El Vikivojaĝo
Tero > Eŭrazio > Azio > Mezoriento > Turkio > Egea regiono > Izmiro

Izmiro

Izmiro
Izmiro
(İzmir)
Lando Turkio
Regiono Egea regiono (Ege)
Loĝantaro 2 965 900 (2019)

Izmiro (turke İzmir, helene Smyrna) estas urbego en Egea regiono en Turkio, kaj grava haveno ĉe la Egea maro. Kun ĉirkaŭ 3 milionoj da loĝantoj (2 965 900 en 2019) ĝi estas la tria urbo en Turkio pri loĝantaro; la tuta provinco entenas ĉirkaŭ 4,5 milionoj da loĝantoj.

Kompreni[redakti]

Historio[redakti]

Nomo[redakti]

Mito asertas ke Smyrna estis amazona virino, edziĝininta kun la reĝo de antikvaj loĝantoj de la areo; de ŝia nomo devenis la nomo de la urbo.

Tradicio asertas ke Smyrna devenas de mirho, ĉar ĉirkaŭe kreskis abunde arbustoj produktantaj mirhon. Tamen tiaj arbustoj ne kreskas en Turkio, sed nur pli oriente.

Fakte, la vera origino de la nomo estas nekonata, nur oni scias ke la urbo estis jam menciita sub la nomo Smurna en la argiltabuletoj trovitaj en la provinco Kayseri. La tabuletoj datiĝas ĉirkaŭ 2000 a.K., do longe antaŭ la alveno de la helenoj, kiuj nomis ĝin Smyrna (poste Smyrne).

Antikva tempo[redakti]

Ruinoj de la plej frua Smyrna en la kvartalo Bayraklı)

Laŭ kelkaj fakuloj Izmiro estas unu el la plej malnovaj urboj en la Mediteraneo, fondita eble en 3000 a.K. La longa, mallarĝa kaj profunda golfo, tre bona natura haveno, allogis maristojn kaj komercistojn ekde la komenco de transmara komercado en bronzepoko.

La urbo pasis sub la Hititojn ĉirkaŭ 1500 a.K. Kiam la hitita civilizo estis proksima al sia fino, ĝi iĝis helena urbo (ĉirkaŭ 800 a.K.), prospera pro vigla komerca agado. Ĝi ne kuŝis tiam kie nun estas la centro de Izmiro, sed 4 km pli norde, sur monteto apud la marbordo ene de la nuna kvartalo Bayraklı; la loko estas vizitebla (Bayraklı Höyüğü) kaj entenas kelkajn restaĵojn, interalie, de muregoj kaj templo de la 8-a/9-a jarcento a.K.

Dum la 7-a jarcento a.K. Smyrna dufoje spertis atakojn kaj gravajn detruojn, la unuan fojon fare de la reĝo de Lidio kaj la dua fare de la Persoj. Laŭ iuj historiistoj post la duobla detruo longe restis nur eta, malgrava vilaĝo.

En la 4-a jarcento Aleksandro la Granda konkeris la tutan regionon. Unu el liaj generaloj, Antigono Monoftalmo, decidis rekonstrui la urbon, tamen pli sude, sur la flanko de la monteto Pagos (hodiaŭ Kadifekale), pli alta (186m) kaj pli vasta ol la unua monteto.

Baldaŭ la urbo kreskis ankaŭ inter la marbordo kaj la piedo de la monteto, kiu estas 2 km for de la maro. La helena agora, koro de la civila vivo en tiu tempo, estas ankoraŭ en la mezo de la nuntempa urbocentro.

Mezepoko kaj poste[redakti]

Dum la mezepoko Izmiro, post kelkaj jarcentoj de malprospero, iomete regraviĝis kiam la haveno de Efeso, pro la splitoj portitaj de la rivero Meandro, iĝis ne plu alirebla ŝipe. En la 11-a jarcento Turkoj Selĝukoj prenis la urbon, sed tenis ĝin nur 16 jarojn.

Ekde 1261 la urbo estis regata de la Ĝenova Mara Respubliko. En 1317 la turka Umur, emiro de Ajdino, konkeris la monteto super la urbo kaj, 12 jarojn poste, prenis ankaŭ la urbon kaj la havenon. Tamen la kristanaj landoj aranĝis krucmiliton ("la krucmilito de Izmiro") kaj reprenis la urbon en 1344, kvankam Kafikedale restis sub la turka regado.

Grava ŝanĝo okazis kun la alveno de la Otomana Imperio. Post pluraj konkeroj en la tuta Turkio, la sultano Bajezid la 1-a rapide estis ĉirkaŭ Izmiro en decembro 1402, kaj konkeris ĝin kun multaj detruoj; multegaj el la loĝantoj estis mortigitaj.

Post 1402 la urbo restis en la Otomana Imperio ĝis la 1-a Mondmilito. Laŭ la Traktato de Sèvres ĝi estis pasonta sub grekan administradon; tamen, Atatürk rekonkeris ĝin per sanga milito. Ekde 1922, Izmiro estas parto de la Turka Respubliko.

Klimato[redakti]

Aliri[redakti]

Aliri aviadile[redakti]

La internacia flughaveno Adnan Menderes situas 18 km sude de la urbo. Estas flugoj de/al multaj urboj en Eŭropo, en Turkio kaj en la tuta Mezoriento. IATA-kodo: ADB.
Retejo: adnanmenderesairport.com (turke, angle)

Oni povas atingi la urbon de la flughaveno per diversaj transportiloj:

  • trajnoj (antaŭurba trajno "Izban")
  • rektaj busoj Havaş
  • ordinaraj busoj (linioj 200, 202 kaj 204)
  • taksioj
  • aŭte

Aliri trajne[redakti]

Aliri buse[redakti]

Alisi ŝipe[redakti]

Aliri aŭte[redakti]

Moviĝi[redakti]

Piede[redakti]

Per publika transporto[redakti]

Aŭte[redakti]

Vidi[redakti]

Map
Mapo de Izmiro

11 - Kadifekale, la monteto sur kiu Smyrna estis refondita en la 4-a jarcento a.K., prezentas al la turistoj fortikaĵojn kaj aliajn restaĵojn de diversaj tempoj.


Fari[redakti]

Aĉeti[redakti]

Vendejaroj[redakti]

Manĝi[redakti]

Trinki[redakti]

Loĝi[redakti]

Kampadejoj[redakti]

Hosteloj[redakti]

Hoteloj[redakti]

Sekureco[redakti]

Esperanto[redakti]

Lokaj esperantistoj[redakti]

Konsulejoj[redakti]

Viziti plu[redakti]

Rimarkoj[redakti]


skizo
Ĉi tiu artikolo estas ankoraŭ skizo kaj bezonas vian atenton.
Ĝi jam enhavas skizon sed ne multan plian enhavon. Kuraĝu kaj plibonigu ĝin.