El Vikivojaĝo
Tero > Eŭrazio > Eŭropo > Mezeŭropo > Hungario > Miskolc

Miskolc

Miskolc
Miskolc
Lando Hungario
Regiono Norda Hungario
Loĝantaro 159 554
Alto 130 m

Miskolc [miŝkolc] estas regiona centro, urbego, kuracbanloko, sidloko de grekokatolika ekzarkato kaj signifa turista celloko en norda parto de Hungario. La urbego estis unuigita kun Diósgyőr kaj kun kelkaj proksimaj vilaĝoj.

Kompreni[redakti]

Miskolc situas sur ebenaĵo kaj montoj (la plej konata estas "Avas"), rivero Sajó preterfluas, rojo Színva trafluas. Eger troviĝas 38, Tokaj 46, Budapeŝto 147 kilometrojn (aere).

Historio[redakti]

Antaŭ alveno de hungaroj (fino de 9-a jarcento) en Diósgyőr jam estis fortikaĵo. La unua hungara mencio okazis en 1173. Miskolc akiris opidumajn rajtojn en 1365, plian rajton en 1435. Tiutempe Diósgyőr estis grava reĝa fortikaĵo, Miskolc estis nur apartenaĵo. Dominado de turkoj okazis inter 1544-1687 sed senhomiĝo neniam okazis. En la sekvaj jarcentoj la urbo evoluis, kiun foje epidemioj, incendioj, inundoj haltis. En 1909 Miskolc akiris pli altan urban statuson kaj depost Traktato de Trianon iĝis regiona centro. En 1945 Miskolc kaj Diósgyőr unuiĝis, poste la unuigita urbo estis favorata industria centro dum la socialismo.

Klimato[redakti]

Miskolc troviĝas en modera, kontinenta klimato, kiel plena Hungario, sed la temperaturo estas iomete pli malvarma.

Eniri[redakti]

Miskolc estas bone alirebla voje kaj trajne, eĉ la urbego estas signifa trafika nodo.

Eniri avie[redakti]

Internacia flughaveno funkcias en Budapeŝto, malpli gravaj en Debrecen kaj Košice.

Fervoja stacidomo

Eniri trajne[redakti]

Rekta ĉeflinio venas el Budapeŝto kaj kuras plu al Sátoraljaújhely, Košice kaj Ózd. Estas ankaŭ regionaj flankaj linioj.

Eniri aŭtobuse[redakti]

Alvenas aŭtobusoj el diversaj lokoj de Hungario, eĉ el Košice.

Eniri voje[redakti]

Miskolc situas laŭ ĉefvojo kaj aŭtovojo inter Budapeŝto kaj Slovakio (Košice). Estas branĉa aŭtovojo al Debrecen, fine aliaj regionaj vojoj.

Transportiĝi[redakti]

Transportiĝi perpiede[redakti]

Miskolc havas trotuarojn laŭ la vojoj por perpieduloj.

Aŭtobusa stacio de Miskolc

Transportiĝi taksie[redakti]

Estas kelkaj taksiaj entreprenoj en Miskolc, ĉiuj taksioj plej supre havas lampon por signi la liberan staton. Vi povas voki ilin telefone, pli malofte mansvinge, krome en kelkaj lokoj estas stacioj, ekzemple ĉe stacidomo. Forlasi la urbon jam kostas duoble.

Publika transporto[redakti]

En Miskolc tramoj kaj aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn, krome el Diósgyőr kuras etŝpura fervojo al montara ekskursejo.

Transportiĝi aŭte[redakti]

Miskolc havas urban vojreton por aŭtoj. La parkumado estas malfacile en la urbokerno.

Vidi[redakti]

Fortikaĵo (Diósgyőr)
Dosiero:Rogosz Egyetem (5).jpg
Universitato
Teatro
Banejo en kavo
Preĝejo laŭ placo

Skulptaĵoj[redakti]

