El Vikivojaĝo
Mikonoso
Mikonoso
(Μύκονος)
Lando Grekio
Regiono Sudegeaj Insuloj
Loĝantaro 9802 (2021)
Alto 0-373m

Mikonoso (greke Μύκονος /'mikonos/), tre ŝatata de la turistoj, estas unu el la Sudegeaj Insuloj en Grekio, en la insularo Cikladoj (Κυκλάδες).

Kvankam en la insulo estas pluraj vidindaĵoj, ĉarmaj vilaĝoj kaj diversaj marbordoj, ĝi estas precipe fama pri noktamuzado.

Kompreni[redakti]

Mikonoso (Grekio)
Mikonoso (Grekio)
DEC

La insulo Mikonoso estas 86 km² vasta, kaj tiel ĝi ne estas inter la plej grandaj el la Cikladoj, sed ankaŭ ne estas nur insuleto. De la norda pinto al la suda pinto estas rektlinie ĉirkaŭ 10 km, kaj ĉirkaŭ 15 de la okcidenta al la orienta.

Al la komunumo de Mikonoso apartenas ankaŭ kelkaj insuletoj, inter kiuj la tre fama Deloso. Sume, la tuta komunumo vastas 106 km² kaj entenas ĉirkaŭ 10mil loĝantojn (en 2021: 10132, el kiuj 9802 en la insulo Mikonoso mem kaj 330 en la ceteraj insuletoj).

Estas pluraj montetoj en la insulo; la du plej altaj (en la nordo, 373m, kaj en la oriento, 351m), ambaŭ nomataj "Profeto Elija", malmulte superas 350m.

Mikonoso estas plejparte roka, kaj la plimulto de tiuj rokoj estas el granito. Ankaŭ estas pluraj rifoj en la apuda maro. La antikvaj helenaj rakontis ke tiuj rifoj (aŭ ankaŭ la enaj rokoj) estis iam gigantoj, iĝintaj rokoj post kiam Heraklo venkis ilin.

Historio[redakti]

Laŭ mito, Mykonos, la viro doninta sian nomon al la insulo, estis nepo de Apolono kaj filo de la reĝo de Deloso.

La helena historiisto Herodoto asertis ke la unuaj loĝantoj de la insulo venis el Kario (okcidenta Turkio). La grekoj alvenis en la insulon mallonge antaŭ 1000 a.K.; ili apartenis al la grupo de la Ionoj.

Konkerita de Romio kiel la resto de Grekio, post la detruo de la sanktejo en Deloso (88 a.K.), ankaŭ Mikonoso malprosperis. Ĝi restis sub la Bizanca imperio ĝis 1204, kiam ĝi estis prenita de la veneciano Andrea Ghisi. La familio Ghisi regis Mikonoson kaj aliajn proksimajn insulojn dum preskaŭ du jarcentoj; en 1390 la lasta ido de Andrea Ghisi mortis senfile kaj la insulo pasis sub Venecion; en 1537 ĝi estis konkerita de Hajredin Barbarosa, Otomana admiralo.

La sekvo de la historio estas simila al pluraj lokoj en Grekio: Mikonoso restis sub la Otomana Imperio ĝis 1821, kiam Grekio iĝis sendependa.

Klimato[redakti]

Eniri[redakti]

Eniri aviadile[redakti]

En la insulo estas flughaveno (IATA-kodo JMK). Ĝia retejo estas www.jmk-airport.gr (greke kaj angle).

Somere estas multaj kunligoj kun grekaj kaj eŭropaj urboj. Vintre preskaŭ nur kun Ateno.

Eniri ŝipe[redakti]

Por vojaĝi ŝipe de Ateno al Mikonoso, oni atingu la ĉefan havenon de Ateno. Pramoj veturas de Pireo al Mikonoso, haltante en kelkaj insuloj (ekzemple Tinoso, Siroso, aŭ Paroso). La vojaĝo daŭras inter 3 kaj 5½ horojn, depende de la haltoj kaj de la ŝiprapido.

De Ateno eblas ankaŭ atingi aŭte aŭ buse alian proksiman havenon (Rafina) kaj de tie ŝipveturi al Mikonoso. Rafina estas ankaŭ pli proksima ol Pireo al la flughaveno de Ateno (18 km anstataŭ 50 km).

Estas ankaŭ pramoj al/de aliaj sudegeaj insuloj kaj, pli maloftaj (ekzemple nur unu veturo semajne), al/de nordegeaj insuloj, Tesaloniko, Kreto.

Kelkaj kompanioj:

Moviĝi[redakti]

Publika transporto[redakti]

Veturi aŭte[redakti]

Vidi[redakti]

Map
Mapo de Mikonoso

1 - La urbo Mikonoso (greke Χώρα της Μυκόνου - Ĥora tis Mikonu, surinsule ankaŭ nur Χώρα, per latinaj literoj MykonosChora) estas la ĉefurbo de la insulo. Ĝi enhavas historiajn vidindaĵojn, tradiciajn restoraciojn, turismajn komercejojn kaj proksimajn plaĝojn.



Fari[redakti]

Aĉeti[redakti]

Vendejaroj[redakti]

Manĝi[redakti]

Trinki[redakti]

Loĝi[redakti]

Kampadejoj[redakti]

Hosteloj[redakti]

Hoteloj[redakti]

Sekureco[redakti]

Esperanto[redakti]

Lokaj esperantistoj[redakti]

Konsulejoj[redakti]

Viziti plu[redakti]

Rimarkoj[redakti]


skizo
Ĉi tiu artikolo estas ankoraŭ skizo kaj bezonas vian atenton.
Ĝi jam enhavas skizon sed ne multan plian enhavon. Kuraĝu kaj plibonigu ĝin.