El Vikivojaĝo
Tero > Eŭrazio > Eŭropo > Francio > Charente-Maritime

Charente-Maritime

Charente-Maritime
Charente-Maritime
Lando Francio
Regiono Akvitanio-Limoĝio-Puatuo-Ĉarentoj
La fama fortikaĵo Bojardo, inter La Rochelle kaj Oléron
Situo de Charente-Maritime.
Ĉefurbo La Rochelle
Areo 6 864 km²
Loĝantaro 628 733 (2012)

Charente-Maritime estas departemento en sudokcidenta Francio, ĉe la Atlantika marbordo.

Urboj[redakti]

  • La Rochelle: la ĉefurbo kaj plej granda urbo, konata pro sia haveno kaj sia akvariejo.
  • Rochefort: urbo ĉe la rivero Charente, kreita kiel armea haveno en 1666.
  • Royan: banurbo ĉe la “Marbordo de Beleco”.
  • Saintes: la dua plej granda urbo, kiu havas riĉan heredaĵon, inkluzive de gaŭl-romia amfiteatro kaj baziliko.
  • Jonzac: mezepoka urbo ĉe la rivero Seugne.
  • Mirambeau
  • Talmont-sur-Gironde: unu el la “plej belaj vilaĝoj de Francio”, konstruita en eta duoninsulo ĉe Ĝirondo.
  • Saint-Palais-sur-Mer: banurbo apud Royan.
  • La Tremblade: ostrobreda haveno kaj banurbo.
  • Marennes: urbeto fronte al Oléron, konata pro siaj ostroj kaj sonorilturo.
  • Brouage: cidatelo meze de marĉo.
  • Pons: mezepoka urbeto.

Insuloj[redakti]

  • : strandoj, historiaj monumentoj kaj multaj biciklaj vojoj.
  • Oléron: fama pro siaj ostroj, ĝi ankaŭ havas arbarojn kaj strandojn.
  • Aix: eta insulo, kie aŭtoj estas malpermesitaj.
  • Madame: eta insulo alirebla piede, kiam la maro estas malalta.
Ĝermo
Ĉi tiu artikolo estas ankoraŭ ĝermo kaj bezonas vian atenton.
Bonvolu aldoni skizon kaj plian enhavon. Kuraĝu kaj plibonigu ĝin.