| ||
Lando | Hungario | |
Regiono | Meza Transdanubio | |
Loĝantaro | 5798 | |
Balatonboglár estas malgranda urbo kaj somera turisma celloko en meza Transdanubio en Hungario.
Kompreni
[redakti]Balatonboglár situas sur montetoj laŭ suda bordo de Balatono. Keszthely troviĝas 31, Siófok 33, Budapeŝto 132 kilometrojn.
Historio
[redakti]La unua skriba mencio devenis el 1211. Post la mezepoko la turkoj faris senhoma la vilaĝon. Ekde 1752 la pramo ekfunkciis tra la Balatono, en 1861 ankaŭ la fervojo alvenis kaj portis evoluon. Ekde 1890 oni konstruis feriajn dometojn. Inter 1939-1944 la vilaĝo estis centro de polaj rifuĝintoj, eĉ en la gimnazio ili pole lernis. En 1978 Balatonboglár kaj Balatonlelle unuiĝis sub nomo Boglárlelle, kiu ricevis urborajton en 1986. Fine en 1991 la du partoj disiĝis al du memstaraj urboj.
Klimato
[redakti]Balatonboglár troviĝas en modera, kontinenta klimato, same kiel plena Hungario.
Eniri
[redakti]Balatonboglár estas bone alirebla voje kaj trajne el Budapeŝto kaj Kroatio, en la somera periodo ankaŭ ŝipe el aliaj havenoj de Balatono.
Eniri avie
[redakti]La plej proksimaj internaciaj flughavenoj funkcias ĉe Keszthely kaj Budapeŝto.
Eniri trajne
[redakti]Balatonboglár situas laŭ ĉefa linio inter Budapeŝto kaj Kroatio. Plej ofte ĉiuj vagonaroj haltas.
Transportiĝi
[redakti]Balatonboglár estas facile alirebla el la proksimaj vilaĝoj kaj urboj.
Transportiĝi perpiede
[redakti]Balatonboglár havas trotuarojn laŭ la vojoj por perpieduloj.
Publika transporto
[redakti]En Balatonboglár lokaj aŭtobusoj ne funkcias, sed la longdistancaj busoj haltas en pluraj lokoj kaj servas tiel la lokan trafikon.
Transportiĝi aŭte
[redakti]Balatonboglár havas urban vojreton por aŭtoj. Tio ne sufiĉas en la somera periodo.
Vidi
[redakti]- w:eo:Preĝejo Apoteozo de Sankta Kruco (Balatonboglár)
- w:eo:Luterana preĝejo (Balatonboglár)
- Kalvinana preĝejo
- globa elvidejo - simbolo de la urbo
- kapeloj
- somera strando
Fari
[redakti]Bani en la lago, ekskursi en la ĉirkaŭaĵo. La suda lagobordo estas ŝatata de familioj, ĉar la akvo nur longe ne profundiĝas, tial la loko estas konvena por infanoj aŭ nenaĝantoj.
Aĉeti
[redakti]La plej necesaj vendejoj troviĝas en Balatonboglár.
Vendejaroj
[redakti]- Balatonboglár Hipermarket Tesco
- Penny Market Balatonboglár
- Merkury Market Balatonboglár
- SPAR szupermarket
Manĝi
[redakti]- Kis Szieszta Étterem és Vendégház
- Terasz
Trinki
[redakti]Same, kiel manĝi.
Loĝi
[redakti]Estas lueblaj loĝejoj ĉe la privata servo.
Kampadejoj
[redakti]Hosteloj
[redakti]- Beach Hostel Balatonboglár
- 1341-es Hostel Balatonboglár
Hoteloj
[redakti]- Kis Szieszta panzió
- Hotel Boglár
- Hotel Familia** Balatonboglár
Sekureco
[redakti]- Balatonboglár konformas al sekureco de Hungario.