El Vikivojaĝo
Latio
Latio
(Lazio)
Ĉefurbo Romo
Areo 17 232
Loĝantaro 5 867 000 (2019)

Latio (itale: Lazio, elp. /'Lacjo/) estas regiono de centra Italio, vasta ĉ.17mil km².

Ĝi jam havis similan nomon en la antikva epoko, latine Latium; fakte la vorto "latino" signifis "loĝanto de Latio" kaj la latina lingvo estis la lingvo de la loĝantoj de Latio (kvankam origine ili loĝis nur en eta parto de la regiono).

Hodiaŭ Latio estas unu el la plej gravaj regionoj de Italio, ĉar en ĝi situas la landa ĉefurbo, Romo.

Romo estas tre grava de turisma vidpunkto, pro la kvanto da historiaj restaĵoj, religiaj monumentoj, muzeoj ktp. Kiel sidejo de la papo ĝi allogas ankaŭ multegajn katolikajn pilgrimantojn.

Ekster Romo multaj homoj ŝatas somere la longajn sablejojn laŭ la marbordo, kvankam la plej proksimaj al Romo povas iĝi tro plenaj je homoj dum kelkaj semajnfinoj. Pluaj turismaj celoj estas la restaĵoj de la antikvaj Etruskoj, la vulkanaj lagoj, pluraj religiaj monaĥejoj, mezepokaj urbetoj ktp.

Urboj[redakti]

En Latio estas nur unu granda urbo, kun pli ol 1 miliono da loĝantoj:

  • Romo (itale Roma), ĉefurbo de Latio kaj de tuta Italio, kaj tre grava celloko por turistoj (kaj pilgrimantoj).

Nur du urboj (sed nur unu komunumo) ekster Romo havas iom pli ol 100mil loĝantoj. Ili estas

  • Latina, fondita nur en la 20-a jarcento;
  • Ostio (itale Ostia), oficiale parto de la komunumo de Romo, precipe interesa pro la vasta arkeologia areo kaj pro la longa sabla marbordo.

Inter la pli malgrandaj urboj estas menciindaj:

Aliaj cellokoj[redakti]

Kompreni[redakti]

Latio estas en la sudokcidenta parto de centra Italio, de la Tirena Maro ĝis Apeninoj.

Ĝi entenas ĉefe montetojn kaj etajn ebenaĵojn, sed en la orienta parto estas sufiĉe altaj montoj, kun pintoj inter 2000 kaj 2500m (la plej alta pinto estas monto Gorzano, 2458m).

Pluraj montoj kaj montetoj estas kalkoŝtonaj kaj kelkaj entenas viziteblajn grotojn. Gravaj estas ankaŭ montetoj kaj malaltaj montoj vulkandevenaj, ofte entenantaj lagojn, kaj grandajn (Bolsena, Vico, Bracciano) kaj malgrandajn (Martignano, Albano, Nemi).

La sudorienta Latio estas ebenaĵo vasta ĉ. 1000km², antikve marŝa. Apud la marbordo, tiu ebenaĵo entenas pluraj marbordajn lagojn.

Apartenas administre al Latio la insulo Ponza (7km²) kaj kelkaj pluaj apudaj insuletoj.

Historio[redakti]

La antikva historio de Latio estas kunligata ĉefe al du popoloj:

  • Etruskoj, kiuj lasis gravajn postsignojn de sia civilizo en la nordorienta parto de Latio;
  • Italikoj, aro de parencaj hindoeŭropaj triboj kiuj transiris Alpojn ĉ. en la 12-a jarcento a.K. kaj ekloĝis en la orienta kaj suda parto de la itala duoninsulo.

Inter la Italikoj, tre gravas la eta popolo de Latinoj, kiuj ĉ. en 8-a jarcento a.K. fondis Romon. Dum la sekvantaj jarcentoj, Romio (la antikva ŝtato kies ĉefurbo estis Romo) subigis la tutajn latinojn, konkeris la tutan Lation, antaŭ 200 a.K. regis preskaŭ la tutan nuntempan Italion kaj fine estigis vastan imperion ĉirkaŭ Mediteraneo.

