El Vikivojaĝo
Tero > Eŭrazio > Eŭropo > Brita Insularo > Britio > Nord-Irlando > Belfasto

Belfasto

Belfasto
Belfasto
(Belfast, Béal Feirste)
La Granda Fiŝo, artaĵo apud la rivero
Lando Britio
Regiono Nord-Irlando
Loĝantaro 342 000 (2019)

Belfasto (angle Belfast /ˈbɛlfɑːst/, irlande Béal Feirste /bʲeːlˠ ˈfʲɛɾˠ(ə)ʃtʲə/) estas la ĉefurbo de Nord-Irlando en Britio.

Kompreni[redakti]

La rivero Lagan finas sian fluon en maron submetatan al gravaj tajdoj; la akvonivelo apud la buŝo multe ŝanĝiĝas plurfoje ĉiutage. Tio estas la kialo de gravaj benkoj de sablo kaj koto. La loko plej proksima al la maro kie eblis transpasi la riveron sen boato (kaj sen ponto) estas la loko kie naskiĝis la vilaĝo de Béal Feirste, "sabla vadejo ĉe la riverbuŝo".

Belfasto estas la irlanda urbo plej proksima al Britio. Ĝia aparta kondiĉo, kiam la tuta irlando estis regata de Londono kaj aviadiloj ankoraŭ ne ekzistis, plu daŭras nuntempe, kvankam en alia formo, ĉar Nord-Irlando estas parto de la Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Nord-Irlando, male al la Irlando, entenanta la reston de la insulo.

Historio[redakti]

Béal Feirste dum la tuta Mezepoko restis malgrava vilaĝo, eĉ kiam iu nobelo konstruis tie kastelon. Nur en 1613 ĝi estis oficiale agnoskita kiel urbeto (borough), sub la nomo de Belfast, post kiam la nova barono, Arthur Chichester, konstruis duan, pli grandan kastelon.

En la sekvantaj jarcentoj Belfasto kreskis pro la alveno de multaj kolonoj de Anglio kaj Skotlando, kaj prosperis pro la multaj industrioj. En 1888 la reĝino Viktoria donis al ĝi la oficialan nomon de "urbo" (city).

Dum pluraj jardekoj en la pasinta jarcento Belfasto estis turmentata de kvereloj inter du partioj, unu katolika kaj favora al kuniĝo kun Irlando, la alia protestanta kaj favora al kunrestado kun Britio; kvereloj plurfoje iĝis atencemaj. La plej gravaj kvereloj finiĝis danke al la Interkonsento de la Granda Vendredo (Good Friday Agreement, 1998), sed eĉ nuntempe en Belfasto katolikoj kaj protestantoj loĝas plejparte en malsamaj kvartaloj.

Klimato[redakti]

La belfasta klimato estas sufiĉe milda pro la influo de Atlantiko; pluvoj estas oftaj en ĉiuj monatoj, kvankam kutime malfortaj.

Monato Jan Feb Mar Apr Maj Jun Jul Aŭg Sep Oct Nov Dec Jaro
Avĝ alta temperaturo 6 °C
7 °C
9 °C
12 °C
15 °C
18 °C
18 °C
18 °C
16 °C
13 °C
9 °C
7 °C
13 °C
Avĝ malalta temperaturo 2 °C
2 °C
3 °C
4 °C
6 °C
9 °C
11 °C
11 °C
9 °C
7 °C
4 °C
3 °C
6 °C
Precipitaĵoj mm 80 52 50 48 52 68 94 77 80 83 72 90 846 mm

Aliri[redakti]

Aliri avie[redakti]

Estas du flughavenoj en Belfasto:

  • la Internacia Flughaveno (kodo BFS), ĉ. 30km okcidente;
  • la Flughaveno George Best (kodo BHD), ĉ. 3km oriente de la urbocentro.

Eblas ankaŭ uzi la dublinan flughavenon kaj de tie veturi trajne, aŭte aŭ buse (160km).

Aliri trajne[redakti]

Eblas atingi Belfaston trajne de aliaj lokoj en Nord-Irlando aŭ Respubliko de Irlando.

Estas pluraj fervojaj stacidomoj. La ĉefa estas Great Victoria Street, sed ankaŭ Lanyon Place (pli proksima al la centro) estas tre grava.

Aliri buse[redakti]

La ĉefa stacidomo por interurbaj busaj estas apud la fervoja stacidoma Great Victoria Street.

Aliri ŝipe[redakti]

Estas pramoj kaj rapidaj ŝipoj de Belfasto al Skotlando aŭ Anglio.

La plej mallonga veturo estas inter Belfasto kaj Cairnryan apud Stranraer en Skotlando. La vojaĝo daŭras 2h15 (Stena Line, rapidaj pramoj) - necesas tamen atingi la ŝipon almenaŭ 1h antaŭ la foriro.

Eĉ pli mallonga estas la veturo de Larne (norde de Belfasto) al Cairnryan, kiu daŭras 2h; necesas tamen atingi Larne-n (ĉ. 40 km norde de Belfasto).

Multe uzataj estas ankaŭ la pramoj de Liverpolo al Belfasto. La vojaĝo daŭras ĉ. 8h (dumtaga aŭ nokta vojaĝo).

Estas ankaŭ pramoj de Fishguard (Kimrio) al Rosslare (suda Irlando, ĉ. 330km al Belfasto) aŭ de Holyhead (Kimrio) al Dublino.