  • Borbála Szanyi: Mancs, strato Széchenyi
  • Éva Varga: Endre Latabár, busto en la teatra korto
  • Éva Varga: Millecentenáriumi emlékmű, strato Kossuth
  • Éva Varga: Attila József, ĉe hotelo Lillafüred
  • Éva Varga: Vasfű, korto de galerio
  • Éva Varga: Birdo, serva domo de Avas
  • Géza Balogh: Attila Nagy, busto en la teatra korto
  • Sándor Hajdú: Gábor Egressy, antaŭ la teatra muzeo
  • Árpád Somogyi: Kálmán Szerdahelyi, antaŭ la teatra muzeo
  • Árpád Somogyi: Flutanta filo, antaŭ Muzikpalaco
  • Ferenc Medgyessy: Ottó Herman, antaŭ la muzeo
Lajos Kossuth
  • József Róna: Lajos Kossuth, Erzsébet tér
  • József Róna: Bertalan Szemere, korto Szemere
  • Zsolt Jószay: Stefano la 1-a, placo Sankta Stefano
  • Alajos Stróbl: Reĝino Elizabeta, korto de Urbodomo
  • István Nagy: Staranta virino, strato Paloczy
  • Jenő Grantner: Miklós Toldi, strato Fazekas
  • Jenő Kerényi: Kuŝanta virino, strato Pallos
Kuŝanta virino
  • Jenő Kerényi: Staranta virino, strato Pallos
  • Jenő Kerényi: Géniusz, antaŭ la sporthalo
  • Jenő Kerényi: Manoj, loĝkvartala parko
  • András Kocsis: Sándor Petőfi, placo Petőfi
  • Ferenc Illés: Epione, antaŭ la hospitalo
  • -: Kolono Maria (1738), placo Mindszent
  • István Tar: Ignác Semmelweis Ignác, hospitala parko
  • Miklós Varga: Reĝido Árgyélus, lerneja korto
  • Miklós Varga: Homparo, pordego Győri
  • Miklós Varga: Virino kruĉa, ĉe kulturdomo
  • Károly Antal: Kálmán Kandó, antaŭ la stacidomo
  • Sándor Mikus: Gejunuloj, strato Gagarin
  • Imre Varga: Lőrinc Szabó, gimnazio Avas
  • Béla Markup: Ministo, Pereces
  • Erzsébet Schaár: Déryné, teatra korto
  • Borbála Szanyi: Róza Jókainé Laborfalvi, teatra korto
  • Péter Márkus: Ollókezű, placo Városház
  • Aladár Gárdos: Ferenc Deák, placo Deák
  • Pál Kő: Béni Egressy, antaŭ muziklernejo
  • Márta Lesenyi: Ilona Tündérszép, gimnazia korto
  • Péter Boros: Francisko Rákóczi la 2-a, antaŭ grek-katolika kirko

Fari[redakti]

  • bani en la termala banejo
  • ekskursi al la montoj

Aĉeti[redakti]

Meblovendejo

Vendejaroj[redakti]

  • Aldi szupermarket, Kiss Ernő utca 13/c
  • Coop szupermarket, Fényesvölgyi utca 11
  • Penny Market, Andrássy u. 61
  • Real szupermarket, Corvin utca 11; Árpád út 2
  • InterSpar hypermarket, Bajcsy-Zs. utca 2-4.
  • SPAR szupermarket, Király Street 7/a.
  • Tesco szupermarket, Arany János Square 1.; Mésztelepi Street 1 / a.; Szentpéteri kapu 103.
  • Auchan hypermarket, József Attila út 87.; Pesti út 7.
  • Miskolc Plaza, Szentpáli u 2-6
  • Szinvapark Bevásárlóközpont, Bajcsy-Zs street 2-4.
  • Park Center shopping park, Pesti út 9.
  • STOP.SHOP shopping park, Szentpéteri kapu 80
Restoracio

Manĝi[redakti]

  • Végállomás Bistorant
  • Palacsintaház Étterem, Mélyvölgy u. 212.
  • Kis Anna Halászkert, Miskolctapolca, Görömbölyi u. 38.
  • Rossita Olaszos Kisvendéglő
  • Kispipa Halaszcsarda
  • Tusculanum
  • Felicita Pizzeria
  • Drót Bisztró & Restaurant
  • Impresszó Klub-Étterem
  • Aranykorona Történelmi Étterem
  • A Leves Gasztroműhely
  • Vendelin étterem
  • Julia (ĉina), Búza tér
  • Főzelék Bár, Szinvapark
  • Dolce Vita Étterem és Pizzéria
  • Halásztanya Étterem, Mélyvölgy utca 15.
  • Kemencés Kisvendéglő, Miskolctapolca, Csabai utca
  • Matróz grill Restaurant, Széchenyi utca 68.
  • Pizza Tábor I., Városház tér

Trinki[redakti]

  • Padlás Jazztaurant, Győri kapu
  • Kortyolda Étterem és Sörfőzde, Széchenyi u. 26.
  • Impressszó Club Restaurant
  • Avasi Bormúzeum és Borvendéglő, Latabár sor 388.
  • Déryné Presszó, Déryné utca.

Loĝi[redakti]

Estas lueblaj loĝejoj ĉe la privata servo.

Kampadejoj[redakti]

  • Junior Üdülőpark, Iglói utca 11.
Hotelo

Hosteloj[redakti]

  • Student Hostel Committee

Hoteloj[redakti]

  • Hotel Lido, Kiss József út 4,
  • Hotel Kolibri, Fecske u. 15-17.
  • Hotel Bástya, Miskolctapolcai út 1
  • Hotel Anna, Miskolctapolcai út 7
  • Hunguest Hotel Palota (interna urbo)
  • Öreg Miskolcz Szálloda

Pensionoj[redakti]

  • Hungária Panzió és Étterem, Csabai út 7
  • Zenit Panzió, Miskolctapolcai út 25
  • Tapolca Fogadó, Csabai u. 36
  • Várkert Panzió (Diósgyőr)
  • Amaretto Szállás, Bencések u. 13
Policejo

Sekureco[redakti]

  • Miskolc konformas al sekureco de Hungario.

Esperanto[redakti]

Lokaj esperantistoj[redakti]

Konsulejoj[redakti]

Viziti plu[redakti]

Proksime estas Tokaj.

Rimarkoj[redakti]


Ĉi tiu artikolo estas uzebla kvankam ankoraŭ mankas kelkaj informoj.
Ĉu vi kapablas helpi kompletigi ĝin? Do, kuraĝu, faru!