El Vikivojaĝo
Tero > Eŭrazio > Azio > Mezoriento > Turkio > Egea regiono

Egea regiono

Egea regiono
Egea regiono
(Ege Bölgesi)
Lando Turkio
La kastelo de Bodrum
Areo 90 442 km²
Loĝantaro 9 897 313 (2014)
Horzono UTC+2 (somere UTC+3)

Egea regiono de Turkio (turke: Ege Bölgesi) estas regiono de Turkio.

Subregionoj[redakti]

Subregionoj de la turka Egea Regiono
Subregionoj de la turka Egea Regiono


Urboj[redakti]

Helena "agora" en Izmir

La plej granda urbo en la turka Egea Regiono estas:

  • Izmiro (turke İzmir, greke Σμύρνη), grava haveno ĉe la Egea maro, kun ĉ. 3 milionoj da loĝantoj (4½ kun la provinco).

La ceteraj urboj estas pli malgrandaj. La plej gravaj estas la provincaj ĉefurboj:

  • Denizli, kun ĉ. 500mil loĝantoj
  • Manisa, kun ĉ. 300mil loĝantoj
  • Kütahya, kun ĉ. 250mil loĝantoj
  • Ajdino (turke Aydın), kun ĉ. 200mil loĝantoj
  • Uŝako (turke Uşak), kun ĉ. 200mil loĝantoj
  • Afyonkarahisar, kun ĉ. 200mil loĝantoj

En la provinco de Izmiro estas turisme grava la urbo Bergama (ĉ. 60mil loĝantoj) pro la ruinoj de la antikva urbo Pergamo sur apuda monteto.

Nur en la provinco de Muglo (turke Muğla) ne estas urboj kun pli ol 100mil loĝantoj. Tie estas tamen turisme gravaj urbetoj:

  • Bodrum, antikva helena urbeto meze de ĉarma marbordo;
  • Marmaris, ankaŭ antikva helena urbo kun apuda ĉarma marbordo.

Aliaj cellokoj[redakti]

En la turka Egea Regiono estas la ruinoj de pluraj antikvaj urboj ne plu (aŭ preskaŭ ne plu) loĝataj, gravaj turismaj celoj por la amantoj de historiaj konstruaĵoj:

  • proksimaj al la marbordo, de nordo al sudo:
    • Efeso (esperante ankaŭ Efezo), en la provinco de Izmiro, iam helena kolonio kun antaŭa historio, menciita ankaŭ en la Nova Testamento; (*)
    • Priene, en la provinco de Ajdino, alia helena kolonio, pli malgranda ol Efeso kaj Mileto;
    • Mileto, en la provinco de Ajdino, kun historio simila al Efeso;
    • Didima, ankaŭ en la provinco de Ajdino, iam konata pro la sanktejo de Apolono kun fama orakolo;
  • malproksimaj de la marbordo, de nordo al sudo:
    • Sardeso, en la provinco de Manisa, iam ĉefurbo de Lidio;
    • Afrodisias, en la provinco de Ajdino; (*)
    • Hierapolo (esperante ankaŭ Hierapoliso), en la provinco de Denizli. (*)

Aldonendaj estas ruinoj tute apude de nuntempe loĝata urbo:

(*) UNESCO metis Pergamon, Efeson, Afrodiasias kaj Hierapolon en la liston de la Monda Heredaĵo.

Por la amantoj de birdobservado gravas la Lago Bafa kaj la ĉirkaŭa parko, aldone la buŝo de la rivero Meandro, nuntempe parto de nacia parko.

Kompreni[redakti]

Tereno[redakti]

Historio[redakti]

Klimato[redakti]

Eniri[redakti]

Eniri aviadile[redakti]

La plej gravaj flughavenoj en la regiono estas:

  • Adnan Menderes, internacia flughaveno de Izmiro (IATA-kodo: ADB)
  • flughaveno Milas-Bodrum, inter la du urbetoj (IATA-kodo: BJV)
  • flughaveno de Dalaman (IATA-kodo: DLM)

Aldone, estas kelkaj flughavenoj uzataj nur de naciaj flugoj, ekzemple ĉe Uŝako kaj Ajdino.

Eniri trajne[redakti]

Eniri buse[redakti]

Eniri ŝipe[redakti]

La plej oftaj ŝipaj kunligoj al/de la havenoj en la turka Egea Regiono estas kun la apudaj grekaj insuloj:

Eblas atinge ŝipe la regionon de pli malproksimaj grekaj havenoj ŝanĝante ŝipon en unu el la menciitaj insuloj (kie ankaŭ okazos pasporta kontrolo).

Multaj el la ŝipaj kunligoj okazas per pramoj.

Eniri aŭte[redakti]

Moviĝi[redakti]

Piede[redakti]

Per publika transporto[redakti]

Trajne[redakti]

Buse[redakti]

Ŝipe[redakti]

Aŭte[redakti]

Vidi[redakti]

Map
Mapo de la turka Egea Regiono

10 - Izmiro, la antikva Smyrna, nun tria urbo de Turkio pri loĝantaro, vigla komerca haveno ĉe la Egea Maro, proponas al la turistoj la antikvan agora kaj plurajn pluajn historiajn vidindaĵojn de diversaj epokoj.

11 - Pergamo estis antikva helena urbo kaj ĉefurbo de reĝlando, konstruita sur la supro de monteto. Nun de ĝi restas nur gravaj ruinoj, agnoskitaj de UNESCO en la Monda Heredaĵo. Tamen la urbo pluvivas, preskaŭ sub la sama nomo, en la nuntempa Bergama, kuŝanta je sia piedo.

12 - Efeso estis unu el la plej gravaj helenaj kaj poste romiaj urboj ĉe la azia marbordo, menciita ankaŭ en la Nova Testamento. Dum la mezepoko, ĝi estis forlasita de siaj loĝantoj, kaj nur restis tioman abundon da gravaj ruinoj ke UNESCO enlistigis ĝin en la Monda Heredaĵo.

20 - Manisa, antikve Magnesia, entenas plurajn historiajn islamajn preĝejojn kaj kelkajn restaĵojn de la antikva urbo.


Fari[redakti]

Komuniki[redakti]

Lerni[redakti]

Labori[redakti]

Aĉeti[redakti]

Manĝi[redakti]

Tradiciaj manĝaĵoj[redakti]

Vegetarismo kaj veganismo[redakti]

Trinki[redakti]

Alkoholaĵoj[redakti]

Loĝi[redakti]

Esperanta loĝado[redakti]

Kampadejoj[redakti]

Hosteloj[redakti]

Hoteloj[redakti]

Sekureco[redakti]

Sano[redakti]

Respekto[redakti]

Esperanto[redakti]

Lokaj esperantistoj[redakti]

Esperantaj renkontiĝoj[redakti]

Viziti plu[redakti]

Rimarkoj[redakti]


skizo
Ĉi tiu artikolo estas ankoraŭ skizo kaj bezonas vian atenton.
Ĝi jam enhavas skizon sed ne multan plian enhavon. Kuraĝu kaj plibonigu ĝin.