El Vikivojaĝo
Tero > Eŭrazio > Eŭropo > Francio > La Rochelle

La Rochelle

La Rochelle
La Rochelle
La malnova haveno de La Rochelle
Lando Francio
Regiono Akvitanio-Limoĝio-Puatuo-Ĉarentoj
Loĝantaro 74 344 (2013)
Alto 0 m

La Rochelle estas urbo de Francio, prefektejo de la departemento Charente-Maritime. Ĝi situas ĉe la Atlantika oceano kaj estas konata pro siaj tri havenoj.

Aliri[redakti]

Aviadile[redakti]

La flughaveno La Rochelle - île de Ré havas enlandajn kaj internaciajn flugojn al Okcidenta Eŭropo per pluraj kompanioj, inkluzive de Ryanair, easyJet. Okazas tutjare flugoj al Dublino, Londono-Stansted, Liono, Parizo-Orly, Porto kaj somere al pluraj aliaj urboj, inkluzive de multaj urboj en Britio.

Trajne[redakti]

Al la stacidomo La Rochelle-ville veturas rapidtrajnoj (TGV) de Parizo tra Tours kaj Poitiers, kaj regionaj trajnoj (Intercités) veturas al Nantes kaj Bordeaux.

Aŭte[redakti]

La Rochelle estas unu el la malmultaj grandaj urboj de Francio, kiu ne havas rekte aŭtoŝoseon. Oni tamen povas facile atingi ĝin de Parizo aŭ Bordeaux:

  • de Parizo: elirejo “La Rochelle” de la aŭtoŝoseo A10, poste vojo N11,
  • de Nantes: elirejo “La Rochelle” de la aŭtoŝoseo A10, poste vojoj A837 kaj D137,
  • de Bordeaux: de Maras per RD137 aŭ A83 tra Niort kaj poste N11.

Aŭtobuse[redakti]

Eurolines ofertas veturojn de La Rochelle al Bayonne kaj Karkasuno kaj al multaj urboj de Hispanio kaj Portugalio.

Vidi[redakti]

  • La Malnova haveno (Vieux Port) estas la ĉefa vidindaĵo de La Rochelle. Ĉe ĝi troviĝas pluraj turoj, inkluzive de la turo Saint-Nicolas, de kie estas bela panoramo al la haveno kaj la urbo.
  • La akvariejo enhavas riĉan marbestaron, inkluzive de ŝarkoj.
Ĝermo
Ĉi tiu artikolo estas ankoraŭ ĝermo kaj bezonas vian atenton.
Bonvolu aldoni skizon kaj plian enhavon. Kuraĝu kaj plibonigu ĝin.