| ||
Lando | Francio | |
Regiono | Akvitanio-Limoĝio-Puatuo-Ĉarentoj | |
Loĝantaro | 74 344 (2013) | |
Alto | 0 m |
La Rochelle estas urbo de Francio, prefektejo de la departemento Charente-Maritime. Ĝi situas ĉe la Atlantika oceano kaj estas konata pro siaj tri havenoj.
Aliri
[redakti]Aviadile
[redakti]La flughaveno La Rochelle - île de Ré havas enlandajn kaj internaciajn flugojn al Okcidenta Eŭropo per pluraj kompanioj, inkluzive de Ryanair, easyJet. Okazas tutjare flugoj al Dublino, Londono-Stansted, Liono, Parizo-Orly, Porto kaj somere al pluraj aliaj urboj, inkluzive de multaj urboj en Britio.
Trajne
[redakti]Al la stacidomo La Rochelle-ville veturas rapidtrajnoj (TGV) de Parizo tra Tours kaj Poitiers, kaj regionaj trajnoj (Intercités) veturas al Nantes kaj Bordeaux.
Aŭte
[redakti]La Rochelle estas unu el la malmultaj grandaj urboj de Francio, kiu ne havas rekte aŭtoŝoseon. Oni tamen povas facile atingi ĝin de Parizo aŭ Bordeaux:
Aŭtobuse
[redakti]Eurolines ofertas veturojn de La Rochelle al Bayonne kaj Karkasuno kaj al multaj urboj de Hispanio kaj Portugalio.
Vidi
[redakti]- La Malnova haveno (Vieux Port) estas la ĉefa vidindaĵo de La Rochelle. Ĉe ĝi troviĝas pluraj turoj, inkluzive de la turo Saint-Nicolas, de kie estas bela panoramo al la haveno kaj la urbo.
- La akvariejo enhavas riĉan marbestaron, inkluzive de ŝarkoj.