Saltu al enhavo

El Vikivojaĝo
Umbrio
Umbrio
(Umbria)


Ĉefurbo Peruĝo
Areo 8 456
Loĝantaro 880 000 (2019)

Umbrio (itale: Umbria, elp. /'Umbrja/) estas regiono de Italio.

Urboj

[redakti]
Mapo de Umbrio


  • URBOJ KUN PLI OL 100MIL LOĜANTOJ:
    • Peruĝo (Perugia), la ĉefurbo, historia urbo riĉa je monumentoj (163mil loĝ.);
    • Terno (Terni), la dua urbo pri kvanto da loĝantoj (106mil loĝ.), industria urbo.
  • ALIAJ URBOJ, NORDA UMBRIO:
    • Città di Castello (=urbo de kastelo; itala elparolo: ĉittaa di kastello), historia urbo (38mil loĝ.);
    • Gubbio, historia urbo (30mil loĝ.);
    • Castiglione del Lago (=kastelo ĉe la lago; itala elparolo: kastiljone dellago), urbeto (15mil loĝ.) ĉe la bordo de Lago Trasimeno;
    • Asizo (Assisi), historia urbo (27mil loĝ.), fama pro sankta Francisko kaj lia fratino sankta Klara, kiuj naskiĝis ĉi tie; pluraj gravaj preĝejoj rilatas rekte iliajn vivojn aŭ la ordenojn fonditajn de ili;
    • Foligno (itala elparolo: simila al folinjo), historia urbo (55mil loĝ.).
  • ALIAJ URBOJ, SUDA UMBRIO:
    • Orvieto, historia urbo (19mil loĝ.) sur malgranda altebenaĵo ĉirkaŭata de krutaĵoj, turisme alloga pro sia impona gotika katedralo kaj aliaj monumentoj;
    • Todi, historia urbeto (15mil loĝ.);
    • Spoleto, historia urbo (36mil loĝ.);
    • Norcia (itala elp. norĉa), historia urbeto (4mil loĝ.), fama pro sankta Benedikto, naskiĝinta ĉi tie, kaj pro la proksimaj montoj;
    • Amelia, historia urbeto (11mil loĝ.), apud kiu estas Narni, ankaŭ historia urbeto (18mil loĝ.).

Aliaj cellokoj

[redakti]

Kompreni

[redakti]

Umbrio situas en la mezo de centra Italio, kaj tuŝas neniun el la maroj ĉirkaŭantaj la italan duoninsulon.

Ĝi entenas ĉefe montetojn kaj etajn ebenaĵojn, sed en la oriento estas ankaŭ montoj, apartenantaj al Apeninoj. La plej altaj pintoj, en la sudokcidenta angulo, atingas 2448m (Cima del Redentore).

Preskaŭ la tuta Umbrio estas parto de la baseno de Tibero, la rivero de Romo, kiu trafluas la okcidentan parton de la regiono. En okcidenta Umbrio kuŝas vasta, malprofunda lago, Lago Trasimeno, kiu estas la plej vasta lago en Centra Italio (128 km²).

Historio

[redakti]

Umbrio prenis sian nomon de antikva hindoeŭropa popolo, la Umbroj, transirintaj la Alpojn verŝajne mallonge antaŭ la jaro 1000 a.K. Ili atingis Umbrion post kelkaj jarcentoj kaj okupis nur ĝian orientan parton, proksime de la montoj; en la orienta parto daŭre loĝis la Etruskoj. Post la batalo de Sentino (295 a.K.) Romianoj konkeris iom post iom la tutan Umbrion.

...

Klimato

[redakti]

Eniri

[redakti]

Eniri aviadile

[redakti]

Estas komerca flughaveno apud Peruĝo (kodo: PEG), kun malmultaj kunligoj al aliaj urboj en Italio kaj Eŭropo.

Eniri trajne

[redakti]

Rektaj trajnoj kunligas Umbrion kun Florenco (de/al Peruĝo, Asizo, Foligno, Orvieto), Romo (de/al preskaŭ ĉiuj stacidomoj), Ankono (de/al Foligno, Spoleto, Terni).

Eniri buse

[redakti]

Eniri aŭte

[redakti]

Umbrio estas tuŝata de la aŭtoŝoseo A1 Romo-Milano.

Eniri bicikle

[redakti]

Eniri piede

[redakti]

Moviĝi

[redakti]

Piede

[redakti]

Per publika transporto

[redakti]

Aŭte

[redakti]

Bicikle

[redakti]

Vidi

[redakti]
Map
Mapo de Umbrio

Fari

[redakti]

Komuniki

[redakti]

Aĉeti

[redakti]

Vendejaroj

[redakti]

Manĝi

[redakti]

Tradiciaj manĝaĵoj

[redakti]

Vegetarismo kaj veganismo

[redakti]

Trinki

[redakti]

Alkoholaĵoj

[redakti]

Estas pluraj bonaj vinoj (DOC, DOCG) en Umbrio. Inter ili, estas menciindaj Montefalco Sagrantino, Torgiano, Orvieto.

Loĝi

[redakti]

Esperanta loĝado

[redakti]

Kampadejoj

[redakti]

Hosteloj

[redakti]

Hoteloj

[redakti]

Esperanto

[redakti]

Lokaj esperantistoj

[redakti]

Esperantaj renkontiĝoj

[redakti]

La Internacia Junulara Festivalo (IJF) 2025 okazis en la umbria vilaĝo Torricella di Magione (PG), ĉe Lago Trasimeno, de la 17-a ĝis la 22-a de aprilo 2025.

Viziti plu

[redakti]

Rimarkoj

[redakti]

    Eksteraj ligiloj

    [redakti]


    skizo
    Ĉi tiu artikolo estas ankoraŭ skizo kaj bezonas vian atenton.
    Ĝi jam enhavas skizon sed ne multan plian enhavon. Kuraĝu kaj plibonigu ĝin.