El Vikivojaĝo
Enno
Enno
Enno
Lando Italio
Regiono Sicilio
Loĝantaro 27 792 (2012)
Alto 971

Enno, itale: Enna, estas urbo en Sicilio en Italio.

Kompreni[redakti]

Enna, estas la plej alta provinca ĉefurbo en Italio (931 m); ĝi situas en la centro de Sicilio, en la plej alta parto de larĝa montokresto, kiu elstaras super la Valo Dittaino kaj ĝi estas parto de la montaro Erei.

10 km sude de la historia centro troviĝas la lago Pergusa, je alto de 677 m, ĉirkaŭ kiu estas konstruita la samnoma aŭtokurejo. La riveroj estas plejparte torentaj, ekskludante la Dittaino, alfluanto de la Simeto, kaj la Salso aŭ suda Imera.

Historio[redakti]

La nomo Enna devenas de termino de la sikana lingvo, Ennaan, helenigita en Ἔννα (Henna), kaj restis preskaŭ senŝanĝa por la romianoj. Dum la araba dominado ĝi estis nomita Qasr Yānī (= kastelo Enna); Poste, la araba formo adaptiĝis al la sicilia kiel Castrojanni; nur en 1927 ĝia nomo revenis tre simila al tiu de la antikveco.

Klimato[redakti]

Kvankam historie pli ekstremaj temperaturoj estis registritaj (de -6 ĝis 41 °C), averaĝe la jara temperaturo varias de 3 ĝis 26 °C. Aŭgusto estas la plej varma monato kun temperaturoj intervalantaj de 18 ĝis 26 °C, dum januaro estas la plej malvarma monato kun temperaturoj ĉirkaŭ 3-6,5 °C.

Eniri[redakti]

Elirejo Enna sur la aŭtovojo A19

Eniri avie[redakti]

La plej proksimaj flughavenoj estas tiuj de Katanio (Fontanarossa) kaj Palermo (Punta Raisi, renomita "Falcone e Borsellino")

Eniri trajne[redakti]

Enna stacidomo: Ĉi tiu stacio situas laŭ la itinero Palermo-Katania.

Eniri buse[redakti]

SAIS-buslinioj administras la urban servon en Enna kaj ligas ĝin al diversaj municipoj en la provinco kaj la regiono, firmaoj kiuj iras al aŭ foriras de Enna estas Interbus, Isea travel, Romano, Astra buslinioj, Etnatrasporti, Sais Trasporti kaj aliaj.

Transportiĝi[redakti]

Transportiĝi perpiede[redakti]

Publika transporto[redakti]

Transportiĝi aŭte[redakti]

Vidi[redakti]

Dank' al sia longa historio, Enna povas fanfaroni pri unu el la plej grandaj kaj plej diversaj monumentaj heredaĵoj en la regiono, kaj pri kelkaj art-arkitekturaj trezoroj de certa valoro. La plej multaj el la interesaj lokoj troviĝas laŭ la vojakso de Via Roma, kiu trairas la tutan historian centron de la urbo. Ĝi komenciĝas de Piazza Neglia, kie staras la preĝejo de San Tommaso, kaj, trapasante la kvin plej grandaj placoj de Enna Alta, finiĝas ĉe la kastelo de Lombardio, la plej grava monumento.

Kastelo de Lombardio

La Lombardia kastelo, simbola konstruaĵo de la urbo Enna, estas impona fortikaĵo, kiu staras sur la plej alta punkto de la urbo. Kun ĝiaj 26,000 m² de surfacareo ĝi estas unu el la plej grandaj mezepokaj kasteloj en Italio. La kastelo de Lombardio ŝuldas sian nomon al garnizono de lombardaj soldatoj metitaj por defendi la praan fortikaĵon dum la normanda dominado de Sicilio. De unu el la turoj oni povas ĝui belan vidon de la urbo kaj ĝia ĉirkaŭaĵo de supre.

Fortikaĵo de Ceresa

La fortikaĵo estas sugestia kaj paca loko, kie vi povas ĝui belan malferman vidon de la ĉirkaŭaj areoj.

Turo de Federiko la 2-a

La turo, parto de la antikva defenda sistemo nomita "Castello Vecchio" estas unu el la simboloj de la urbo Enna. La belvidejo estas historia panorama placo en Enna. Ĉirkaŭita de kluboj kaj trinkejoj, kie vi povas fari merititan paŭzon, la placo gastigas la belan fontanon kun la bildigo de la seksperforto de Proserpina, antikva greko-romia mito ligita al la ciklo de la sezonoj. Apud la placo komenciĝas la panorama avenuo, la efektiva Belvidejo, kiu ofertas grandiozan vidon de la kamparo kaj la ĉirkaŭaj vilaĝoj.

Katedralo de Enna

La bela katedralo de Enna, je kelkaj paŝoj de la Kastelo, estas unu el la plej gravaj arkitekturaj verkoj en la urbo. Ĝia riĉeco de stiloj, la freskoj de Borremans, la gotikaj internoj kun katalunaj influoj kaj ĝia historio devenanta de la Mezepoko estas certe vizitindaj.

Fari[redakti]

Lerni[redakti]

Labori[redakti]

Aĉeti[redakti]

Vendejaroj[redakti]

Manĝi[redakti]

Enna estas riĉa je tipaj gastronomiaj produktoj, kiuj pro sia rafinitaj karakterizoj kiuj ricevis kaj daŭre havas laŭdojn kiel elitaj specialaĵoj en la nacia nutraĵa panoramo. Inter la plej famaj estas:

  • La Pano de la Dittaino, kiu havas la prestiĝa komunuma marko DOP, estas manfarita.
  • Piacentino Enna, tre aparta kvalito de fromaĝo riĉigita per aldono de safrano, kiu donas al ĝi nekonfuzeblan guston kaj koloron.
  • Agira cassatella, bongusta krusta kukaĵo plenigita kun miksaĵo de kakao, hakitaj migdaloj, citronŝelo kaj aliaj ingrediencoj.
  • Vucciddati, bulkaĵa deserto simila al la cassatella de Agira. La plenigaĵo povas esti figo, migdalo aŭ marmelado.

Trinki[redakti]

Loĝi[redakti]

Esperanta loĝado[redakti]

Kampadejoj[redakti]

Hosteloj[redakti]

Hoteloj[redakti]

Sekureco[redakti]

Esperanto[redakti]

Lokaj esperantistoj[redakti]

Konsulejoj[redakti]

Viziti plu[redakti]

Rimarkoj[redakti]


skizo
Ĉi tiu artikolo estas ankoraŭ skizo kaj bezonas vian atenton.
Ĝi jam enhavas skizon sed ne multan plian enhavon. Kuraĝu kaj plibonigu ĝin.