El Vikivojaĝo
Tero > Eŭrazio > Eŭropo > Mezeŭropo > Slovakio

Slovakio

Slovakio
Slovakio (SK) Flago
Situo de Slovakio en ĝia regiono.
Ĉefurbo Bratislavo
Lingvo Slovaka
Loĝantaro 5 396 168 (Julio 2007)
Monunuo eŭro
Elektro 230V/50Hz (Eŭropa kontaktingo, tipo E)
Tel. antaŭkodo +421
Horzono UTC+1


Slovakio, SlovakujoSlovaka Respubliko (slovake: SlovenskoSlovenská republika, ambaŭ nomoj estas oficiale agnoskataj), estas kontinenta lando en Mezeŭropo. Ĝi estas ĉirkaŭata de Aŭstrio okcidente, Ĉeĥio nordokcidente, Hungario sude, Pollando norde kaj Ukrainio oriente. Slovakio estas moderna demokratia lando kaj estas membro de la Eŭropa Unio.

La ĉefaj kialoj por viziti Slovakion estas ĝia natura beleco, bunta historio kaj bonaj ebloj por malstreĉiĝo (kaj pro la malgrandeco de la lando, eblas tre facile kombini ĉiujn tri).

Slovakio havas naŭ naciajn parkojn, kiuj kovras relative grandan parton de la lando kaj prezentas la plej altan parton de la Karpata montara ĉeno, la Altaj Tatroj, kiu proponas bonajn eblojn por montaj kaj vintraj sportoj kaj imponaj elrigardoj. Geologie, konsiderinda parto de Slovakio konsistas de kalkŝtono, kiu en kombino kun multaj akvofontoj kaj riveroj rezultis en formado de multnombraj kavernoj (12 malfermitaj por publiko, pluraj de ili estas enlistigitaj de UNESCO) kaj belaj rokaj formaĵoj, kanjonoj kaj akvofaloj de la Slovaka Paradizo kaj Slovaka Karsto. Eĉ ekster de tiuj areoj, estas belaj pejzaĝoj kaj tuta Slovakio estas kovrita per miloj da bone markitaj turismaj vojoj.

Por amantoj de historio, Slovakio prezentas la plej altan nombron de kasteloj kaj burgoj po persono en la mondo. Ili varias de simplaj ruinoj ĝis bone konservitaj loĝeblaj kasteloj kun meblara aranĝo. Sekve, se vi estas fervorulo de mezepoka historio, ne serĉu ion alian. Estas ankaŭ multnombraj gotikaj kaj barokaj urboj en Slovakio, inkluzive la ĉefurbon. Estas ankaŭ bone konservitaj ekzemploj de ligna folklora arkitekturo, inkluzive preĝejojn faritajn nure de ligno kaj la plej altan lignan altaron en la mondo.

Estas multnombraj mineralaj kaj varmaj akvofontoj en Slovakio kaj ĉirkaŭ kelkaj de ili estis konstruitaj mond-famaj banlokoj kiuj proponas bonajn kuracajn terapiojn aŭ nuran simplan malstreĉiĝon. Vi povas ankaŭ freŝiĝi ekstere, naĝi kaj sunumi ĉe bordoj de pluraj lokaj lagoj kaj naĝejoj aŭ provi akvoparkojn se vi estas adventura. Aparte, ankaŭ Bratislavo fieras pri vigla nokta vivo kaj estas populara festa celloko.

Regionoj[redakti]

Slovakio konsistas el 8 administraj regionoj (slovake "kraj") kaj 23 turismaj regionoj (slovake: "turistický región"); ĉi tie estas priskribitaj turismaj regionoj. Tiuj estas tradicie grupigitaj en 3 superregionojn:

