El Vikivojaĝo
Garesjo
Garesjo
Monteto Sankta Bernardo en la teritorio de Garesjo
Lando Italio
Regiono Piemonto
Loĝantaro 3.432 (2010)
Alto 621

Garesjo, (itale: Garessio), estas vilaĝo en regiono Piemonto en Italio.

Kompreni[redakti]

Ĝi estas parto de la La plej belaj vilaĝoj en Italio. Ĝia estas montara loko sed ne malproksima de la maro, kio igas ĝin populara fericentro; ĝi ankaŭ estas konata pro la fonto de minerala akvo San Bernardo.

Ĝia teritorio situas ĉe la akvodislimo inter Piemonto kaj Ligurio, je 37 km en la landinterno de Albengo; la loka dialekto estas liguria. Ĝi estas 76 km de Kuneo.

Historio[redakti]

Gravaj eltrovaĵoj atestas la setladon en la areo de prahistoriaj populacioj, kiuj estis sekvitaj fare de la Ligurioj kiuj batalis por longa tempo kontraŭ la romianoj de la Municipium de Albengo. La romia periodo ankaŭ lasis multajn atestaĵojn, inkluzive tomboŝtonoj, tombo kun argilvazoj, kaj la kapo de la romia ponto de Piangranone. La naŭa jarcento registras la invadon kaj atakojn de la saracenoj kiuj post la atako al la iama Frasineto (nuna Saint-Tropez, en Provenco), daŭrigis detruante la tutan Val Tanaron kaj sudan Piemonton.

Kun la jaro 1000, la konstruado de preĝejoj kaj monaĥejoj multiĝis en la valo. Garesjo integriĝis en la Markizlando de Ceva; En 1276, markizo Georgo la 2-a donis la Statutojn, poste kolektitaj en la tiel nomata Libro de la Ĉeno, ankoraŭ konservita en la Urba Biblioteko. La ruinoj de la malnova kastelo, detruita de la Savojoj ĉirkaŭ 1635, memorigas nin pri la Mezepoko de la urbo kiu dum jarcentoj suferis plagojn, rabadon kaj detruon fare de la ĝenovanoj, francoj kaj hispanoj. Post la napoleona periodo en 1814 Garesjo revenis sub la familio Savojo kaj sekvis ĝian historion.

Kun la Reĝa Dekreto de la 11-a de junio 1870, Vittorio Emanuele la 2-a donis la titolon de "Urbo" al Garessio kaj la rajton porti la antikvan blazonon (du nigraj kaj du oraj horizontalaj strioj paralelaj unu al la alia, superitaj per la markiza krono).

Dum la militoj de la tiel nomata Itala Releviĝo, kaj poste dum la du mondmilitoj, estis multaj viv-kontribuoj de viroj de Garessio. La Dua Mondmilito vidis famajn epizodojn ligitajn al la kontraŭ-nazia Rezisto ĝuste ĉi tie, precipe en la Valo Kasoto; pro tio al la vilaĝo estis asignita la bronza medalo pro armea braveco dum la Liberiga Milito.

Klimato[redakti]

Eniri[redakti]

  • Ceva elirejo de la aŭtovojo A6 Torino - Savona
  • Provinca Vojo n.178 Garessio - Pamparato
  • Provinca Vojo n.213 Garessio-Calizzano del Colle del Quazzo
  • Provinca Vojo n.582 Garessio - Albenga
  • Ŝtata Vojo n.28 Imperia - Garessio - Ceva - Mondovì

Eniri avie[redakti]

Eniri trajne[redakti]

  • Garessio Fervoja Stacidomo
  • Trappa stacidomo

(ambaŭ ĉe la linio Ceva - Ormea)

Eniri buse[redakti]


Transportiĝi[redakti]

Transportiĝi perpiede[redakti]

Publika transporto[redakti]

Transportiĝi aŭte[redakti]

Vidi[redakti]

En la kvartalo "Borgo Maggiore"

