Saltu al enhavo

El Vikivojaĝo
Tero > Ameriko > Sudameriko

Sudameriko

Sudameriko

Sudameriko estas la suda parto de Ameriko.

Regionoj kaj landoj

[redakti]
Klakomapo : alklaku regionon kiun vi volas esplori!

La regionoj / landoj de Sudameriko[1] estas jenaj:

Argentino
La dua plej vasta lando en Sudameriko (preskaŭ 3 milionoj da km²) kaj la plej vasta hispanlingva en la tuta mondo, entenas tamen nur 40 milionojn da loĝantoj. Laŭ la limo kun Ĉilio etendiĝas la suda parto de Andoj, inkluzivanta sian plej altan pinton, la monton Akonkagvon (6962 m; hispane Aconcagua); oriente de Andoj estas vasta ebenaĵo. La klimato estas tre malsama depende de la latitudo kaj de la alto kaj, en iuj lokoj, estas plene malvarma.
Urboj: Bonaero (Buenos Aires), Kordobo (Córdoba), Rosario, Mendozo (Mendoza), Mar de la Plata
Bolivio
Brazilo
La plej vasta lando en Sudameriko (pli ol 8,5 milionoj da km²), kun ĉirkaŭ 220 milionoj da loĝantoj, plejparte parolantaj la portugalan. Ekvatoro trairas Brazilon, kiu do havas varman klimaton en ĉiuj sezonoj. Notinda estas la rivero Amazono, la plej akvoriĉa en la mondo.
Urboj: Braziljo (Brasília), Manaŭso (Manaus), Riodeĵanejro (Rio de Janeiro), Sanpaŭlo (São Paulo)
Ĉilio
Ekvadoro
Falklandoj
insuloj oriente de suda Argentino (dependas de Britio)
Franca Gviano
(dependas de Francio)
Gujano
Kolombio
Paragvajo
Peruo
Sud-Georgio kaj Sud-Sandviĉinsuloj
insuloj oriente de Falklandoj (dependas de Britio)
Surinamo
Urugvajo
Venezuelo

Urboj

[redakti]

Lingvoj

[redakti]

Preskaŭ en ĉiuj sudamerikaj landoj la oficiala lingvo estas la hispana.

Grava escepto estas Brazilo, kie la oficiala lingvo estas la portugala. En Franca Gujano la oficiala lingvo estas la franca, en Surinamo la nederlanda, en Gujano kaj en Falklandoj la angla.

La indiĝenaj lingvoj, parolataj antaŭ la alveno de la eŭropanoj, estas ankoraŭ parolataj en pluraj lokoj kaj en kelkaj landoj ili estas ankaŭ oficialaj kune kun la hispana. La plej gravaj estas:

  • en la montara areo (Andoj):
    • la ĉibĉa lingvaro, oficiala en parto de Kolombio;
    • la keĉua lingvaro, parolata de suda Kolombio ĝis norda Argentino; oficiala en parto de Kolombio, Ekvadoro, Peruo, Bolivio;
    • la ajmara, parolata en suda Peruo, Bolivio, norda Ĉilio, norda Argentino; oficiala en Peruo kaj Bolivio;
    • la mapuĉa, parolata en centra Ĉilio kaj centrokcidenta Argentino;
  • en la ebena areo (Amazonio kaj proksimaj areoj):

Rimarkoj

[redakti]
  1. La nomoj estas plejparte laŭ la indekso de LANLIN pri Ameriko.
  2. La nomo estas laŭ la Rekomendo de la Akademio de Esperanto pri la uzo de propraj nomoj.
  3. 1 2 La nomo estas laŭ la preskaŭnormo LANLIN