| ||
Lando | Italio | |
Regiono | Toskanio | |
Loĝantaro | 5.564 (2022) | |
Bagni di Lucca estas urbo en la Provinco Luko, en regiono Toskanio, en Italio.
Kompreni
[redakti]Historio
[redakti]La plej malnovaj homaj ĉeestoj en la valo, akiritaj de kelkaj spuroj trovitaj en la kavernoj de Ponte Maggio, devenas de la Bronzepoko. La teritorio estis loĝita de indiĝenaj populacioj kiuj poste kunfandiĝis kun la Etruskoj (en la valfundo) kaj kun la Liguroj (en la montaj partoj).
Kvankam la romia ĉeesto lasis malmultajn artefaktojn, ĝi povas esti datiĝita jam de 3-a jarcento a.K. kaj pli konstante en la 2a jarcento a.K., kiam Luko iĝis grava romia kolonio.
La falo de la Okcidenta Romia Imperio kaŭzis nedireblan suferon por la loĝantaroj. La posta kuniĝo de la romia loĝantaro kun la ĝermanoj kaŭzis la repopulacion de montaraj lokoj konsiderataj pli sanaj kaj defendeblaj.
Kun la konvertiĝo al la kristanismo en la jaro 603 la teritorio estis dividita en paroĥoj, ankoraŭ ekzistantaj (paroĥa preĝejo de "Monti di Villa Terenziana", paroĥa preĝejo de "Controni", paroĥa preĝejo de "Vico Pancellorum", paroĥa preĝejo de "Casabasciana").
Post la alveno de la Frankoj, la divido en feŭdoj restos senŝanĝa ĝis la penetro de la Municipo de Luko en la valon en 1215.
La termobanejoj de Bagni di Lucca
[redakti]La banejoj de Bagni di Lucca jam ekzistis en la periodo de la Unua Triumviraro en 56 a.K., kiam Cezaro, Pompejo kaj Kraso dividis Romion inter si kaj poste pasis la akvojn ĉe Bagni di Lucca. Tion diras la legendo; estas tamen certe ke en la tempo de la Romia Respubliko la banejoj jam estis konataj.
Kun la falo de la Okcident-Romia Imperio ankaŭ la banurboj malkreskis kaj la forlaso de la loĝantaro de la valfundo por pli sekuraj montaraj lokoj kaŭzis rapidan forlason de la terapiaj akvofontoj.
La Longobardoj re-ektrovis la miraklajn virtojn de la akvoj, sed nur dum la periodo de la grafino Matildo de Kanosa okazis restarigo kaj nova evoluo de la termikaj establoj.
La proksimeco de la banurbo al la Francigena Vojo, kiu koincidis kun la antikva Vojo Clodia Nuova, kiu el Luko kondukis al Emilio, alportis rimarkindan amason da vojaĝantoj, pilgrimantoj, kaj komercistoj kiuj iris kaj al Romo kaj al Francio.
Ekde la fruaj jaroj de la 13-a jarcento Luko prenis permanentan posedon de la kuracloko, bone konscia pri la valoro de la kuracloko, kaj kun la statuto de la Municipo de Luko, en 1308, reguligis ĝian publikan kuraclokan administracion.
En la nova statuto de Luko en 1331 tuta ĉapitro estas dediĉita al la banurbo. Al vikarioj, dum la somera aŭ banperiodo (de majo ĝis oktobro), oni rekomendas, ke la gastejoj kaj hoteloj estu bone provizitaj per manĝaĵoj kaj trinkaĵoj kaj ke ili atentu higienaj lokoj, por ke "fremduloj" estu bonvenaj.
La saniga famo de la akvoj, disvastigita de ĉiuj tiuj vizitantoj kiuj venis aŭ trapasis la valon dum la Mezepoko, signifis ke ekde la 15-a jarcento la termobanejoj de Bagni di Lucca estis la plej famaj kaj popularaj en Eŭropo , ankaŭ famaj kuracistoj kiel Gentile da Foligno kaj Ugolino da Montecatini, kiuj en ilia prezentaĵo pri la akvoj en 1417 detale priskribas la starigojn kaj la efikecon de la kuracadoj.
Ekde 1469 la administrado de la banurbo estis fakte konfidita al kuracistoj de senduba famo, kaj ĉiuj statutoj de la Respubliko de Luko konfirmas la preskribojn koncerne la bonan funkciadon de la banurbo kaj ĝiaj rilataj agadoj, tiel ke la Luka diplomatio uzos la sanigajn ecojn de la akvoj sendante ilin kiel donacojn al ĉiuj eŭropaj kortumoj. Tiu tradicio de aĉetado de akvo aŭ por trinkado aŭ por kuracado fare de eŭropaj kortumoj daŭris ĝis la Unua Mondmilito. (La Caro deziris akvon de la Banejoj kaj la "problemoj" de la Reĝino Viktoria de Britio estis kuracitaj per akvo de la Docce Basse.)
En la Renesanco la nobelaro de Luko komencis konstrui somerajn loĝejojn proksime de la banurbo, kiun la Respubliko rekviziciis por gloraj gastoj (suverenoj, papoj kaj kardinaloj).
Dank' al la nova politika klimato kaj al la longa pacoperiodo, kiun garantiis la Respubliko de la 16-a jarcento ĝis 1799, la alfluo de gloraj gastoj, kiuj trovis mildan klimaton, daŭris el la tuta Eŭropo. Bagni di Lucca tiel iĝis la somera ĉefurbo kaj "flago" de la Luka ŝtato.
La loko estis abunde priskribita de Michel de Montaigne kiu restis tie plurfoje, kaj laŭdita de la granda Gabriele Falloppio kaj Francesco Redi, la plej famaj kuracistoj de la tempo, kiu priskribis ĝin kiel tera paradizo.
La granda evoluo de la banurbo kaj la nuna formo de la pejzaĝo estis formitaj de la volo de Elisa Bonaparte Baciocchi, kiu, fariĝinte princino de Luko kaj Piombino, dum ŝia mallonga regado (1805]] - 1814) kaŭzis internacian turnopunkton por Bagni di Lucca, levante ĝin al somera ĉefurbo, kun enorma enfluo de internaciaj gastoj. Ŝi respondecis pri la renovigo de la kuraclokoj, konstruitaj de la plej famaj tiamaj arkitektoj, Marracci kaj Sanbuchy por nomi nur du.
Kun la renovigo de la kuracloko kaj la modernigo de la kuracadoj, konsiderinda nombro da hoteloj ekestis por gastigi ĉiam pli heterogenajn gastojn, kaj antaŭ la fino de la deknaŭa jarcento ekzistis eĉ okdek licencoj por hoteloj, pensioj aŭ gastdomoj.
La restarigo kun la Burbonoj, kaj ĉefe kun la duklando de Karlo la 2-a de Parmo de 1826 ĝis 1847 igis Bagni di Lucca turisman kuraclokon de unua graveco en Eŭropo.
La nova kazino estis inaŭgurita en 1839; sekvis la konstruado de la unua anglikana preĝejo en Italio (en 1840), la Angla tombejo de Bagni di Lucca (1842). La Klubo de la Angloj (1840, hazardlud-domo funkcianta ĝis la Granda Milito, kie oni ludis kun angla aŭ franca mono) alportis riĉaĵon al la urbo.