sudtirolo) kaj parte plene en Aŭstrio. La plej alta pinto estas la Granda Gloknero (Großglockner), alta 3798m. Estas ankaŭ menciindaj la Wildspitze (3768m) kaj la Blanka Bulo (Weißkugel, 3738m), pli okcidente, ĉe aŭ apud la limo kun Sudtirolo, kaj la Großvenediger (t.e. "Granda Veneciano"), 3657m, la plej alta pinto de Salcburgio, pli proksima al la Granda Gloknero.

Fine, norde de Inn-Salzach-Mur estas montaroj malpli altaj, sed tre belaj pro la abundo de lagoj postlasitaj de la glacia epoko. Inter ili estas menciinda la Zugspitze (2962m) ĉe la landlimo kun Germanio; ĝi estas la plej alta monto en Germanio. La plej granda lago en tiu ĉi areo estas Attersee (46km²) - memoru tamen ke Aŭstrio havas ankaŭ mallongan bordon ĉe la Bodenlago (Bodensee), kiu ankaŭ estis postlasita de antikva glaciejo.

Norde de Alpoj estas vasta ebena valo ĉirkaŭ Dabubo, kaj pli norde denove montoj, malaltaj, apud la landlimo kun Ĉeĥio. La danuba ebenaĵo larĝiĝas en orienta Aŭstrio, kaj pludaŭras en la vasta hungara ebenaĵo. Ĝuste sur la limo kun Hungario situas la plej granda lago en Aŭstrio post Bodenlago, nomata germane Neusiedler kaj hungare Fertő (315 km², el kiuj 240 en Aŭstrio kaj 75 en Hungario); ĝi estas malprofunda lago, plejparte malpli profunda ol 1m, originis el antikva lago kiu antaŭ ĉ. 10 milionoj da jaroj kovris la tutan hungaran ebenaĵon, kaj estas unu el la malmultaj nature senelfluaj lagoj en Eŭropo.

Historio[redakti]

Aŭstrio estis origine duklando ene de la Sankta Romia Imperio. Ekde la fino de la mezepoko, la dukoj estis samtempe germanaj reĝoj kaj romiaj imperiestroj. Ĝis en la 19-a jarcento Aŭstrio estis konsiderata parto de Germanio. Post la milito de 1866, Aŭstrio estis ekster la germana federacio, sed ankoraŭ granda eŭropa potence. Ekde 1867 la Aŭstro-Hungaria Imperio konsistis el du partoj: Aŭstrio kaj Hungario. Aŭstrio havas siajn nunajn landlimojn esence ekde la fino de la unua mondmilito, kiam ĝi fariĝis respubliko.

Etnoj[redakti]

Klimato[redakti]

La aŭstria klimato ege dependas de la alto. En malaltaj lokoj, ĝi estas kontinenta klimato kun pluvoj en ĉiuj sezonoj.

Eniri[redakti]

Ekde la 1-a de decembro 1997 en la ŝtato validas la Traktato de Schengen. Tiel forfalis la limkontroloj por vojaĝantoj venantaj de multaj landoj en Eŭropo.

> Por pli da informoj pri la limkontroloj en Eŭropo alklaku ĉi tie.

Eniri avie[redakti]

Eniri trajne[redakti]

Eniri buse[redakti]

Eniri aŭte[redakti]

Eniri ŝipe[redakti]

Eniri piede[redakti]

Eniri bicikle[redakti]

Transportiĝi[redakti]

Transportiĝi perpiede[redakti]

Publika transporto[redakti]

Transportiĝi trajne[redakti]

Transportiĝi buse[redakti]

Transportiĝi aŭte[redakti]

Vidi[redakti]

Fari[redakti]

Komuniki[redakti]

Aĉeti[redakti]

Vendejaroj[redakti]

Manĝi[redakti]

Tradiciaj manĝaĵoj[redakti]

Vegetarismo kaj veganismo[redakti]

Trinki[redakti]

Alkoholaĵoj[redakti]

Loĝi[redakti]

Esperanta loĝado[redakti]

Kampadejoj[redakti]

Hosteloj[redakti]

Hoteloj[redakti]

Sekureco[redakti]

Sano[redakti]

Respekto[redakti]

Esperanto[redakti]

Lokaj esperantistoj[redakti]

Esperantaj renkontiĝoj[redakti]

Konsulejoj[redakti]

Viziti plu[redakti]

Rimarkoj[redakti]


Eksteraj ligiloj[redakti]

skizo
Ĉi tiu artikolo estas ankoraŭ skizo kaj bezonas vian atenton.
Ĝi jam enhavas skizon sed ne multan plian enhavon. Kuraĝu kaj plibonigu ĝin.