Saltu al enhavo

El Vikivojaĝo
Tero > Eŭrazio > Azio > Orienta Azio > Ĉinio > Honkongo

Honkongo

Honkongo

Honkongo (ĉine:香港, Hēunggóng en la Kantona), estas aŭtonoma urbo apartenanta al Ĉinio sed kun aŭtonoma reg-sistemo.

La loĝantaro estas ĉefe ĉina, sed brita influo estas ankoraŭ sufiĉe videbla. Ĝi sorbis homojn kaj kulturajn influojn el lokoj tiel diversaj kiel Vjetnamio kaj Vankuvero kaj ofte estas krom-nomata Monda Urbo de Azio.

Honkongo estas tutmonda financa centro, kaj estis grava celloko por turistoj kaj komercistoj el la tuta mondo dum almenaŭ jarcento. Hodiaŭ ĝi estas ankaŭ grava turisma celloko por la ĉiam pli riĉa loĝantaro de kontinenta Ĉinio.

Honkongo estas multe pli ol havenurbo kun plenplenaj stratoj: ĉi tiu teritorio kun siaj nubaj montoj kaj rokaj insuloj ankaŭ ofertas kamparajn pejzaĝojn kun impresaj vidoj. Granda parto de la kamparo estas klasifikita kiel Nacia Parko kaj, kvankam la urbo estas vere tre multe loĝata (7.4 milionoj da homoj en 2021), eblas ankaŭ trovi verdajn angulojn, se oni penas serĉi ilin.

Honkongo havas subtropikan klimaton kun almenaŭ unu sezono, kiu kongruas kun via komforta zono. Ĝi havas unu el la plej bonaj flughavenoj de la mondo, ĝi estas la ideala unua haltejo por tiuj, kiuj iras pli profunden en Ĉinion kaj plie en Azion.

Distriktoj

[redakti]
Honkonga Insulo
La origina brita setlejo, la ĉefa centro de financo kaj registaro, kaj la ĉefa fokuso de plej multaj turistoj. Ĉi tie vi trovos la plej altajn nubskrapulojn de Honkongo, same kiel ĝiajn plej historie signifajn koloniajn konstruaĵojn. La Pinto estas la plej alta punkto sur la insulo, kun la plej bonaj vidoj.
Kowloon
La duoninsulo norde de Honkonga Insulo, kun bonegaj vidoj de la insulo. Ĝi ofertas kaosan miksaĵon de butikcentroj, strataj merkatoj kaj loĝdomoj. Kowloon estas unu el la plej dense loĝataj lokoj en la mondo. Kowloon inkluzivas Tsim Sha Tsui (尖沙咀) kaj ĝiajn multajn buĝetajn hotelojn kaj luksajn butikojn, kaj Mong Kok (旺角), butikumad-distrikton.
Novaj Teritorioj
La Novaj Teritorioj enhavas kuriozan miksaĵon de malgrandaj bienoj, vilaĝoj, industriaj instalaĵoj, montaraj parkoj kaj urboj.
Insulo Lantau
Granda insulo okcidente de Honkongo. Vi ne trovos multajn idiliajn vilaĝojn, sed post kiam vi transiros la kadukajn konstruaĵojn, vi trovos belajn montojn kaj strandojn. La flughaveno, Hongkonga Disneyland, kaj la telfero Ngong Ping troviĝas ĉi tie.
Malproksimaj Insuloj
Ĉi tiuj insuloj ĉirkaŭ Honkongo estas konataj semajnfinaj cellokoj por honkonganoj. Inter la plej ŝatataj estas Lamma (南丫島), konata pro siaj marmanĝaĵoj, kaj Cheung Chau (長洲), malgranda insulo kiu allogas marmanĝaĵajn ŝatantojn, vent-surfistojn kaj sun-banantajn tag-ekskursantojn.

Klimato

[redakti]

Honkongo havas humidan subtropikan klimaton. Someroj estas kutime varmaj kaj humidaj, daŭrante de junio ĝis septembro, kun averaĝaj maksimumoj de 32° kaj minimumoj de 27°. Kelkaj aparte varmaj tagoj povas vidi somerajn temperaturojn grimpi ĝis 34 kaj 29 nokte. La humideco povas igi la somerajn temperaturojn sentiĝi multe pli varmaj, la ŝajna temperaturo estas tipe ĉirkaŭ 38 dumtage kaj 31 nokte, sed kazoj de ekstrema humideco kaj varmo povas igi ĝin sentiĝi kiel 46 kaj 38 nokte.

La regiono, kiel plejparto de suda Ĉinio, estas trafita de tifonoj, kiuj kutime okazas inter junio kaj septembro, foje eĉ malfrue en oktobro. Ili malofte haltigas lokajn entreprenojn dum pli ol unu tago.

Vintroj en Honkongo estas ĝenerale tre mildaj, kun temperaturoj kutime en la intervalo 10-20. Kristnasko en Honkongo estas varma kompare kun eŭropaj landoj. La ĉina Novjaro estas fifama pro malvarma kaj malseka vetero, ĉar la vintro en Honkongo emas komenciĝi milde kaj seke kaj poste fariĝi pli malvarmeta kaj malseka.

Printempo en Honkongo estas de marto ĝis majo kaj aŭtuno estas de septembro ĝis novembro kun averaĝa temperaturo de ĉirkaŭ 20-25. Aŭtuno estas konsiderata pli komforta sezono, ĉar printempo emas esti pli humida kaj pluva.

Kvankam plej multaj konstruaĵoj en Honkongo havas klimatizilon por trakti la someran veteron, vintra hejtado estas malpli ofta. Dum la plej malvarmaj tagoj, plej multaj lokanoj portas pli da vest-tavoloj, eĉ endome. Kelkaj pli grandaj ĉinaj restoracioj tenas la klimatizilon ŝaltita dum vintro, kaj la temperaturo en klimatizitaj butikcentroj restas la sama sendepende de la sezono aŭ vetero ekstere.

Eniri

[redakti]

Per aviadilo

[redakti]

Internacia Flughaveno de Honkongo

[redakti]
Elirejo de la Internacia Flughaveno de Honkongo

Internacia Flughaveno de Honkongo (IATA: HKG), ankaŭ konata kiel Chek Lap Kok (赤鱲角), troviĝas sur la insulo Lantau en la okcidento de Honkongo. La trajno Airport Express estas la plej rapida kaj plej komforta vojo al la urbocentro, sed ankaŭ ekzistas multaj buslinioj kaj taksioj.

Esperanto

[redakti]
Adreso: c/o M. Fidow, City University Ac Dpt, 83 Tat Chee Ave, Kowloon Tong, Honkongo (Ĉin.)
  • Honkonga Junulara Esperanto-Asocio
Adreso: p/a 6/F, Hong Lok Bldg., 79 Marble Rd, North Point, Hong Kong, Honkongo (Ĉin.)
Retadreso: bill.m.mak@gmail.com
Ĝermo
Ĉi tiu artikolo estas ankoraŭ ĝermo kaj bezonas vian atenton.
Bonvolu aldoni skizon kaj plian enhavon. Kuraĝu kaj plibonigu ĝin.