3 tradiciaj superregionoj de Slovakio
Okcidenta Slovakio (regionoj Bratislavo kaj ĉirkaŭaĵo, Transmontejo, Podunajsko, Stredné Považie, Dolné Považie, Horná Nitra, Dolná Nitra, Tekov)
ĉefurbo, Danubo kaj aliaj riveraĵoj
Centra Slovakio (regionoj: Kysuce, Horné Považie, Orava, Turiec, Liptov, Horehronie, Podpoľanie, Hont, Poiplie)
mezepoka minado, naciaj parkoj
Orienta Slovakio (regionoj: Abov, Gemer, Šariš, Spiš, Supra Zemplino, Malsupra Zemplino)
montaroj kun fabelaj kasteloj

Urboj[redakti]

  • Bratislavo — ĉefa kaj la plej granda urbo de Slovakio kun bele restarigita historia centro plena je gotikaj, barokaj kaj renesancaj preĝejoj, domoj kaj palacoj, pavimaj stratoj, fontanoj, agrablaj kafejoj kaj vigla kaj kosmopolita etoso
  • Banská Bystrica — unu el plej gravaj minurboj de slovaka parto de iama Aŭstro-hungara Reĝlando; bela restarigita ĉefplaco, multaj preĝejoj, kasteloj kaj muzeoj kaj monumento de la Slovaka nacia ribelo
  • Banská Štiavnica — bone konservita mezepoka minada urbo, en listo de monda kultura heredaĵo de UNESCO
  • Košice — metropolo de la oriento, la dua plej granda urbo de la lando kun la plej orienta gotika katedralo en la mondo, la plej malnova Eŭropa blazono, granda historia urbocentro kun la katedrala komplekso, multonombraj preĝejoj, palacoj kaj interesaj muzeoj
  • Nitro — la plej malnova slovaka urbo kun bela kastelo kaj pluraj foiroj
  • Poprad — enirejo al la grandmontaro Altaj Tatroj
  • Trenčín — unu el plej belaj Slovakiaj urboj kun kastelo dominanta super la urbo, de kie videblas la historia centro kaj la rivero Váh
  • Prešov — la plej bona ekzemplo de renesanca arĥitekturo en Slovakio, multnombraj preĝejoj kaj proksima Solivar kiu estas unu el la plej interesaj salominadaj muzeoj en Eŭropo
  • Žilina — kvara plej granda urbo kun bone konservita historia urbocentro influita de germana arĥitekturo kaj unika muzeo de la dratista kulturo

Esperantaj urboj[redakti]

Aliaj cellokoj[redakti]

Altaj Tatroj (Vysoké Tatry)
  • Nacia parko Slovaka Paradizo (Slovenský Raj) — konsistas de profundaj ravinoj kaj kanjonoj kreitaj de la akvo kaskadanta en akvofaloj tra kalkŝtono
  • Altaj Tatroj (Vysoké Tatry) — la plej granda nacia parko en Slovakio kaj centro de vintraj sportoj kaj altmontara turismo
  • Vlkolínec — vilaĝo en la listo de kultura heredaĵo de UNESCO konservanta ĥarakteron de tradicia Karpata vilaĝo
  • Slovaka Karsto
  • Levoča — impona mezepoka perlo de la Spiŝa regiono ĉirkaŭita de urbaj muroj kun unika renesanca urbodomo, multenombraj preĝejoj kaj la preĝejo de la sankta Jakobo, kie situas la plej alta en la mondo ligna gotika altaro
  • Bojnice — la plej vizitata kastelo en Slovakio, preskaŭ sendifekta kun bele konservita internoj, la plej granda bestoĝardeno en Slovakio
  • Piešťany — la plej fama banurbo en Slovakio
  • Bardejov — banurbo en nord-orienta Slovakio kiu montras multonombrajn kulturajn monumentojn en sia tute netuŝita mezepoka urba centro kaj estas unu el Mondaj retoj de kulturaĵoj de UNESCO

Kompreni[redakti]

Tereno[redakti]

Granda parto de la centra kaj norda Slovakio estas malglata kaj montareca. La plej alta pinto estas la monto Gerlachovský štít en la Altaj Tatroj kun alteco 2,655 metroj super marnivelo. En la norda montaro Altaj Tatroj, sur la landlimo kun Pollando, estas multaj pitoreskaj lagoj kaj valoj. En ĉi tiuj areoj estas kutimaj iom malaltaj temperaturoj kaj tradicie homoj ĉi tie vivis de ŝafpaŝtado.

