El Vikivojaĝo
Apulio
Apulio
Castel del Monte
Ĉefurbo Bari
Areo 19.358 km²
Loĝantaro 4.079.702 (2008)
Kreu kategorion "Apulio"

Apulio estas itala regiono en Suda Italio.

Apulio aŭ Apulujo (itale Puglia [pulja]) konsistigas la maleolon kaj la kalkaneon de la Itala duoninsulo. Ĝi estas regiono ĉefe kampara, kiu produktas fruktojn kaj vinon, sed ĝi ankaŭ gastigas la ĉefan fer-industrion de Italio. Ĝiaj havenoj kunligas al Grekio kaj Albanio.

Subregionoj[redakti]

Apulio en Italio

Provincoj[redakti]

Poz. Provinco/Metropola urbo Loĝantoj Areo (km²)
1 Bario 1.222.031 3.825,00
2 Taranto 556.359 2.467,35
3 Brindizio 378.187 1.861,12
4 Leĉo 768.836 2.799,07
5 Barleto-Trani-Andrio 379.287 1.542,95
6 Foĝjo 594.402 7.007,54

Teritorioj kaj turismaj cellokoj[redakti]

Turismaj teritorioj
  • Jonia Arko de Taranto -
  • Dauniaj Montoj - estas parto de la ĉeno de la Apeninoj, ili formas la naturan limon inter Apulio kaj Kampanio.
  • Tavoliere delle Puglie -
  • Gargano - Ĝi estas la plej norda areo de Apulio. Ĝi estas parto de la provinco Foĝjo.
  • Insuloj Tremitoj - Ili estas la nuraj gravaj insuloj de Apulio. La plej grandaj insuloj estas: Sankta Nicolao, Sankta Domino kaj Kapraja insulo.
  • Tero de Bario - La plata tero premita inter la Murĝoj en la okcidento kaj la Adriatiko en la oriento. Ĝi inkluzivas la teritorion de la urbo Bari kaj la marbordon kiu iras de la enfluejo de Ofanto ĝis Fasano, en la provinco Brindizio.
  • Murĝoj —
  • Valle d'Itria estas malgranda valo en la provinco de Brindizio kiu inkludas la municipojn Alberobello, Ceglie Messapica, Cisternino kaj Ostuni, krom aliaj municipoj en la provincoj de Taranto kaj Bari .
  • Salento - La suda areo de Apulio; ĝi inkludas du provincojn (Leĉo kaj Brindizio ), plus malgrandan pecon de alia (Taranto).


Urboj[redakti]

Ĉefaj urboj[redakti]

Jenas listo de la 10 urboj kun plej da loĝantoj.

1 Bario, (Bari) Provinco Bario 325 200 loĝ.
2 Taranto Provinco Taranto 196 600 loĝ.
3 Foĝjo, (Foggia) Provinco Foĝjo 153 500 loĝ.
4 Andrio, (Andria) Provinco Barleto-Trani-Andrio 98 100 loĝ.
5 Leĉo, (Lecce) Provinco Leĉo 93 500 loĝ.
6 Barleto, (Barletta) Provinco Barleto-Trani-Andrio 93 200 loĝ.
7 Brindizio, (Brindisi) Provinco Brindizio 90 200 loĝ.
8 Altamuro, (Altamura) Provinco Bario 67 700 loĝ.
9 Molfeto, (Molfetta) Provinco Bario 59 900 loĝ.
10 Ĉerinjolo, (Cerignola) Provinco Foĝjo 58 100 loĝ.
Murgia, altebenaĵo en Apulio.


Esperantaj urboj[redakti]

Aliaj cellokoj[redakti]

Kompreni[redakti]

La tarantelo estas tradicia danco karakterizita de rapida muziko, ĝi estas populara en la tuta sudo de Italio, ĝia nomo verŝajne originis en la urbo Taranto en Apulio.

Laŭ alia hipotezo, tamen, la nomo venas de "tarantulo" aŭ "lycosa tarantula". Tiuj nomoj venas de araneo kiu troviĝas en Italio kaj en la mediteranea areo. La vorto tarantelo fakte signifas "malgranda tarantulo".

La mordo de tarantulo estas dolora sed ne kaŭzas tarantismon. La sovaĝa danco devus anstataŭe esti terapio kontraŭ la veneno de la tarantulo! laŭ legendo, la muzikistoj eniris la domon de la paciento kaj komencis ludi. La paciento dancante ĝis lacego estus forpelinta la venenon el sia korpo!

Aŭtoroj, kiuj okupiĝis pri la tarantelo estas ekzemple: Franz Schubert, Franz Liszt aŭ Alexander Borodin.


La tarantelo havas malsamajn nomojn en malsamaj regionoj ekzemple:

   en Apulio: la Pizzica, la Tarantella del Gargano kaj la Taranta.
   en Kalabrio: Viddanedda, Tarantella Guappa, Lampugnar honorita.
   en Kampanio: Piglia o cane, Tammuriata nera.
   en Molizo: Tarantella Molisana.
   en Bazilikato: Tarantella Lucana.
   en Sicilio: Quadriglia, Crudedda, Maranzanata malandrina.