  • Mezepoka Pordego - Ĝi situas ĉe la kunfluejo de la riveretojo San Giacomo kaj San Mauro, kaj markas la komencon de kio estis la mezepoka vilaĝo de 1100; la vilaĝo estis regata de kastelo kaj ĉirkaŭita de muregoj. La Pordego estas la ĉefa alirejo al la praa nukleo kaj iam estis provizita per levoponto. El la du turoj kiuj flankis ĝin, unu pluvivis kaj nun estas integrigita en domo, la alia estis bedaŭrinde malkonstruita en 1841 por konstrui la vojon al Albengo.
  • Urbodomo - La palaco, arkitekture kompleksa, datiĝas de la fino de la deksepa jarcento. Granda enirhalo vigligas la tutan longan fasadon, dum potenca centra kvadrata turo sveltigas la tutan konstruaĵon; la turo enhavas la civitanan sonorilon kaj la horloĝon. La Palaco englobis antikvan konstruaĵon de iu Kunfrateco sur la maldekstra flanko por gastigi la Fresko-Halon kun la Geospeleologia Muzeo sur la teretaĝo, kaj la Civita Artgalerio sur la unua etaĝo.
  • Preĝejo de San Giovanni - Ĝi staras ĉe la supro de ŝtuparo kun ŝtupoj kiuj unue estas herbaj, ​​poste marmoraj. Konstruita fine de la deksesa jarcento, ĝi havas ununuran navon kun planko ornamita per 18 lunetoj fare de la loka deksepa-jarcenta pentristo Enrietto Ferrino. La preĝejo estas hejmo de la Mortorio, karakteriza loka reprezentado de la Pasio kaj morto de Kristo.
  • Merkato, Kapelo de San Giacomo kaj Turo Clocharium - Ĝi estas la plej malnova parto de la vilaĝo, situanta supren laŭ Via Cavour, kie troviĝas la antikvaj domoj kun la ĉambroj por la butikoj, indikante ke ĝi estis la komerca distrikto kaj la merkato. Kelkaj domoj konservas siajn mezepokajn fasadojn (Casa Martelli); la placo merkato havas fontanon kaj grandan grizan ŝtonbasenon. De ĉi tie oni supreniras vojon al la ruinoj de la kastelo. Preter la provinca vojo staras la kapelo de San Giacomo kun fasado de la deksepa jarcento.
  • Ruinoj de la kastelo - Vojeto kiu komenciĝas de la merkatplaco kondukas al la pordo de la antikva kastelo. Proksime vi povas vidi la Turo de la pendigito, kvarangula konstruaĵo kie pendumoj estis aranĝitaj. La ŝtona arko enirigas al spaco kie oni povas vidi restaĵojn de la muroj; de ĉi tie oni povas ĝui belan panoramon. La kastelo estis konstruita en la 12-a jarcento, kaj estis disfaligita en la meza 17-a jarcento fare de la Savojoj, kontraŭ kiuj estis batalintaj la garesjanoj.
  • Bricco kaj Porta Jhape - Sub la kastelmonteto estas aro de domoj, kiu nomiĝas Bricco; Inter la domoj, rimarkindaj estas la deksesajarcenta konstruaĵo hejmo de la dominikaj terciaroj kaj antikva grandbieno (bezonanta restaŭrigon) kun ŝtonportalo, restaĵoj de freskoj kaj elstarantaj ferbariloj. Ĉe la fino de la kerno oni atingas la Jiape-Pordegon, kombinitan kun restaĵoj de la antikvaj muroj.
  • Preĝejo de S.Maria Ekstra Moenia - Ĝuste ekster la pordego Jhape, la preĝejo prezentas sin en la formo, en kiu la multnombraj renovigoj kaj restaŭradoj faritaj dum la tempo donis ĝin al ni. La konstruaĵo estas la plej malnova preĝejo en la urbo; ĝi estis konstruita ĉirkaŭ la jaro 1000, kun trinava interno. El la origina konstruaĵo konserviĝas la gotika portalo, kelkaj kolonoj interne kaj kelkaj spuroj de mezepokaj pentraĵoj. Nun la konstruaĵo estas uzata por civilaj celoj.
  • Paroĥa preĝejo de la Virgulino Maria de la Ĉieliro - La paroĥa preĝejo de Borgo Maggiore havas grandiozan aspekton kaj regas la tutan urbon per sia grandeco, elstarante en la malproksimo kiam vi alproksimiĝas al la urbo. Ĝi estis origine la Monaĥejo de San Domenico, fondita fine de la dekkvina jarcento. La interno konservas la dekokajarcentan retablon de San Domenico de Peroni el Parmo; statuoj de la dekoka jarcento; Ĉieliro de Maria al ĉielo farita fare de Vinai de Monregale kiu estas preskaŭ kopio de Ĉieliro de Ticiano videbla en la Preĝejo de la Frari en Venecio

Fari[redakti]

Lerni[redakti]

Labori[redakti]

Aĉeti[redakti]

Vendejaroj[redakti]

Manĝi[redakti]

Trinki[redakti]

Loĝi[redakti]

Esperanta loĝado[redakti]

Kampadejoj[redakti]

Hosteloj[redakti]

Hoteloj[redakti]

Sekureco[redakti]

Esperanto[redakti]

Lokaj esperantistoj[redakti]

Konsulejoj[redakti]

Viziti plu[redakti]

Rimarkoj[redakti]


skizo
Ĉi tiu artikolo estas ankoraŭ skizo kaj bezonas vian atenton.
Ĝi jam enhavas skizon sed ne multan plian enhavon. Kuraĝu kaj plibonigu ĝin.

Kreu kategorion "Provinco Kuneo"