Saltu al enhavo

El Vikivojaĝo
Tero > Eŭrazio > Eŭropo > Itala duoninsulo > Italio > Centra Italio > Umbrio > Lago Trasimeno

Lago Trasimeno

Lago Trasimeno
Trasimeno
Vido super la lago de la Kastelo de la Leono en Castiglione del Lago
Lando Italio
Regiono Umbrio
Surfaca areo 128 km²
Alto 258 m
Profundo 5 m

Lago Trasimeno (ankaŭ itale Trasimeno, elp. trazi'mɛno) estas lago en Umbrio en Italio. Kun 128 km² ĝi estas la plej granda lago en la itala duoninsulo.

Kompreni

[redakti]

La lago Trasimeno formiĝis en areo pli malalta ol la ĉirkaŭaj montoj, natura baseno pleniĝinta je akvo.

Ĝi estas malprofunda (nur 5 m), sed malgraŭ tio kapablas mildigi la ĉirkaŭaĵojn.

La lago estas pli-malpli ronda, kun malgrandaj duoninsuloj kaj tri insuletoj, Polvese (la plej granda, 0,7 km²), Maggiore (la pli granda el la du nordaj) kaj Minore. Neniu loĝas en la insuloj.

Ĉe la lagobordo estas du urbetoj, Passignano norde kaj Castiglione del Lago okcidente, kaj kelkaj vilaĝoj, inter kiuj ni mencias Monte del Lago kaj San Feliciano, ambaŭ en la komunumo de Magione. Tuoro ne kuŝas precize ĉe la lagobordo, sed estas nur ĉ.1 km for de ĝi.

Historio

[redakti]

Origine la elfluanto de Trasimeno estis rivereto direkta al la Valo de Chiana (nordokcidenten). En la Mezepoko ĝi iĝis marŝo kaj ne plu kapablis porti akvon for de la lago.

Pro tio, en 1422 Braccio da Montone konstruigis artefaritan elfluanton, kiu tamen ne sufiĉis. En la 16-a jarcento la papo, reganta ankaŭ super Umbrio, devojigis la ĉefajn enfluantojn, tiel ke malpli da akvo atingis la lagon. Tamen ankaŭ tio ne sufiĉis, kaj la akvonivelo daŭre ŝanĝiĝis de tempo al tempo.

En la 19-a jarcento la reĝo de Italio aprobis planon sekigi la tutan lagon. Tamen, inter 1896 kaj 1898 nova artefarita elfluanto, pli longa, estis konstruita apud la malnova. La nova elfluanto funkciis tiom bone, ke la lago ne plu estis sekigita, kaj aldone, en 1952, la devojiĝitaj enfluantoj estis denove rekondukitaj al la origina vojo.

Bedaŭrinde, pro pluraj kialoj, kaj naturaj, kaj homdependaj, la lago nuntempe riskas sekiĝi.

Klimato

[redakti]

Aliri

[redakti]

Aviadile

[redakti]

La plej proksimaj komercaj flughavenoj estas tiuj de Florenco kaj Peruĝo.

Trajne

[redakti]

Du fervojoj apudas la lagon:

Aldone, la stacidomo Terontola-Cortona ĉe Terontola, vilaĝo en la komunumo de Cortona, estas nur ĉ.4 km for de la lagobordo; ĝi estas komuna al ambaŭ fervojoj Florenco-Romo kaj Florenco-Peruĝo.

Buse

[redakti]

Aŭte

[redakti]

La aŭtoŝoseo A1 (Florenco-Romo) alproksimiĝas la lagon Trasimenon ĝis kelkaj dekoj de kilometroj. La plej konvenaj eliroj estas:

  • Bettolle, poste aŭtoŝoseo RA6 Bettolle-Perugia;
  • Chiusi-Chianciano Terme, poste ordinaraj ŝoseoj tra Chiusi (ĉefe por la suda bordo de la lago).

Bicikle

[redakti]

La eŭropa biciklovojo EV7 (Eŭrovelo 7, Norda Kabo-Malto) kuras proksime de lago Trasimeno.

De Valiano la biciklovojo Anello dei Tre Laghi (Ringo de la Tri Lagoj: Trasimeno, Chiusi kaj Montepulciano) kunligas ĝin al la orienta bordo de lago Trasimeno, inkuzivanta la urbeton Castiglione del Lago. Informoj ĉe lagotrasimeno.net (en 5 lingvoj).

La Ringo de la Tri Lagoj trafas alian biciklovojon, kiu ĉirkaŭiras la tutan lagon (54 km). Informoj ĉe piste-ciclabili.com (en la itala).

Moviĝi

[redakti]

Piede

[redakti]

Per publika transporto

[redakti]

Bicikle

[redakti]

Aŭte

[redakti]

Vidi

[redakti]
Map
Mapo de Lago Trasimeno



Fari

[redakti]

Aĉeti

[redakti]

Vendejaroj

[redakti]

Manĝi

[redakti]

Trinki

[redakti]

Loĝi

[redakti]

Kampadejoj

[redakti]

Hosteloj

[redakti]

Hoteloj

[redakti]

Sekureco

[redakti]

Esperanto

[redakti]

Lokaj esperantistoj

[redakti]

Konsulejoj

[redakti]

Viziti plu

[redakti]

Rimarkoj

[redakti]
    skizo
    Ĉi tiu artikolo estas ankoraŭ skizo kaj bezonas vian atenton.
    Ĝi jam enhavas skizon sed ne multan plian enhavon. Kuraĝu kaj plibonigu ĝin.