Tereno[redakti]

Mapo de la Reĝlando de la du Sicilioj el la 19-a jarcento

Apulio estas la itala regiono situanta pli oriente; la Adriatika kaj la Ionia Maroj apartigas ĝin de la albanaj marbordoj. La regiono estas preskaŭ tute plata-monteta kaj tio favoras la evoluon de agrikulturo. Capo d'Otranto en la provinco Lecce estas la plej orienta punkto de la itala ŝtato .

Ĝiaj nordaj terlimoj laŭflankas tiujn de Molizo , malsuprenirante maldekstrume okcidente kaj sudokcidente estas la limoj de Kampanio kaj Bazilikato .

Historio[redakti]

Kolono laŭ la romia strato Appia, ĉe Brindizio
Templo en Kanozo da Apulio

La unuaj prahomoj jam loĝis en Apulio antaŭ 250 000 jaroj; tion pruvis, inter aliaj, la malkovro de la restaĵoj de la tiel nomata Homo de Altamura, ekzemplero de praa Neandertala homo. Ekzistas multenombraj aliaj restaĵoj el pratempo, kiel menhiroj kaj dolmenoj.

Dum la 1-a jarmilo antaŭ Kristo alvenis la popoloj Daunianoj, Peuketianoj kaj Mesapianoj, verŝajne el Ilirio. Poste, dum la helena epoko, multajn koloniojn tie fondis la Granda Helenio, inter kiuj la sparta urbo Tarentum (Taranto).

La Romianoj rapide komprenis la gravan rolon de Apulio kiel komerca centro, tamen ĝia konkero, dum la 3-a jarcento antaŭ Kristo, aparte malfacilis pro la rezisto de la urboj Tarentum kaj Brundisium (Brindizio). La Romianoj finfine starigis la regionon Regio II Apulia et Calabria, kiu ankaŭ inkluzivis Samnion, parto de la nuntempa Moliso kaj la orienta Basilikato. Estis konstruitaj la strato Appia kaj, dum la imperia periodo, la strato Traiana, per kiu oleo kaj greno produkitaj en Apulio povis esti transportataj.

Kiam la Okcidenta Roma Imperio disfaliĝis, Apulio travivis daŭran periodon da sufero[3]. Post la alveno kaj foriro de multaj popoloj, la regiono iĝis posedaĵo de la Bizanca imperio.

Poste, la alveno de la Normanoj, ili forpelis la bizancojn de Suda italio kaj formigis Reĝlando de la du Sicilioj.

Klimato[redakti]

Eniri[redakti]

Unu el la mallarĝaj stratetoj de Ostuni

Eniri aŭte[redakti]

Eniri avie[redakti]

Flughavenoj, de Foggia , Bari-Palese , Brindizio-Casale aŭ Taranto.

Eniri ŝipe[redakti]

La Puglia regiono havas plurajn havenojn:

  • La haveno de Bari estas komerca kaj turisma (krozadoterminalo).
    La ĉefaj ligoj estas por Albanio ( Durres ), Montenegro ( Bar ) kaj Grekio ( Korfuo , Igoumenitsa kaj Patraso ).
    La multnombraj funkciaj funkcioj de la haveno de Bari povas kalkuli je dokoj ekipitaj por la uzado de ĉiuj specoj de varoj kaj sur bonega reto de ligoj kun ĉiuj transportmanieroj. Ankaŭ dank'al ĉi tiuj karakterizaĵoj, la Haveno de Bari estis indikita kiel " okcidenta terminalo ".
  • La haveno de Brindizio estas komerca, turisma kaj armea.
    Ĝi havas ligojn kun Albanio (Vloro), Grekio (Korfuo, Igoumenitsa, Kefalonio, insulo Paksos, Zakinto, Patraso), Turkio (Çeşme).
  • La haveno de Taranto estas plejparte armea, komerca kaj industria. Ĝi estas unu el la plej gravaj havenoj en Italio kaj en Mediteraneo kaj estas la dua itala haveno laŭ nombro de varoj. Ĝi faras ligojn kun aliaj italaj havenoj kaj kun tiuj de Mediteraneo, Mezoriento kaj Ĉinio.
  • La haveno de Manfredonia.
  • La turisma haveno de Rodi Garganico havas 310 lokojn de 8 ĝis 45 metroj kaj estas ekipita per velklubo.
    Ĉiutagaj hidroplanoj foriras al la Tremiti-Insuloj kaj ĉiusemajne al Dalmatio.
  • La ĉefe komerca haveno de Barleto estas unu el la plej popularaj en la Adriatiko por la grandeco de la baseno kaj sekureco.
  • La Haveno de Trani , ĉefe kun turisma kaj fiŝkapta alvokiĝo, foje ekzistas ligoj kun la kroata marbordo.
  • La haveno de Bisceglie estas fiŝkaptista kaj turisma. Ĉefe fiŝkaptista ŝipo, lastatempe adaptita por gastigi ĉirkaŭ 500 plezurŝipojn.
  • La haveno de Molfetta, ĉefe fiŝkaptado.
  • La haveno de Monopoli .
  • La haveno de Otranto estas komerca kaj turisma. Konektiĝu kun Vloro (Albanio), Korfuo, Igoumenitsa (Grekio).
  • La haveno de Gallipoli estas komerca kaj turisma.

