El Vikivojaĝo
Biella
Biella
Sanktejo en Oropa
Lando Italio
Regiono Piemonto
Loĝantaro 42 582 (2022)
Alto 420 m

Biella (itala elparolo: 'bjɛlla) estas malgranda urbo (ĉ. 40mil loĝantoj) en Piemonto en nordokcidenta Italio. Ĝi kuŝas apud la piedo de pluraj montaroj, parto de okcidentaj Alpoj.

De turisma vidpunkto, Biella estas aparte grava por la religia turismo, pro la Sankta Monto de Oropa (ankaŭ protektata de Unesko), 13 km for de la urbo. Estas tamen pluaj monumentoj kaj vidindaĵoj.

Kompreni[redakti]

Historio[redakti]

La areo ĉirkaŭ Biella jam allogis prahistoriajn homojn specife pro la ĉeesto de aŭro en la rivero Elvo, ĉirkaŭ 4 km okcidente de la nuna urbo. Ankaŭ sub Romio kaj poste homoj elprenis aŭron el la rivero.

La nomo devenas de la kelta lingvo, kaj rilatas kun la nomo de alia piemonta urbo, Vercelli: cellae = loĝloko, bu = pli malgranda (Bu-cellae = Biella), ver = pli granda (Ver-cellae = Vercelli).

Malgraŭ tiuj spuroj de ĝia antikva origino, la plej malnova konata mencio de la urbo (sub la nomo Bugella) datiĝas nur je la jaro 826 p.K. Verŝajne ĝi estis nur vilaĝo.

Ĉirkaŭ la jaro 1000, Bugella kreskis, akiris ringon de muregoj kaj ĉefpreĝejon (kiu nur en 1772 iĝis katedralo). Oni povas ankoraŭ vidi signojn de tiu tempo, ekzemple la baptisterion de la katedralo.

Gravas en la historio de Biella la tago 12-a aprilo de la jaro 1160, kiam la episkopo de Vercelli (de kiu en tiu epoko dependis Biella) anoncis ke li donos apartajn privilegiojn al ĉiuj kiuj akceptos ekloĝi en la monteto super la urbo, Piazzo (elp. /'pjacco/). Tie naskiĝis mezepoka urbeto, kiu ankoraŭ estas historia kvartalo.

En 1377 Biella ribelis kontraŭ la episkopoj de Vercelli, kaj sin transdonis al la grafoj de Savojo, al kiuj Biella apartenis ĝis la unuiĝo de Italio. La antikva episkopa kastelo estis detruita de la ribeluloj.

La rivero Cervo fluanta tra la urbo estis grava por la unuaj industrioj en la Okcento: lanfabrikoj, uzantaj akvajn radojn (en 1836 ili estis jam ĉirkaŭ 10).

Klimato[redakti]

Aliri[redakti]

Aliri avie[redakti]

La plej proksimaj komercaj flughavenoj estas Milano Malpensa (90 km) kaj Torino Caselle (85 km).

Aliri trajne[redakti]

Du fervojoj atingas la urbeton Biella: Novara-Biella kaj Santhià-Biella. Tra Novara eblas trajnveturi de/al Milano kaj pretere; tra Santhià de/al Torino kaj pretere. La vojaĝo inter Milano aŭ Torino kaj Biella daŭras ĉirkaŭ 1h30.

Aliri buse[redakti]

Aliri aŭte[redakti]

De Italio oni povas alproksimiĝi al Biella per pluraj aŭtoŝoseoj: A4 (eliro: Carisio, poste 21 km), A5 (eliro: Albiano d'Ivrea sur la kunligo A4-A5, poste 30 km), A26 (de/al pli nordaj lokoj: eliro Romagnano Sesia, poste 40 km; de/al pli sudaj lokoj: A26 > A4 kaj eliro Carisio).

A4 (de Torino) utilas ankaŭ por veturantoj de Hispanio aŭ Francio; A4 (de Venecio aŭ Verono) por veturantoj de Aŭstrio, Germanio kaj de pluraj orienteŭropaj landoj. A5 utilas por veturantoj de Francio aŭ Svislando tra la Aosta Valo. A26 utilas por veturantoj de Svislando, orienta Francio kaj okcidenta Germanio tra Domodossola, Locarno aŭ Lugano.

Aliri bicikle[redakti]

Biella estas sur la biciklovojo BI12 (Pedemontana Alpina, t.e. "Alpa Montpieda"), kunliganta ĝin al Komo (Como) okcidente kaj Torino sudoriente.
Pli da informoj ĉe B12 en la retejo di Bicitalia.

Moviĝi[redakti]

Piede[redakti]

Per publika transporto[redakti]

Informoj ĉe ATAP.

Aŭte[redakti]

Bicikle[redakti]

Vidi[redakti]

Map
Mapo de Biella kun Oropa
Map
Mapo de Biella


Fari[redakti]

Aĉeti[redakti]

Vendejaroj[redakti]

Manĝi[redakti]

Trinki[redakti]

Loĝi[redakti]

Kampadejoj[redakti]

Hosteloj[redakti]

Hoteloj[redakti]

Sekureco[redakti]

Esperanto[redakti]

Lokaj esperantistoj[redakti]

Konsulejoj[redakti]

Viziti plu[redakti]

Rimarkoj[redakti]


skizo
Ĉi tiu artikolo estas ankoraŭ skizo kaj bezonas vian atenton.
Ĝi jam enhavas skizon sed ne multan plian enhavon. Kuraĝu kaj plibonigu ĝin.