El Vikivojaĝo
Tero > Eŭrazio > Eŭropo > Mezeŭropo > Hungario > Balatonlelle

Balatonlelle

Balatonlelle
Balatonlelle Flago (aŭ blazono)
Lagobordo
Lando Hungario
Regiono Meza Transdanubio
Loĝantaro 5 223

Balatonlelle estas malgranda urbo kaj vaste konata somera banloko en meza parto de Transdanubio en Hungario. La urbeto estas konata pli mallonge kiel Lelle.

Kompreni[redakti]

Balatonlelle situas sur ebenaĵo kaj sur montetoj laŭ suda bordo de Balatono. Balatonboglár troviĝas nur 3, Fonyód 12, Siófok 30, Keszthely 34, Kaposvár 47, Pécs 90, Budapeŝto 129 kilometrojn (aere).

Aerfoto
Urbodomo

Historio[redakti]

La unua hungara mencio pri Balatonlelle okazis en 1229. Ekde 1550 turka dominado okazis, la loĝantaro malpliiĝis. En 1848 Lelle ricevis kampurban statuson, en 1861 la fervojo alvenis kaj portis evoluon. En 1978 Balatonboglár kaj Balatonlelle unuiĝis, kies nomo estis Boglárlelle. La unio ricevis urban statuson en 1986. Fine en 1991 la du urboj disiĝis al du memstaraj urboj.

Klimato[redakti]

Balatonlelle troviĝas en modera, kontinenta klimato, same kiel plena Hungario.

Eniri[redakti]

Balatonlelle estas bone alirebla voje kaj trajne el Budapeŝto kaj Kroatio, en la somera periodo ankaŭ ŝipe el aliaj havenoj de Balatono.

Eniri avie[redakti]

La plej proksimaj internaciaj flughavenoj funkcias ĉe Keszthely kaj Budapeŝto.

Fervoja stacidomo
Haveno de Balatonlelle

Eniri trajne[redakti]

Balatonlelle situas laŭ ĉefa linio inter Budapeŝto kaj Kroatio. Plej ofte ĉiuj vagonaroj haltas.

Eniri voje[redakti]

Balatonlelle situas laŭ ĉefvojo Budapeŝto-Nagykanizsa kaj preteriras aŭtovojo M7 Budapeŝto-Kroatio. Kuras flanka vojo al Kaposvár. Aŭtobusoj venas el ĉiuj direktoj, tamen ofte mur somere.

Eniri ŝipe[redakti]

Haveno de Balatonlelle akceptas ofte ŝipojn el la ceteraj ĉe-Balatonaj havenoj.

Transportiĝi[redakti]

Transportiĝi perpiede kaj bicikle[redakti]

Balatonlelle havas trotuarojn laŭ la vojoj por perpieduloj. La loĝantoj kutimiĝis al la biciklantoj, sed mankas bona aparta bicikla vojeto ĉirkaŭ la lago. Ĝenerale la trejnoj havas apartan peronon por bicikloj.

Aŭtovojo ĉe Balatonlelle

Transportiĝi taksie[redakti]

Estas 2 privataj taksiaj entreprenoj en Balatonlelle. Plej supre estas lampo por signi la liberan staton. Vi povas voki ilin telefone, pli malofte mansvinge. Forlasi la urbon jam kostas duoble.

Publika transporto[redakti]

En Balatonlelle publika transporto ne estas, la urbeto estas trairebla perpiede.

Transportiĝi aŭte[redakti]

Balatonlelle havas urban vojreton por aŭtoj. La somera periodo la trafiko estas densa.

Preĝejo de Balatonlelle

Vidi[redakti]

Fari[redakti]

Bani en Balatono. La suda lagobordo estas ŝatata de familioj, ĉar la akvo nur longe ne profundiĝas, tial la loko estas konvena por infanoj aŭ nenaĝantoj.

Aĉeti[redakti]

La plej necesaj vendejoj troviĝas en Balatonlelle.

Migra vendejo

Vendejaroj[redakti]

  • SPAR szupermarket Balatonlelle, Rákóczi út 202-204
  • Penny Market Balatonlelle, Rákóczi u. 3069/1 Hrsz.
  • ALDI szupermarket Balatonlelle, Rákóczi u. 295/L
  • LILA ABC, Kossuth Lajos u. 10.
  • Lidl Balatonlelle, Rákóczi út 307.
Rapidmanĝejo

Manĝi[redakti]

  • Vitorlás Étterem Balatonlelle
  • Kedvesem Bisztró
  • Hegyi Borterasz
  • RockBurger (rapidmanĝejo)
  • Melis Étterem
  • Sarok Vendéglő
  • Móló Étterem és Pizzéria
  • Sekli Étterem
  • Matróz Csárda
  • Don Benito Étterem és Pizzéria
  • Bier-Lak (greka)
  • Kiscsárda
  • Lelle Street Food House
  • Hamburger Ház
  • Rudi Tanya
  • Lelle Grillkert Étterem
  • Becsali Csárda

Trinki[redakti]

Same, kiel manĝi.

Loĝi[redakti]

Estas lueblaj loĝejoj ĉe la privata servo.

Kampadejoj[redakti]

  • Oliver Inn Camping Balatonlelle
Pensiono

Pensionoj[redakti]

  • Zöldlugas Étterem és Panzió Balatonlelle
  • Rádpuszta Gasztro Élménybirtok Balatonlelle
  • F57 – Frankó Családi Panzió Balatonlelle
  • Viktória Panzió és Étterem Balatonlelle
  • BL Garden Panzió Balatonlelle
  • Sekli Panzió Balatonlelle

Hosteloj[redakti]

  • Y Hostel Balatonlelle

Hoteloj[redakti]

  • Park Hotel Balatonlelle
  • Hotel Lelle - Balatonlelle
  • Napfény Hotel Balatonlelle
  • Hotel Szent István Balatonlelle**
  • Tiffany Hotel Balatonlelle**
  • Hotel Francoise Balatonlelle
  • Hotel Sirály Balatonlelle**
  • Hotel Part Balatonlelle**
Policejo

Sekureco[redakti]

  • Balatonlelle konformas al sekureco de Hungario.

Esperanto[redakti]

Lokaj esperantistoj[redakti]

Konsulejoj[redakti]

Viziti plu[redakti]

Proksime estas Balatonboglár.

Rimarkoj[redakti]

Velboatoj en Lelle
skizo
Ĉi tiu artikolo estas ankoraŭ skizo kaj bezonas vian atenton.
Ĝi jam enhavas skizon sed ne multan plian enhavon. Kuraĝu kaj plibonigu ĝin.