En la sudo estas malaltaĵoj. Tie troviĝas la plej malalta punkto de Slovakio, 94 m super marnivelo, konkrete ĉe la rivero Bodrog. Grundo ĉi tie estas tre fekunda, precipe en la areo inter la riveroj Malgranda Danubo kaj Danubo kaj estas agrikulture uzata. La vetero estas milda kaj, precipe dum someroj, povas esti surprize varme.

Historio[redakti]

La areo de nuntempa Slovakio estis setlita ekde frua paleolitiko. Antaŭ la interna migrado de Slavoj kaj Hunoj, la plej gravaj lokaj kulturoj estis la keltoj kaj Romaoj. Ĝis nuntempo povas videblas artefaktoj kaj indicoj de ĉeesto de ĉi tiuj kulturoj.

La Slavaj triboj, kiu invadis la areon en la 5a jarcento, kreis ĉi tie kelkajn sinsekvajn influajn reĝlandojn. Dum ĉi tiu epoko, daŭranta ĝis la 10a jarcento kiam la Granda Moravio disfalis, Slavoj adoptis kristanismon kaj konstruis multajn mezepokajn fortikajn kastelojn, kies pluraj ruinoj restis ĝis nun.

Kastelo en Levice

En la 10-a jarcento Slovakio fariĝis parto de la Hungara Reĝlando, kiu, post 1867, formis union kun la Aŭstra Imperio kaj fariĝis Aŭstro-Hungara Monarkio. Ĉi tiu Unio, ekzistanta ĝis 1918, estis granda influfonto por formado de la tuta regiono. Ĝi estis multnacia ŝtato kun multaj kulturoj vivantaj kune kaj formis komunan kulturan historion dividatan de multaj nacioj de la centra Eŭropo.

En 1918 la slovakoj aliĝis al proksime rilataj ĉeĥoj por formi la respublikon Ĉeĥoslovakio. Dum la dua mondmilito, Ĉeĥoslovakio por kelka tempo disiĝis kaj formiĝis unuflanke Protektorato de Bohemio kaj Moravio (sub okupado de naziistoj) kaj Slovaka ŝtato (propra, tamen nazi-satelita milita ŝtato). Sekvante la kaoson de la dua mondmilito, Ĉeĥoslovakio fariĝis komunista lando ene de la orienta bloko regata de Sovetiunio. Sovetia influo malaperis en 1989 post la revolucio konata kiel la Velura revolucio kaj Ĉeĥoslovakio denove fariĝis libera.

Post multaj jaroj de kunvivado en komuna ŝtato, slovakoj kaj ĉeĥoj interkonsentis pace dividi la ŝtaton la 1-an de Januaro 1993. Tiel Slovakio fariĝis suverena lando. Ambaŭ landoj restas kulture proksimaj kaj politika kaj ekonomia kunlaboroj daŭre estas je alta nivelo.

Historiaj, politikaj kaj geografiaj faktoroj kaŭzis, ke evoluigado de moderna merkata ekonomio en Slovakio estis pli malfacila ol en kelkaj ĝiaj Mezeŭropaj najbaroj. Sed nun ĝi estas unu el la plej rapide kreskantaj ekonomiojn en Eŭropo kaj ekde 2004 estas membro de la Eŭropa unio kaj NATO. Slovakio nun estas membro en la areo de Schengen kaj la 1an de Januaro 2009 adoptis Eŭron.

Etnoj[redakti]

Estas kelkaj similecoj inter la ĉeĥa kaj slovaka kulturoj sed la du nacioj restas malsamaj. Unu el la plej okulfrapaj diferencoj estas ke dum ĉeĥoj estas plejparte ateistoj, slovakoj estas plejparte katolikoj (same kiel iliaj polaj najbaroj).

