El Vikivojaĝo
Tero > Eŭrazio > Eŭropo > Itala duoninsulo > Italio > Sicilio > Liparaj insuloj

Liparaj insuloj

Liparaj insuloj
Insuloj Liparaj (aŭ Eoliaj)
(Isole Lipari / Eolie)
La insulo Stromboli
Lando Italio
Regiono Sicilio
Loĝantaro 15410 (2019)

Liparaj Insuloj (ankaŭ Eoliaj Insuloj; itale Isole Lipari /'izole 'lipari/ aŭ Isole Eolie /'izole e'ɔlje/) estas insularo de 7 insuletoj en Sicilio en Italio.

Kompreni[redakti]

Liparaj Insuloj (Italio)
Liparaj Insuloj (Italio)
DEC
Liparaj Insuloj
Liparaj Insuloj
Liparaj Insuloj

La Liparaj Insuloj estas la pintoj de vulkanoj grandparte submaraj; fakte estas multaj pluaj vulkanoj tute submaraj, kiuj kune kun tiuj insuloj konsistigas la Eolian Arkon, sinsekvon de vulkanoj en la suda parto de la Tirena Maro. La plimulto de tiuj vulkanoj estas malaktiva, sed kelkaj erupcias ankaŭ en nia tempo: Stromboli kaj Vulcano en la insuloj kaj aliaj submare.

La insuloj entenas ĉarmajn vilaĝojn; kvankam kelkaj estas maldense loĝataj, neniu estas senhoma.

En la jaro 2000 Unesko deklaris la insularon Monda Heredaĵo.

Tereno[redakti]

La insuloj estas malgrandaj: la plej granda, Lipari, havas areon de 37km², la plej malgranda, Panarea, de 3km². Ili ĉiam entenas vulkandevenajn altaĵojn; Salina havas la plej altan pinton (962m), Stromboli, aktiva vulkano, la duan (926m).

Krom la 7 insuletoj, estas rifoj kaj bagatelaj terpecoj, kiel Basiluzzo apud Panarea (0,3km²) kaj Strombolicchio apud Stromboli (0,008km²).

Stromboli erupcias plurfoje ĉiun tagon; ĝiaj erupcioj estas kutime nedanĝeraj, kvankam esceptoj ja okazis. La lasta erupcio en Vulcano finiĝis en 1890; en la insulo restas nuntempe nur fumblovoj, sed la vulkano antaǔvideble denove erupcios.

Historio[redakti]

Estas signoj ke almenaŭ 5000, eble 10000, jarojn a.K. prahomoj ekloĝis en la insuloj Lipari kaj Salina.

Klimato[redakti]

Aliri[redakti]

Kompreneble, estas nur du manieroj aliri tiujn insuletojn: flugante aŭ per ŝipo/boato.

Aliri avie[redakti]

Ne estas veraj flughavenoj en la Liparaj Insuloj. Eblas tamen flugi tien de Kalabrio aŭ Sicilio per helikoptero, se oni ne timas pagi la bileton kelkajn centojn da Eŭroj. Informoj ekzemple ĉe HeliJet (en la itala kaj en la angla).

Aliri ŝipe[redakti]

Eblas ŝipiri la tutan jaron de Milazzo al la Liparaj Insuloj, kaj ree. Estas pluraj veturoj Milazzo-Vulcano-Lipari (ĉ. 2h); kelkaj pluiras (sed almenaŭ vintre ne ĉiutage) al Salina-Alicudi-Filicudi aŭ al Panarea-Stromboli (Milazzo-Stromboli daŭras ĉ. 4h).

Estas ankaŭ ŝipaj kunligoj (vintre ne ĉiutagaj) rekte de Napolo al Stromboli/Salina/Lipari/Vulcano/Milazzo. La vojaĝo per pramo inter Napolo kaj Stromboli daŭras 10h aŭ pli (nokta vojaĝo); la veturo per glitŝipo daŭras 4h-5h kaj estas havebla nur somere.

Somere ŝipoj (ankaŭ glitaj) veturas ankaŭ de Palermo al kelkaj el la Liparaj Insuloj.

Informoj troveblas interrete en pluraj lokoj, inter kiuj:

  1. Caronte Tourist (pramoj - en la itala kaj en la angla)
  2. TraghettiLines (pramoj - en 5 lingvoj)
  3. Traghetti Eolie (glitŝipoj de/al Napolo - nur en la itala)
  4. Liberty Lines (glitŝipoj de/al Palermo - itale kaj angle)

Kunporti aŭton aŭ biciklon[redakti]

Se vi emas kunporti aŭton, biciklon aŭ motorciklo, vi devas uzi pramon.

Fakte, kutime aŭto ne estas utila, ĉar la insuloj estas malgrandaj kaj la ŝoseoj mallarĝaj; nur en Lipari kaj Salina eblas veturi inter du lokoj 10km aŭ malmulte pli. Bicikloj povas esti utilaj.

Moviĝi[redakti]

Piediri[redakti]

Publika transportado[redakti]

Veturi aŭte[redakti]

Ne estas rekomendinde veturi aŭte, ĉar la insuloj estas malgrandaj kaj la ŝoseoj malbonaj.

Bicikli[redakti]

Vidi[redakti]

Map
Liparaj Insuloj (la ruĝa koloro montras la insulojn kun la du ĉefaj vulkanoj)

Lipari[redakti]

1 - La insulo Lipari (elp. /'lipari/) estas la plej granda el la Liparaj Insuloj, al kiuj ĝi donas sian nomon. La bordoj estas plejparte krutaj, sed enhavas ankaŭ kelkajn sablejojn. La interno entenas plurajn malgrandajn vulkankraterojn - la lasta erupcio okazis en la 13-a jarcento.


11 - La urbeto Lipari, samnoma kiel la insulo, havas mezepokan fortikaĵon (fondita en la 11-a jarcento), kun kelkaj signoj pli antikvaj kaj pluraj aldonoj pli freŝdataj.


12 - La kuracbanejo de Sankta Kaloĝero (Terme di San Calogero) estis uzata antikve, kaj denove inter 1872 kaj 1975, pro la kuraca povo de proksima varma fonto; nun ĝi estas tamen nur kultura centro kaj muzeo, kie eblas interalie vidi restaĵojn de antikvaj basenoj kaj muroj.


13 - La monto Pilato, kiu erupciis lastafoje en 1230. Lafoj estas ankoraŭ videblaj malalte sur la norda flanko.


14 - Canneto (/ka'nneto/), vilaĝo 3km norde de Lipari, kun longa plaĝo.


Fari[redakti]

  • Marbani aŭ sunbruniĝi ĉe la marbordo
  • Ekskursi - aparte malkutimaj estas la ekskursoj sur la vulkanoj
  • Boati

Aĉeti[redakti]

Vendejaroj[redakti]

Manĝi[redakti]

Trinki[redakti]

Loĝi[redakti]

Kampadejoj[redakti]

Hosteloj[redakti]

Hoteloj[redakti]

Sekureco[redakti]

Esperanto[redakti]

Lokaj esperantistoj[redakti]

Konsulejoj[redakti]

Viziti plu[redakti]

Rimarkoj[redakti]


skizo
Ĉi tiu artikolo estas ankoraŭ skizo kaj bezonas vian atenton.
Ĝi jam enhavas skizon sed ne multan plian enhavon. Kuraĝu kaj plibonigu ĝin.