Eniri trajne[redakti]

Ĉefaj stacidomoj, Foggia, Bari C.le, Brindizio, Lecce aŭ Taranto.

Eniri buse[redakti]

De la ĉefaj italaj terminaloj.

Transportiĝi[redakti]

En Apulio oni povas vojaĝi per aŭto, privata buso aŭ trajno.

Transportiĝi perpiede[redakti]

Publika transporto[redakti]

Transportiĝi trajne[redakti]

Transportiĝi buse[redakti]

Transportiĝi aŭte[redakti]

Vidi[redakti]

Truloj de Alberobello
  • Alberobello la urbo de la "trulli"
  • Castel del Monte en Andria
  • La insularo de la Tremiti-Insuloj
  • La blanka urbo Ostuni
  • Nacia Parko Gargano
  • Kavernoj de Castellana
  • Taranto (urbo de Granda Grekio) kaj la muzeo "MARTA".
  • Kanosa de Apulio (romia urbo) kun multaj arkeologiaj trezoroj


Fari[redakti]

Komuniki[redakti]

Lerni[redakti]

Labori[redakti]

Aĉeti[redakti]

Vendejaroj[redakti]

Manĝi[redakti]

La kuirarto de Apulio estas tre bona ĉar multaj bonegaj ingrediencoj estas uzataj, ekzemple olivoleo, maturaj legomoj, faruno kaj multaj spicoj. La ingrediencoj estas loke diversaj.

Ĉar Bario, la ĉefurbo de Apulio, estas urbo ĉe la maro, oni manĝas fiŝojn kaj marfruktojn. La loĝantoj de Apulio manĝas la marfruktojn krudaj, sed por turisto manĝi krudajn aferojn ne estas bona ideo, se oni ne kutimas.

Estas ankaŭ malsamaj laktaĵoj. La plej bona kombinaĵo estas mozzarella kun stracciatella fromaĝo. Por aperitivo, la klasikaj "taralli" estas speciale rekomenditaj.

Konsiloj por manĝi en Bari:

  • Vi devas esti singarda ĉar estas bonaj restoracioj kaj malbonaj. Pli bone estus manĝi fiŝajn pladojn nur en fiŝaj restoracioj. Vi ankaŭ povas demandi la lokanojn, kiuj loĝas en Bari.

Tradiciaj manĝaĵoj[redakti]

Specialaĵoj de Apulio:

  • Panzerotti: Fritita pasto kun mocarelo kaj tomatopecoj.
  • Focaccia: fermentinta picopasto kun tomatoj, olivoj, origano, eruko kaj mocarelo
  • Orecchiette con cime di rapa: orelforma pastaĵo kun napocumoj.

Vegetarismo kaj veganismo[redakti]

Trinki[redakti]

Alkoholaĵoj[redakti]

Famaj vinoj de Apulio:

  • Castel del Monte Bombino Nero
  • Castel del Monte Nero di Troia
  • Castel del Monte Rosso Riserva
  • Primitivo di Manduria Dolce Naturale

Loĝi[redakti]

Esperanta loĝado[redakti]

Kampadejoj[redakti]

Hosteloj[redakti]

Hoteloj[redakti]

Sekureco[redakti]

Karakterizita de la gastamo de siaj loĝantoj, Apulio havas iomete pli malaltan krimfrekvencon kompare kun aliaj sudaj regionoj; tamen, Foggia kaj ĝia ĉirkaŭaĵo havas kelkajn breĉojn el la vidpunkto de respekto al la medio kaj la efikeco de servoj, ankaŭ pro la granda ĉeesto de mafiaj enfiltriĝoj. Koncerne plaĝojn kaj banejojn, tiuj destinitaj al nudistoj estas relative oftaj, kaj ĝenerale sensupraj ban-kostumoj ne estas problemo.

Sano[redakti]

Respekto[redakti]

Esperanto[redakti]

https://www.facebook.com/EsperantoPuglia/

Lokaj esperantistoj[redakti]

  • BARI Gruppo esperantista "La Karavelo"

Telefono 080 5582204 vincenzopolignano@libero.it

Esperantaj renkontiĝoj[redakti]

Konsulejoj[redakti]

Viziti plu[redakti]

Rimarkoj[redakti]


Eksteraj ligiloj[redakti]

skizo
Ĉi tiu artikolo estas ankoraŭ skizo kaj bezonas vian atenton.
Ĝi jam enhavas skizon sed ne multan plian enhavon. Kuraĝu kaj plibonigu ĝin.


permesilo Krea Komunaĵo A