Slovakio dum preskaŭ jarmilo estis parto de la Hungara Reĝlando kaj en Slovakio plu restas forta hungarlingva minoritato (9.7 % de Slovakianoj), koncentrita plejparte en suda Slovakio. Historia germana loĝantaro estis forpelita post la dua mondmilito, sed restas ilia historia influo.

En la orienta parto de la lando estas multaj romaoj (ciganoj) kaj kelkaj rutenoj kaj ukrainoj. En Slovakio vivas ankaŭ kelkaj ĉeĥoj, poloj kaj ankoraŭ kelkaj germanoj.

Klimato[redakti]

Slovakio havas mildan klimaton kun sunoplenaj, varmaj someroj kaj malvarmaj, nuboplenaj, humidaj kaj neĝoplenaj vintroj. La klimato estas kontinenta, kun kvar sezonoj kaj kvankam la entuta klimato estas milda, estas konsiderinda diferenco de temperaturoj inter someraj kaj vintraj monatoj.

Ĝenerale, pli varme estas en sudaj regionoj kaj en malaltaĵoj. Tie someraj temperaturoj povas dum varmaj tagoj atingi pli ol 30°C kaj en vintroj tie estas pli ofta pluvado ol neĝado. Se tamen aperas neĝo, ĝi kutime degelas dum kelkaj tagoj.

Nordaj, kaj precipe montaraj, regionoj havas pli malvarman klimaton, kun someraj temperaturoj ne preterpasantaj 25°C. Precipe sur montoj, dum vintroj estas ofta neĝado kaj povas esti tre malvarme, kun temperaturoj eĉ -20°C.

Se vi planas viziti montojn, bonvolu noti, ke same kiel en ajna montara regiono, vetero povas rapide ŝanĝiĝi dum kelkaj minutoj kaj povas pluvi (aŭ neĝi!) eĉ dum somero. Prenu konvenan ekipaĵon kaj ne subtaksu veteron.

Eniri[redakti]

Ekde la 21-a de decembro 2007 (en flughavenaj landlimaj trairejoj ekde la 30-a de marto 2008) Slovakio estas membro de la Interkonsento de Schengen.

Estas neniuj landlimaj kontroloj inter landoj kiu subskribis kaj efektivigis la traktaton. Al tio apartenas Eŭropa Unio (krom Bulgario, Kroatio, Kipro, Irlando, Rumanio kaj Britio), Islando, Liĥtenŝtejno, Norvegio kaj Svislando. Same, vizo donita por ajna Schengen-area membro estas valida en ĉiuj aliaj landoj kiu subskribis kaj efektivigis la traktaton. Bonvolu konsulti la artikolon Veturado en la Schengen-areo por pli da informoj kiel la afero funkcias kaj kio estas la postuloj por via nacio.

En la aŭtuno 2015 escepte multaj rifuĝintoj enirantaj la Eŭropan Union instigis kelkajn landojn al restarigo de landlimaj kontroloj ene de la Schengen-areo kaj vojaĝo en kelkaj landlimaj enirejoj estas multe malpli glata ol normale. Prokrastoj povas okazi aparte en la sudoriento de la Eŭropa Unio.

Vojaĝantoj kun valida vojaĝ-dokumento provizita de la registaro de iu ajn de la supraj landoj/teritorioj povas resti en Slovakio (sed ne alia Schengen-lando, krom Germanio kaj Hungario) sen vizo por maksimuma daŭro de 90 tagoj en 180-taga periodo.

Slovakio eniris la Schengen-areon nur relative antaŭnelonge sed transirado de landlimoj estas tre glata kaj oni apenaŭ rekonas transiron. Vi devas havi personan identigilon kun vi ĉiuokaze, sed por eviti ĝenon, certe havu vian identigilon kun vi en landlimaj regionoj.

Se vi bezonas vizon, ĉiam ĝin anticipe petu ĉe ambasadejo. Vi certe ne ricevos vizon ĉe Slovakia landlimo, ne grave kiel vi eniras aŭ kio estas via nacieco.

