El Vikivojaĝo
Tero > Eŭrazio > Eŭropo > Itala duoninsulo > Italio > Centra Italio > Latio > Albano Laziale

Albano Laziale

Albano Laziale
Albano Laziale
Lando Italio
Regiono Latio
Loĝantaro 39 327 (2020)
Alto 400m

Albano Laziale (elp. albano lacjale), ankaŭ nur Albano, estas urbeto en Latio en centra Italio, ĉ. 25km for de Romo.

Kompreni[redakti]

Urbeto tre proksima al Romo (25km de centro al centro), Albano kuŝas sur la flanko de antikva vulkano, kies kratero estas nun okupata de la lago Albano.

Ĝi estas antikva urbo, entenanta multajn restaĵojn de la Romia Imperio, enprenitajn ofte en mezepokaj aŭ postaj konstruaĵoj. Kelkaj monumentoj meritus pli vastan renomon, malfavoratan ĝuste de la proksimeco de Romo.

La urbo estas sur la flanko de antikva vulkano, do pluraj vojoj supreniras aŭ malsupreniras sufiĉe krute. Estu pretaj!


Historio[redakti]

La nomo devenas de la antikva Alba Longa, la malaperinta urbo kie tradicie naskiĝis la fondinto de Romo. "Alba" eble signifis "monto" (el la sama radiko kiel Alpoj), vorto perdita en la posta latina lingvo, kaj "longa" havis la saman signifon kiel en la latina kaj en Esperanto. Do Alba Longa estis "longa monto", supozeble la longa kresto sur kiu hodiaŭ kuŝas Castel Gandolfo (2km for de Albano).

Mapo de modela fortikaĵo de la romia armeo

Kvankam jam estis kelkaj domoj en la areo kie hodiaŭ estas Albano (inter ili ankaŭ vilao de Pompeo), nur en la jaro 202 la imperiestro Septimo Severo fondis veran urbon, en kiu li loĝigis la militistojn de la 2-a Partana Legio (II Legio Parthica): Castra Albana (= Albana Fortikaĵo). Oni povas rekoni ankoraŭ hodiaŭ partojn de la ortangula voja reto kaj de la muregoj limigintaj la tiaman urbon, kun la ĉefa pordego, la Pretora Pordego, direkte super la vojo "Appia" ("5" en la bildo - en la okazo de Albano direkta sudokcidenten).

Albano iĝis sidejo de episkopo jam sub Konstatino.

Dum la Mezepoko kaj la postaj jarcentoj ĝis 1870 Albano apartenis al la Papa Ŝtato, sub la regado tamen de diversaj sinjoroj. Ekde 1870 ĝi estas parto de Italio.

Klimato[redakti]

Aliri[redakti]

Aliri avie[redakti]

La dua flughaveno de Romo (en Ciampino) situas inter Romo kaj Albano. Estas rektaj busoj de la flughaveno al Albano (necesas tamen atingi piede la ĉefan vojon Appia).

Ne estas multaj flugoj al Ciampino, do ofte necesas flugi al la ĉefa flughaveno de Romo (en Fiumicino). De tie, por atingi Albano-n necesas du aŭ tri trajnoj (aŭ trajno + metroo + buso).

Aliri trajne[redakti]

Estas rektaj trajnoj de Romo (ĉefa stacidomo) al Albano ĉirkaŭ ĉiun horon (pli malofte dimanĉe). La veturo daŭras ĉ. 55 minutojn.

Aliri buse[redakti]

Estas oftaj busoj de Romo (metroa halto "Roma Anagnina") al Albano. La veturo daŭras 30-40 minutojn.

Transportiĝi[redakti]

Transportiĝi perpiede[redakti]

Publika transporto[redakti]

Transportiĝi aŭte[redakti]

Vidi[redakti]

Map
Mapo de Albano (Laziale)

10 - Pretora Pordego (Porta Praetoria, itale Porta Pretoria), la ĉefa pordego de la romia urbeto, tuj super la antikva vojo Appia (dekstre, pli sube, en la bildo ĉi-flanke).


11 - Romiaj Cisternoj (it. Cisternoni), grandaj antikvaj akvujoj por rezervi la akvon venantan de la fontoj en la apudaj montetoj.


12 - Romia Amfiteatro (it. Anfiteatro).


13 - La ĉarmaj ĝardenoj de Vilao Doria (it. Villa Doria), nura postsigno de la malaperinta Palaco Doria, estas verda areo ĉirkaŭ la restaĵoj de la romia Vilao de Pompeo (it. Villa di Pompeo).




Fari[redakti]

Aĉeti[redakti]

Vendejaroj[redakti]

Manĝi[redakti]

Trinki[redakti]

Loĝi[redakti]

Kampadejoj[redakti]

Hosteloj[redakti]

Hoteloj[redakti]

Sekureco[redakti]

Esperanto[redakti]

Lokaj esperantistoj[redakti]

Konsulejoj[redakti]

Viziti plu[redakti]

Apud Albano estas pluraj vizitindaj urbetoj. Du el ili estas atingeblaj de Albano eĉ piede (2km):

  • Ariccia, kun mezepoka centro, romiaj restaĵoj, fama baroka preĝejo konstruita de Bernini;
  • Castel Gandolfo, somera sidejo de la papo, kun mezepoka centro, papa palaco, bela vidado de la lago.

Rimarkoj[redakti]


skizo
Ĉi tiu artikolo estas ankoraŭ skizo kaj bezonas vian atenton.
Ĝi jam enhavas skizon sed ne multan plian enhavon. Kuraĝu kaj plibonigu ĝin.