Romo kaj pluraj lokoj en Latio entenas multegajn postrestaĵojn de Romio.

(...)

Klimato[redakti]

Eniri[redakti]

Map
Mapo de Latio

Eniri avie[redakti]

Estas du komercaj flughavenoj en Latio, ambaŭ apud Romo:

  • flughaveno Leonardo da Vinci apud Fiumicino (FCO), la ĉefa flughaveno de Romo, sudokcidente
  • flughaveno G.B. Pastine apud Ciampino, sudoriente

Al/de ambaŭ flughavenoj estas oftaj busoj. Al/de la flughaveno de Fiumicino estas ankaŭ oftaj trajnoj.

Eniri trajne[redakti]

Du grandrapidaj fervojoj kunligas Romon

  • norde kun Florenco-Bolonjo (kaj pli norde kun Milano-Torino, Verono, Venecio)
  • sude kun Napolo-Salerno

Aliaj gravaj fervojoj kunligas Romon

  • nordokcidente kun Pizo-Ĝenovo
  • nordoriente kun Peruĝo/Ankono
  • oriente kun Pescara
  • sudoriente kun Apulio per Benevento

Eniri ŝipe[redakti]

Civitavecchia estas sufiĉe grava haveno. Aliaj, pli malgravaj havenoj estas Fiumicino, Ostia, Anzio, Terracina kaj Formia.

Estas pramoj kunligantaj Civitavecchia-n kun Sardinio, Korsiko, Sicilio.

Eniri buse[redakti]

Eniri piede[redakti]

Moviĝi[redakti]

Publika transporto[redakti]

Trajnoj[redakti]

Trajnoj estas konvenaj por vojaĝi de Romo al preskaŭ ĉiuj aliaj urboj aŭ urbetoj de Latio; ili estas sufiĉe oftaj, sed plurfoje malrapidaj.

Pli malfacilas vojaĝi trajne de iu urbeto al alia, sen pasi per Romo; tio ofte maleblas, kaj necesas uzi busojn.

La plimulto de la trajnkunligoj estas mastrumata de Trenitalia. Ĝeneralaj informoj kaj biletoj haveblas interrete ĉe Trenitalia (en 5 lingvoj). Detalaj informoj, inkluzive de detaloj, se ne biletoj haveblas ĉe Viaggiatreno (en 9 lingvoj).

Nur kelkaj trajnaj kunligoj (Romo-Ostio, Romo-norde de Romo) estas mastrumata de Atac (en la estonteco de Cotral). Informoj ĉe Viaggia con ATAC (en 5 lingvoj).

Busoj[redakti]

Ŝipoj[redakti]

Ŝipaj kunligoj ene de Latio estas al la insulo Ponza kaj al ĝia insularo.

Veturi aŭte[redakti]

Bicikli[redakti]

Piediri[redakti]

Vidi[redakti]

Fari[redakti]

Komuniki[redakti]

Aĉeti[redakti]

Vendejaroj[redakti]

Manĝi[redakti]

Tradiciaj manĝaĵoj[redakti]

Vegetarismo kaj veganismo[redakti]

Trinki[redakti]

Alkoholaĵoj[redakti]

Loĝi[redakti]

Esperanta loĝado[redakti]

Kampadejoj[redakti]

Hosteloj[redakti]

Hoteloj[redakti]

Esperanto[redakti]

Lokaj esperantistoj[redakti]

Esperantaj renkontiĝoj[redakti]

Viziti plu[redakti]

Rimarkoj[redakti]


Eksteraj ligiloj[redakti]

skizo
Ĉi tiu artikolo estas ankoraŭ skizo kaj bezonas vian atenton.
Ĝi jam enhavas skizon sed ne multan plian enhavon. Kuraĝu kaj plibonigu ĝin.