Dum la milito en Ukrainio en Februaro 2022, ĉiuj civilaj personoj rajtas eniri Slovakion. La polico post individua pritakso lasas enveni ankaŭ homojn sen biometriaj pasportoj, sed kun aliaj validaj identigiloj.[1]

Eniri avie[redakti]

Flughaveno estas en Bratislavo (flughaveno Bratislavo, BTS IATA), Poprad (flughaveno Poprad - Tatroj, TAT IATA), Košice (KSC IATA) kaj Sliač apud Zvolen (SLD IATA).

La malmultkosta flugokompanio Ryanair prizorgas flugojn al Bratislavo de diversaj Eŭropaj urboj, inkluzive de Londono, MilanoBergamo, Birminghamo, Edinburgo, Liverpolo, Dublino, Romo (Ciampino), Parizo (Beauvais) kaj Bruselo (Charleroi) kaj kelkaj aliaj. Ĉi tiuj flugoj povas esti tre malmultekostaj, do se vi alvenas de ekster Eŭropo, vi povus ŝpari multan monon flugante al pli granda flughaveno kaj de tie flugante al Bratislavo. Tamen, ĉi tiuj flugoj ne funkcias ĉiutage, do povas esti pli bone flugi al Vieno. Norwegian Airlines prizorgas flugojn de Kopenhago kaj Oslo, aldone ekzistas ankaŭ flugoj al Moskvo prizorgataj de UTAir kaj al Tel-Avivo prizorgataj de Suno d'or Airlines.

Eniri avie tra eksterlando[redakti]

La alternativo estas la Viena Flughaveno (VIE IATA), kiu estas nur 35 km (22 mejloj) de Bratislavo. Ĝi provizas oportunan vojon al Slovakio pere de grandaj flugkompanioj, sed povas esti pli multekosta. Ĝi ankaŭ prizorgas multe pli da long-distancaj flugoj. Aŭtobusoj forveturas al Bratislavo ĉiuhore, veturante rekte de la Viena Flughaveno al la ĉefa busa stacio en Bratislavo. Alternative, vi povas preni la flughavenan navedan buson aŭ taksion, kiu kostos ĉirkaŭ €70.

Aliaj elektoj inkluzivas flughavenojn en Prago (PRG IATA), Brno (BRQ IATA) kaj Budapeŝto (BUD IATA), ĉiuj tiuj urboj estas en distanco ĉirkaŭ 4 horoj per publika transporto. Ekzistas ankaŭ rektaj flugoj de Prago al Bratislavo kaj de Prago al Košice. La lasta opcio, kune kun flugoj al Prago, provizas oportunan aviadilan aliron al orienta parto de la lando.

Vi ankaŭ povas flugi al Krakovo (KRK IATA) en Pollando se vi deziras iri al la Tatraj montaroj (ĉu Altaj, ĉu Malaltaj). Aŭtobusoj de Krakovo veturas al pluraj Slovakiaj urboj ĉirkaŭ la Tatraj montaroj kaj Oravo.

Eniri trajne[redakti]

Slovakio havas bonan trajnkonekton kun Ĉeĥio, Aŭstrio kaj Hungario. Tra Ĉeĥio ankaŭ veturas rektaj trajnoj al kaj el Berlino. Trajna konekto kun Pollando estas maloportuna - ekzistas malmultaj konektoj kaj tiuj estas nur lokaj, malrapidaj.

Eniri trajne de Ĉeĥio[redakti]

Kiel partoj de eksa Ĉeĥoslovakio, trajnoj inter Ĉeĥio kaj Slovakio estas oftaj. EC-trajnoj veturas ĉiujn du horoj de Prago al Bratislavo kaj Žilina. Estas unu ĉiutaga trajno de Prago al Banská Bystrica, Zvolen, Poprad kaj Košice. Ĉiuj ĉi tiuj urboj havas rektan noktan dorman kaj aŭtan konektojn de Prago.

