El Vikivojaĝo
Tero > Eŭrazio > Eŭropo > Mezeŭropo > Hungario > Balatonalmádi

Balatonalmádi

Balatonalmádi
Balatonalmádi
Urbodomo
Lando Hungario
Regiono Meza Transdanubio

Balatonalmádi estas somera feriurbo, banloko, turista celloko en meza Hungario.

Kompreni[redakti]

Balatonalmádi situas laŭ norda bordo de Balatono ĉe piedo de montaro. Balatonkenese troviĝas nur 7, Balatonfüred kaj Veszprém po 10, Siófok 14, Keszthely 65, Budapeŝto 93 kilometrojn aere.

Historio[redakti]

Vido al Balatonalmádi

La unua hungara mencio pri Balatonalmádi okazis en 1082. En tiu loko apartaj apartaj vilaĝoj estis longe. La urbo mem estis kreita el 4 vilaĝoj, sed la ĉefa vilaĝo estis Almádi. La fremdultrafiko komencis vigliĝi nur en fino de la 19-a jarcento. Almádi imitis la proksiman Balatonfüred.

Klimato[redakti]

Balatonalmádi troviĝas en modera, kontinenta klimato, sed iomete pli milda, ĉar la montoj norde kaj la lago sude kaŭzas pli mildan veteron.

Eniri[redakti]

Balatonalmádi estas bone alirebla voje kaj trajne, dum la somera periodo ankaŭ ŝipe.

Eniri avie[redakti]

La plej proksima internacia flughaveno funkcias en Budapeŝto. Iam estis enlanda flughaveno en Siófok.

Fervoja stacidomo

Eniri trajne[redakti]

Balatonalmádi situas laŭ ĉefa linio inter Budapeŝto kaj Keszthely. Ĉiuj vagonaroj haltas, krome estas aliaj 2 haltejoj por la normalaj trajnoj.

Transportiĝi[redakti]

Balatonalmádi estas facile alirebla el la proksimaj vilaĝoj kaj urboj. La lagon ĉirkaŭas rondira vojo, el kio disbranĉiĝas flankvojoj, ĉi tie ekzemple al Veszprém.

Transportiĝi perpiede[redakti]

Balatonalmádi havas trotuarojn laŭ la vojoj por perpieduloj.

Aŭtobusa stacio de Balatonalmádi

Publika transporto[redakti]

En Balatonalmádi la longdistancaj aŭtobusoj haltas en kelkaj haltejoj, ili estas uzeblaj en la loka trafiko.

Transportiĝi aŭte[redakti]

Balatonalmádi havas urban vojreton por aŭtoj. Somere halti per aŭto estas malfacile en proksimeco de la lago.

Preĝejo kun iama monaĥejo

Vidi[redakti]

Fari[redakti]

  • somere bani en Balatono. La akvo tuj profundiĝas, banu nur naĝantoj!

Aĉeti[redakti]

La plej necesaj vendejoj troviĝas en Balatonalmádi.

Vendejaroj[redakti]

  • Penny Market
  • CBA

Manĝi[redakti]

  • Határ Étterem
  • Víg Molnár Csárda
  • Terasz
  • Mélytányér
  • Tulipán Vendéglő
  • Paprika csárda
  • Vöröskő Étterem

Trinki[redakti]

Same, kiel manĝi.

Loĝi[redakti]

Estas lueblaj loĝejoj ĉe la privata servo.

Kampadejoj[redakti]

Hotelo en Balatonalmádi

Hosteloj[redakti]

Hoteloj[redakti]

  • Hotel Villa Pax
  • Nereus Park Hotel
  • Hotel Clariss
  • Hotel Viktória
Policejo de Balatonalmádi

Sekureco[redakti]

  • Balatonalmádi konformas al sekureco de Hungario. Dum la somera periodo laboras policanoj ankaŭ alvenintaj el aliaj lokoj.

Esperanto[redakti]

Lokaj esperantistoj[redakti]

Konsulejoj[redakti]

Viziti plu[redakti]

Proksime estas Veszprém, Balatonkenese kaj Balatonfüred.

Rimarkoj[redakti]


skizo
Ĉi tiu artikolo estas ankoraŭ skizo kaj bezonas vian atenton.
Ĝi jam enhavas skizon sed ne multan plian enhavon. Kuraĝu kaj plibonigu ĝin.