| ||
Lando | Hungario | |
Regiono | Meza Transdanubio | |
Balatonalmádi estas somera feriurbo, banloko, turista celloko en meza Hungario.
Kompreni
[redakti]Balatonalmádi situas laŭ norda bordo de Balatono ĉe piedo de montaro. Balatonkenese troviĝas nur 7, Balatonfüred kaj Veszprém po 10, Siófok 14, Keszthely 65, Budapeŝto 93 kilometrojn aere.
Historio
[redakti]La unua hungara mencio pri Balatonalmádi okazis en 1082. En tiu loko apartaj vilaĝoj estis longe. La urbo mem estis kreita el 4 vilaĝoj, sed la ĉefa vilaĝo estis Almádi. La fremdultrafiko komencis vigliĝi nur en fino de la 19-a jarcento. Almádi imitis la proksiman Balatonfüred.
Klimato
[redakti]Balatonalmádi troviĝas en modera, kontinenta klimato, sed iomete pli milda, ĉar la montoj norde kaj la lago sude kaŭzas pli mildan veteron.
Eniri
[redakti]Balatonalmádi estas bone alirebla voje kaj trajne, dum la somera periodo ankaŭ ŝipe.
Eniri avie
[redakti]La plej proksima internacia flughaveno funkcias en Budapeŝto. Iam estis enlanda flughaveno en Siófok.
Eniri trajne
[redakti]Balatonalmádi situas laŭ ĉefa linio inter Budapeŝto kaj Keszthely. Ĉiuj vagonaroj haltas, krome estas aliaj 2 haltejoj por la normalaj trajnoj.
Transportiĝi
[redakti]Balatonalmádi estas facile alirebla el la proksimaj vilaĝoj kaj urboj. La lagon ĉirkaŭas rondira vojo, el kio disbranĉiĝas flankvojoj, ĉi tie ekzemple al Veszprém.
Transportiĝi perpiede
[redakti]Balatonalmádi havas trotuarojn laŭ la vojoj por perpieduloj.
Publika transporto
[redakti]En Balatonalmádi la longdistancaj aŭtobusoj haltas en kelkaj haltejoj, ili estas uzeblaj en la loka trafiko.
Transportiĝi aŭte
[redakti]Balatonalmádi havas urban vojreton por aŭtoj. Somere halti per aŭto estas malfacile en proksimeco de la lago.
Vidi
[redakti]- w:eo:Kalvinana kirko (Vörösberény) ĉirkaŭita per muro en urboparto Vörösberény
- w:eo:Kalvinana preĝejo (Balatonalmádi)
- w:eo:Luterana preĝejo (Balatonalmádi)
- w:eo:Preĝejo Emeriko de Hungario (Balatonalmádi) (1930)
- w:eo:Preĝejo de Ignaco Lojola (Balatonalmádi) (1779) en urboparto Vörösberény kun monaĥejo, kiu nun estas hotelo
- Kapelo Sankta Dekstramano en Almádi
- Kapelo Sankta Margareta de Hungario
Fari
[redakti]- somere bani en Balatono. La akvo tuj profundiĝas, banu nur naĝantoj!
Aĉeti
[redakti]La plej necesaj vendejoj troviĝas en Balatonalmádi.
Vendejaroj
[redakti]- Penny Market
- CBA
- Aldi
Manĝi
[redakti]- Víg Molnár Csárda Csopak
- Terasz
- Mélytányér
- Corner Étterem
- Jóbarátok Halsütöde
- Porció Étterem
- Három Majom Bisztró és Pizzéria
Trinki
[redakti]Same, kiel manĝi.
Loĝi
[redakti]Estas lueblaj loĝejoj ĉe la privata servo.
Kampadejoj
[redakti]Hosteloj
[redakti]Hoteloj
[redakti]- Hotel Villa Pax
- Nereus Park Hotel
- Hotel Clariss
- Hotel Viktória
Sekureco
[redakti]- Balatonalmádi konformas al sekureco de Hungario. Dum la somera periodo laboras policanoj ankaŭ alvenintaj el aliaj lokoj.
Esperanto
[redakti]Lokaj esperantistoj
[redakti]Konsulejoj
[redakti]Viziti plu
[redakti]Proksime estas Veszprém, Balatonkenese kaj Balatonfüred.