Saltu al enhavo

El Vikivojaĝo
Tero > Ameriko > Sudameriko > Kolombio

Kolombio

Kolombio

Kolombio estas lando en mondoparto Sudameriko.

Kolombio okupas la nordokcidentan angulon de Sudameriko. Ĝi havas areon duoble pli grandan ol tiu de Francio, kun longaj marbordoj ĉe la Kariba kaj Pacifika Oceanoj, montregionoj kaj amazoniaj ĝangalaj areoj enlande. La etnoj kaj kulturoj estas diversaj.

Elektu klimaton, kiu plaĉas al vi - se vi opinias la malpez-jaketan veteron de Bogoto malvarma, veturu horon tra la montoj kaj sunumu apud la naĝejo de via luita bieno. Se vi ne volas sidi trankvile, direktu vin al Amazonio aŭ iu ajn el la multaj aliaj enlandaj ĝangaloj, neĝkovritaj vulkanoj, rokaj dezertoj, senfinaj ebenaĵoj, verdaj valoj, kafplantejoj, montaj lagoj, dezertaj strandoj de la lando.

Pri kulturo, la intelekta Bogoto eble superas la reston de Latinameriko en eksperimenta teatro, indiĝena roko kaj la nombro da librovendejoj, sed vi ankaŭ povus ricevi tute fremdan edukadon en amazonia tipa domo (tiel momata: malocca), aŭ vi povus plonĝi en la grandegan latinamerikan muzikan scenejon de salso kaj kumbio, kun la plej ekscita danca prezentado, kiel en la grandega Karnavalo de Barranquilla.

Por historio, vagu tra la mallarĝaj stratoj de la origina ĉefurbo de Sudameriko en Bogoto, vizitu malnovajn hispanajn koloniajn provincajn retiriĝejojn kiel Villa de Leyva, migru tra la densaj ĝangal-kovritaj montoj de la nordoriento al la Perdita Urbo de la Tayronaj Indianoj, kaj promenu laŭ la muroj de la dolore bela malnova urbo de Kartageno, rigardante la fortikigitajn remparojn sur kiuj pivotis la kolonia historio de Sudameriko.

Por nokta vivo, la varmega Kalio estas hodiaŭ la monda ĉefurbo de salso, pretendante tiun konkurencan distingon super la aliaj viglaj urbaj festaj scenoj de Kolombio, kiuj daŭrigas la muzikon ĝis la fruaj horoj de la mateno. La ludejo de hipsteroj troviĝas ĉirkaŭ la kvartalo El Poblado en la centro de Medeĝino.

Por manĝado, vi trovos ĉion de la ĉieaj malmultekostaj, bongustaj kolombiaj hejm-stilaj manĝoj ĝis mondklasaj luksaj kaj modernaj kuirartoj en la grandaj urboj, kun kuirartoj el ĉiuj anguloj de la mondo reprezentitaj.

Kaj por ripozi, ekzistas belegaj tropikaj strandoj laŭlonge de la karibaj kaj pacifikaj marbordoj de Kolombio, sed vi povas trovi eĉ pli trankvilajn kaj pacemajn rifuĝejojn sur la idilia kaj netuŝita kariba insulo Providencia.

Regionoj

[redakti]
Kolombiaj Andoj
Aspraj andaj pejzaĝoj kaj altebenajoj enhavantaj la du plej grandajn urbojn de Kolombio, Bogoton kaj Medeĝinon, belajn naciajn parkojn, kaj kafplantejojn.
Norda marbordo de Kolombio
La vigla kolombia Karibio havas sian parton de allogaĵoj kun la historiaj, tamen modernaj, urboj de sia marbordo, kaj plonĝado, migrado kaj esplorado en la ĝangalo kaj dezerto.
Orinokio
La orientaj senfinaj ebenaĵoj kun unikaj tropikaj savanoj, galeriaj arbaroj kaj malsekejoj, malmulte vizitataj de turistoj.
Pacifika Kolombio
La pacifika marbordo de Kolombio kombinas tropikajn arbarojn de la Ĉokoo, la unikecon de ĝia mara vivo, la plej bonan fest-urbon de Kolombio kaj la religian kulturon de la lando en ĉi tiun potencialan turisman lokon.
Kolombia Amazonio
La bela, vasta kaj malproksima Amazonia ĝangalo.
Kolombiaj Insuloj
Malproksimaj kaj idiliaj tropikaj insuloj kun bonegaj plonĝeblecoj.

Urboj

[redakti]

Esperantaj urboj

[redakti]

Aliaj cellokoj

[redakti]

Komprenu

[redakti]

Tereno

[redakti]

Historio

[redakti]

Etnoj

[redakti]

Klimato

[redakti]

Eniri

[redakti]

Eniri avie

[redakti]

Eniri trajne

[redakti]

Eniri buse

[redakti]

Eniri piede

[redakti]

Transportiĝi

[redakti]

Transportiĝi perpiede

[redakti]

Publika transporto

[redakti]

Transportiĝi trajne

[redakti]

Transportiĝi buse

[redakti]

Transportiĝi aŭte

[redakti]

Vidi

[redakti]

Fari

[redakti]

Komuniki

[redakti]

Aĉeti

[redakti]

Vendejaroj

[redakti]

Manĝi

[redakti]

Tradiciaj manĝaĵoj

[redakti]

Vegetarismo kaj veganismo

[redakti]

Trinki

[redakti]

Alkoholaĵoj

[redakti]

Loĝi

[redakti]

Esperanta loĝado

[redakti]

Kampadejoj

[redakti]

Hosteloj

[redakti]

Hoteloj

[redakti]

Sekureco

[redakti]

La politika perforto konsiderinde malpliiĝis tra la plimulto de la lando kaj lertaj vojaĝantoj jam pilgrimis ĉi tien el la tuta mondo — venu antaŭ ol ĉiuj aliaj rimarkos!

Sano

[redakti]

Respekto

[redakti]

Esperanto

[redakti]

Kolombia Esperanto-Ligo

Adreso: Ave. Caracas 34-48, Bogotá, Kolombio
Organo: Andaj Ondoj

Lokaj esperantistoj

[redakti]
Prezidanto: Doniben Jiménez Jaramillo

Esperantaj renkontiĝoj

[redakti]

Konsulejoj

[redakti]

Viziti plu

[redakti]

Rimarkoj

[redakti]

    Eksteraj ligiloj

    [redakti]


    skizo
    Ĉi tiu artikolo estas ankoraŭ skizo kaj bezonas vian atenton.
    Ĝi jam enhavas skizon sed ne multan plian enhavon. Kuraĝu kaj plibonigu ĝin.