Fine, estas rektaj pramoj de Francio al Irlando (Roscoff al Cork, Cherbourg al Rosslare).

Informoj ekzemple ĉe Stena Line kaj P&O Ferries.

Aliri aŭte[redakti]

Du aŭtoŝoseoj atingas Belfaston, M1 kaj M2, sed ili estas larĝaj kaj rapidaj nur dum kelkaj dekoj de km.

De Dublino al Belfasto estas ĉ. 170km. Eblas uzi la irlandan aŭtoŝoseon M1 (iom pli ol 50km) kaj ĉ. 15km for de Belfasto oni trovas la nordirlandan aŭtoŝoseon M2, do ĉirkaŭ 40% de la veturo estas sur aŭtoŝoseoj.

De Anglio aŭ Skotlando eblas atingi Liverpolon aŭ Cairnryan kaj kunporti la aŭton per pramo. La vojaĝantoj venantaj de Francio aŭ aliaj eŭropaj landoj povas atingi taŭgan havenon en Britio, sed ili povas ankaŭ uzi rektan pramon de Francio al suda Irlando (vidu supre).

Moviĝi[redakti]

Publika transporto[redakti]

Translink (retejo en la angla) mastrumas la publika transportado en Belfasto kaj oferas busojn kaj lokajn trajnojn (ne estas vera metroo en Belfasto). Busoj veturas ene de la urbo aŭ inter la urbo kaj la apudaj urbetoj; trajnoj nur veturas inter la urbo kaj la apudaj urbetoj, sed kelkaj povas utili ankaŭ inter malsamaj kvartaloj.

Taksioj[redakti]

Estas tri specoj de taksioj en Belfasto:

  • la nigraj taksioj (black taxis), malpli kostaj, veturantaj laŭ fiksaj itineroj kuj akceptantaj ne interrilatajn pasaĝerojn;
  • la ordinaraj taksioj, mendeblaj ekzemple ĉe Fonacab (+44 28 9033 3333), Value Cabs (+44 28 9080 9080) kaj Castle Cabs (+44 28 9024 1111);
  • Uber-taksioj, mendeblaj ĉe Uber.

Piediri[redakti]

Bicikli[redakti]

En Belfasto estas publika sistemo por luado de bicikloj, Belfast Bikes (angle), kun 40 lulokoj. Se oni membriĝas kun eta pago (£ 6 por 3 tagoj, £ 25 por la tuta jaro), luado ĝis 30min estas senpaga.

Veturi aŭte[redakti]

Vidi[redakti]

Map
Mapo de Belfasto

10 - Piedponto sur la riverbaro Lagan Weir .


11 - La Granda Fiŝo (The Big Fish).


12 - Turo de Obel (Obel Tower).


13 - Horloĝa Turo de Alberto (Albert Memorial Clock).


14 - Urbodomo (City Hall).


15 - Bazaro de Sankta Georgo (St George's Market).


20 - Katedralo Sankta Anna (St Anne's Cathedral, anglikana).


21 - Preĝejo Sankta Georgo (St George's Church, anglikana).


22 - Preĝejo Sankta Maria (St Mary's Church, irlande Naoimh Eaglais Mhuire, katolika).


23 - Katedralo Sankta Petro (St Peter's Cathedral, irlande Ard Eaglais Naomh Peadar, katolika).


30 - Muzeo kaj ŝipfarejo de Titanic (Titanic Belfast).



Fari[redakti]

  • Boataj ekskursoj. Tre rekomendinda estas la boata ekskurso de la fina baro sur la rivero (Logan Weir) laŭ la havenaj konstruaĵoj (inkluzive de la loko kie la ŝipego Titanic estis konstruita) ĝis la buŝo en la maro, kun ŝancoj vidi fokojn.
  • Belfasta Filma Festivalo (Belfast Film Festival, belfastfilmfestival.org), kutime en marto aŭ aprilo (en 2020 ĝi okazis en novembro pro koronaviruso).
  • Belfasta Maratono (Belfast Marathon, www.belfastcitymarathon.com). Dum 2021 du eventoj estas planitaj, la 2-an de majo kaj la 19-an de septembro.
  • Artaj festivaloj: Féile an Phobail (irlandaj vortoj, festival.feilebelfast.com) kaj Belfast International Arts Festival (Belfasta Internacia Arta Festivalo, belfastinternationalartsfestival.com), planita dum 2021 en oktobro.
  • Tago de Sankta Patriko (Saint Patrick's Day, Lá Fhéile Pádraig), la 17-a de marto, estas festata ĉiun jaron (krom 2020 pro koronaviruso) kun granda parado preskaŭ tiom granda kiom en Dublino.

Aĉeti[redakti]

Vendejaroj[redakti]

Manĝi[redakti]

Trinki[redakti]

Loĝi[redakti]

Kampadejoj[redakti]

Hosteloj[redakti]

Hoteloj[redakti]

Sekureco[redakti]

Esperanto[redakti]

En Belfasto okazos la 106-a Universala Kongreso de Esperanto en Julio de 2021 (17a-24a de julio).

Lokaj esperantistoj[redakti]

2 gastigantoj de Pasporta Servo (2021/2) (inkluzive de apudaj urbetoj ĝis 20km).

Konsulejoj[redakti]

Viziti plu[redakti]

Rimarkoj[redakti]


Ĉi tiu artikolo estas uzebla kvankam ankoraŭ mankas kelkaj informoj.
Ĉu vi kapablas helpi kompletigi ĝin? Do, kuraĝu, faru!