Saltu al enhavo

El Vikivojaĝo
Maso
Maso
Panoramo de Maso
Lando Italio
Regiono Toskanio
Loĝantaro 68.721 (2019)
Alto 65

Maso, (itale: Massa), estas urbo en regiono Toskanio en Italio.

Kompreni

[redakti]

Massa estas la ĉefurbo de la provinco Massa-Carrara, en nordokcidenta Toskanio, ĉe la okcidentaj deklivoj de la Apuaj Alpoj, je ĉirkaŭ 5 km de la Tirena Maro. La loko Marina di Massa, fakte hodiaŭ parto de la urbo, estas konsiderata la plej norda en Versilio. La urbo Kararo situas 4 km nordokcidente.

La urbo estas superrigardata de monteto sur kiu staras la kastelo Malaspina de kiu oni vidas la tutan ĉirkaŭan ebenaĵon. Massa etendiĝas super aluvia ebenaĵo sed la plej granda parto de ĝia teritorio estas monta. La maksimuma, altecon, 1891 m, atingas Monto Tambura.

Norde troviĝas la Apuaj Alpoj , (montaro fakte apartenanta al Apeninoj), famaj pro siaj marmoraj ŝtonminejoj. En la nordokcidento estas la Golfo de Sarzana.

Historio

[redakti]

Klimato

[redakti]

La klimato de Massa estas mediteranea, kun mildaj, pluvaj vintroj kaj varmaj, sunaj someroj. Pluvokvanto estas abunda, fakte ĝi sumiĝas al 1 200 milimetroj jare. La plej pluva periodo estas de oktobro ĝis decembro.

La averaĝa temperaturo en Massa de la plej malvarma monato (januaro) estas 8,9 °C, kaj neĝo estas malofta, tamen, dum la plej intensaj malvarmaj ondoj, neĝado povas foje okazi. Temperaturo povas fali iomete sub nulo nur en la plej malvarmaj noktoj - tamen en januaro 1985 ĝi atingis -7°C.

La averaĝa temperaturo de la plej varma monato (aŭgusto) estas 25 °C. Ĝenerale la varmego ne estas troa, dank' al la venteto, tamen kun maksimumoj de 32/33 °C. En aŭgusto 1981 la temperaturo atingis 37°C.

Iuj perturboj ankaŭ povas okazi somere, precipe en junio kaj fine de aŭgusto. Surbaze de la loko inter la montoj kaj la maro, perfortaj ŝtormoj povas foje eksplodi, eble akompanitaj per tornadoj. Aŭtuno estas tre pluva, kaj foje povas okazi inundoj.

Kiam iri

[redakti]

La plej bona periodo por viziti Massa estas printempo kaj frua somero, precipe de meze de aprilo ĝis meze de junio.

Somere, en julio kaj aŭgusto, ĝi povas esti tre varma, sed por plaĝa feriado tio estas la plej bona periodo.

Septembro ankaŭ estas bona monato, precipe en la unua duono, ĉar poste atlantikaj perturboj fariĝas pli oftaj.

Aliri

[redakti]

Aviadile

[redakti]

Trajne

[redakti]

Buse

[redakti]

Moviĝi

[redakti]

Perpiede

[redakti]

Publika transporto

[redakti]

Aŭte

[redakti]

Vidi

[redakti]

Fari

[redakti]

Lerni

[redakti]

Labori

[redakti]

Aĉeti

[redakti]

Vendejaroj

[redakti]

Manĝi

[redakti]

Trinki

[redakti]

Loĝi

[redakti]

Esperanta loĝado

[redakti]

Kampadejoj

[redakti]

Hosteloj

[redakti]

Hoteloj

[redakti]

Sekureco

[redakti]

Esperanto

[redakti]

Tutaga ekskurso al Maso okazos dum la itala kongreso, la 28-an de Aŭgusto 2024:

La ekskurso estos al la Nacia Esperanto-Biblioteko de Maso, kaj al Torre del Lago Puccini.

Oni unue vizitos la centron de Massa, en Placo Catina e Mario Dazzini (esperantistoj). Ili estis unu el la koroj de la Itala movado dum pluraj jardekoj, kaj iniciatintoj de la Nacia Esperanto-Biblioteko, kiun oni poste vizitos.

Tie oni havos saluton de la Direktorino de la Ŝtata Arkivo de Massa, (kie estas la biblioteko), kaj mallongaj klarigojn donos Enriko Borrello, loka volontula referenculo.

Sekve, oni vizitos la centron de la urbo, kiu estis fondita de la praromia popolo de Liguroj, kaj kiu poste iĝis grava ĉerivera haltejo ĉe la romia Aurelja cefstrato, kiu de Romo portis al Gaŭlujo.

De la 15-a gis la 19-a jarcento, Massa estis ĉefurbo de sendependa duklando, regita fare de la familio Malaspina. Estas en la centro antikvaj palacoj kiel Palazzo Ducale, en la bela Piazza Aranci (Duka Palaco kaj Placo Orangoj), Palaco Bourdillon, la Katedralo dediĉita al Sankta Petro Apostolo kaj al Sankta Francisko.

Gardas la urbon la Kastelo Malaspina kun giaj fortikajoj; estas videblaj ankaŭ la antikvaj pordegoj de la urbo.

Poste, oni sidiĝos en Piazza Aranci, la ĉefa urba placo, por tagmangi per sak-manĝo.

Oni reveturos por atingi la urbeton Torre del Lago Puccini (Turo ĉe Lago Puĉini), ce la bordo de Lago Massaciuccoli (Masaĉukoli), kie la fama muzikverkisto Giacomo Puccini tre satis vivi. Tie estas amfiteatro al li dediĉita. Eblas viziti ankau la vilaon, kie vivis Puccini, kaj promeni laŭ la lago kaj la marbordo, kie eblas baniĝi.

Lokaj esperantistoj

[redakti]
  • Esperanta Nacia Biblioteko ĉe Archivio di Stato di Massa

http://www.doktoroesperanto.it/

enricoborrello@gmail.com

Konsulejoj

[redakti]

Viziti plu

[redakti]

Rimarkoj

[redakti]
    skizo
    Ĉi tiu artikolo estas ankoraŭ skizo kaj bezonas vian atenton.
    Ĝi jam enhavas skizon sed ne multan plian enhavon. Kuraĝu kaj plibonigu ĝin.

    Kreu kategorion "Provinco Maso-Kararo"