Malmultekostaj biletoj SporoTiket Evropa povas esti aĉetitaj ĉe la e-vendejo de Ĉeĥiaj Fervojoj, almenaŭ 3 tagoj anticipe. La prezo komencas ĉe €15 por sidloko aŭ €26 por kuŝejo. Bonvolu noti ke tia e-bileto estas valida nur en la specifita trajno!

Se vi deziras pli grandan flekseblecon aŭ ne povas aĉeti anticipe per Interreto, vi povas akiri grandan rabaton ĉe fervoja stacio se vi aĉetas revenan bileton nomitan CityStar. Tia internacia revena bileto estas valida por unu monato por ajna trajno (kaj tute ne povas esti aĉetita per Interreto).

Eniri trajne de Germanio[redakti]

De Berlino al Bratislavo veturas trajnoj kun du-hora distanco kaj ankaŭ unu nokta trajno. Malmultekostaj biletoj povas esti aĉetitaj ĉe la retejo de Deutsche Bahn, Germania landa fervojkompanioo, se estas aĉetitaj almenaŭ unu tagon anticipe (tri tagoj antcipe por la nokta trajno). La prezo komenciĝas ĉe €29. Bedaŭrinde, Deutsche Bahn en lastaj jaroj malplimultigis Eurocities-n kaj precipe noktajn trajnojn kaj la tendenco ne ŝanĝiĝas (informo de 2015).

Eniri trajne de Aŭstrio[redakti]

Ĉiuhora regiona rapidtrajno veturas de Vieno al Bratislavo. Vi povas uzi la bileton EURegio por €16 – revena bileto valida 4 tagojn.

Eniri trajne de Pollando[redakti]

De Varsovio al Bratislavo veturas rekta trajno tra Ĉeĥio. Rekta trajna konekto de Pollando apenaŭ ekzistas, buso estas ĝenerale pli bona alternativo. Ekzistas kelketaj lokaj trajnoj, kiuj nur trapasas la landlimon – unu trajno Zwardoń (PL)–Skalité (SK). Ne ekzistas internacia persona trafiko ĉe Nowy Sącz (PL)–Prešov (SK) (ekde Decembro 2010) kaj Lupków (PL)-Medzilaborce (SK) (ekde Decembro 2009).

Eniri trajne de Hungario[redakti]

De Budapeŝto al Bratislavo veturas EC-trajnoj ĉiujn du horojn kaj de Budapeŝto kaj Miskolc al Košice veturas du IC-trajnoj tage. Male al vizito de Pollando, ne estas pli malmultekosta aĉeti la Slovakian parton ĉe konduktoro. Male, inter Slovakio kaj Hungario estas revena rabato 60% (t.e. revena bileto estas malplimultekosta ol unu-direkta-bileto).

Eniri trajne de Ukrainio kaj Rusio[redakti]

Dum la milito en Ukrainio en Februaro 2022 estas la rekta trajnkonekto kun Ukrainio nuligita.[2]

Eniri buse[redakti]

Inter multaj aliaj, estas regulaj konektoj de Vieno, Prago kaj Budapeŝto al Bratislavo; de Uĵhorodo (Ukrainio) al la orientslovakia urbo Michalovce kaj Košice kaj de Krakovo (Pollando) tra Zakopane (Pollando) al Poprad.

Veturado per aŭtobuso de Prago al Bratislavo estas pli malrapida sed pli malmultekosta ol per trajno se vi aĉetas bileton anticipe, ekz. ĉe Student Agency, Slovak Lines, aŭ uzante la oftan aŭtobusan rezervad-sistemon AMSBus.

Aŭtobusoj de Pollando kaj Ukrainio estas la plej bona elekto, ili estas pli rapidaj kaj pli oftaj ol trajnoj.

FlixBus konektas Slovakion kun ekz. Hungario, Pollando, Slovenio, Italio, Serbio.

Eniri piede[redakti]

Tra Slovakio iras Eŭropaj Turismaj Vojoj E3 kaj E8. Precipe en turismaj regionoj troviĝas ankaŭ aliaj turismaj vojoj ekster la eŭropa sistemo.

