| |||
Lando | Hungario | ||
Regiono | Orienta Hungario | ||
Loĝantaro | 29 308 | ||
Alto | 88 m |
Gyula [djula] estas historia urbo, kuracbanloko kaj limpasejo en orienta parto de Hungario.
Kompreni
[redakti]Gyula situas sur ebenaĵo laŭ malgranda rivero. Békéscsaba troviĝas 14, Szeged 96, Szolnok 101, Budapeŝto 194 kilometrojn (aere).
Historio
[redakti]La unua mencio pri Gyula okazis en 1332, sed pli frue hungaroj loĝis tie ekde la alveno. En la 14-a jarcento la komunumo ricevis kelkajn urbajn privilegiojn. Forta brika fortikaĵo konstruiĝis, kiun la turkoj havis inter 1566-1695, poste amase alvenis germanoj, hungaroj kaj slovakoj. En 1959 oni trovis termalan akvon apud la fortikaĵo. Ekde 1977 Gyula estas limpasejo pro unuiĝo kun limpaseja vilaĝo.
Klimato
[redakti]Gyula troviĝas en modera, kontinenta klimato, kiel plena Hungario, sed la precipitaĵo estas pli malgranda.
Eniri
[redakti]Gyula estas alirebla voje kaj trajne ankaŭ el Rumanio.
Eniri avie
[redakti]La plej proksima hungaraj internaciaj flughavenoj funkcias en Budapeŝto kaj Debrecen.
Eniri trajne
[redakti]Gyula situas laŭ fervoja linio inter Békéscsaba kaj Rumanio. Rekta rapida trajno trafikas el Budapeŝto.
Eniri voje
[redakti]Gyula havas vojojn al la proksimaj urboj kaj vilaĝoj, rekta vojo al Budapeŝto mankas. La limpasejo al Rumanio ne apartenis al la plej gravaj.
Transportiĝi
[redakti]Transportiĝi perpiede
[redakti]Gyula havas trotuarojn laŭ la vojoj por perpieduloj.
Publika transporto
[redakti]Gyula havas 2 lokajn aŭtobusajn liniojn, la interna kerno estas malgranda, trairebla perpiede.
Transportiĝi aŭte
[redakti]Gyula havas urban vojreton por aŭtoj. En la interna kerno la parkumado ne estas senpaga.
Vidi
[redakti]- w:eo:Urbodomo de Gyula
- w:eo:Kastelo de Gyula
- w:eo:Preĝejo Sankta Maria (Gyula), ankaŭ pilgrimloko
- w:eo:Rumana ortodoksa katedralo Nikolao de Mira (Gyula)
- aliaj kristanaj kirkoj
- muzeoj
- fortikaĵo, nun muzeo kaj subĉiela spektaklejo
- kuracbanejo
Fari
[redakti]- bani en la termala banejo
Aĉeti
[redakti]La plej necesaj vendejoj troviĝas en Gyula.
Vendejaroj
[redakti]- Gyula Hipermarket Tesco, Zrínyi Miklós tér 2.
- INTERSPAR Hipermarket Gyula, Kétegyházi út 1.
- Reál Fűszer-Csemege, Szent István utca 32.
- TESCO Hipermarket, Csabai út 3.
- Lidl, Szent István utca 67.
- Kiss-Market, Béke Sugárút 61.
- Béke Csemege, Béke Sugárút 9-11.
Manĝi
[redakti]- Géza Konyhája
- Komló Étterem
- Sörpince Vendéglő
- Family kisvendéglő
- Gusto Restaurant
- Tölgyfa Étterem
- Marcos Étterem
- Babi Etterem
Trinki
[redakti]Same, kiel manĝi.
Loĝi
[redakti]Estas lueblaj loĝejoj ĉe la privata servo.
Kampadejoj
[redakti]- Remete Farm kemping
- Mark Camping Gyula
- Thermal Kemping es Motel Gyula
Hosteloj
[redakti]- ne trovita
Hoteloj
[redakti]- Wellness Hotel Gyula****, Part u. 5.
- Park Hotel Gyula***
- Hunguest Hotel Erkel Dürer Gyula****
- Aqua Hotel Gyula***
- Komló Hotel Gyula****
- Elizabeth Hotel Gyula****
- Hőforrás Hotel Gyula***
- Corvin Hotel Gyula***
- Corso Boutique Hotel Gyula****
- Fodor Hotel Gyula***
- D-Hotel Gyula***
Sekureco
[redakti]- Gyula konformas al sekureco de Hungario.
Esperanto
[redakti]Lokaj esperantistoj
[redakti]Konsulejoj
[redakti]Viziti plu
[redakti]Proksime estas Békéscsaba.