Pontona pramŝipo estas disponebla por aŭto-ŝoforoj kaj piedirantoj inter Angern an der March (Austrio) kaj Záhorská Ves (Slovakio). 05:00-22:00.

Transportiĝi[redakti]

Trajno ĉe la Stacio Bratislavo

CP (slovake cestové poriadky - transportaj horaroj) provizas escepte utilan retejon (plurlingva) kun integraj horaroj por ĉiuj trajnoj kaj aŭtobusoj en Slovakio, inkluzive ĉiujn en-urbajn kaj inter-urbajn transportadojn. Ĝi estas utila ankaŭ por internacia vojaĝado de/al Slovakio.

Transportiĝi perpiede[redakti]

Publika transporto[redakti]

  • La retejo cp.sk estas aparte utila por plani veturadon en Slovakio: ĝi enhavas horarojn de trajnoj kaj interurbaj busoj kaj proponas konektojn.
  • La retejo imhd.sk donas informojn pri transporto ene de urboj.

Transportiĝi trajne[redakti]

Trajnoj estas sufiĉe oftaj kaj fidindaj. La ĉefa linio de la fervoja reto estas la linio Bratislavo-Čierna nad Tisou, kiu iras tra 7 el la 10 plej grandaj urboj de la lando: Bratislavo, Trnava, Trenčín, Žilina, Martin (Vrútky), Poprad kaj Košice. La sekcio inter Bratislavo kaj Trenčín estas la sola, kie trajnoj povas veturi ĝis 160 km/h. Plej multaj aliaj ĉefaj vojoj estas elektrigitaj kaj ebligas rapidojn ĝis 120 km/h. La malgrandaj neelektrigitaj linioj estas kutime multe pli malrapidaj kaj la trajnoj ofte veturas laŭ vojsekcioj, kie la rapido estas limigita je 60 aŭ eĉ 40 km/h.

La IC-trajnoj estas la plej rapidaj. Ili veturas inter Bratislavo kaj Košice laŭ la ĉefa linio kaj haltas en malmultaj lokoj. La veturo inter tiuj du urboj daŭras proksimume 5 horojn. Necesas antaŭe rezervi lokon.

La R-trajnoj (Rýchlik) estas rapidtrajnoj; ili iras laŭ pli multe da linioj kaj haltas en urboj. Kompare kun IC-trajnoj, tiuj trajnoj veturas de Bratislavo al Košice en 6 horoj. Noktaj trajnoj apartenas al ĉi tiu kategorio.

La Zr- kaj REX-trajnoj Zr aŭ REX haltas en ĉiuj urboj kaj en grandaj vilaĝoj.

La Os-trajnoj estas la plej malrapidaj kaj haltas en ĉiu haltejo.

Transportiĝi buse[redakti]

Slovakio havas reton de interurbaj busoj, kiuj foje ebligas pli rektajn veturojn ol trajnoj. Sed kiam rektaj veturoj eblas kaj trajne kaj buse, trajno povas esti malpli kosta, pli rapida kaj pli komforta.

Transportiĝi aŭte[redakti]

Rapidec-limigoj en Slovakio

Vidi[redakti]

Fari[redakti]

Komuniki[redakti]

Oficiala lingvo estas la slovaka. En sudaj partoj de Slovakio oni parolas ankaŭ la hungaran, kiu estas agnoskita kiel minoritata lingvo. Ĉeĥa lingvo estas pasive komprenata per ĉiuj parolantoj de la slovaka pro simileco de la du lingvoj kaj pro ĝisnuna influo de ĉeĥa kulturo al Slovakio.

Aĉeti[redakti]

Vendejaroj[redakti]

Manĝi[redakti]

Tradiciaj manĝaĵoj[redakti]

Haluŝkoj kun brindzo
  • halušky (haluŝkoj) aŭ strapačky – etaj terpomaĵoj ofte servataj kun brindzo (speciala slovaka fromaĝo), brasiko aŭ/kaj lardo
  • vyprážaný syr (fritita fromaĝo)
  • korbáčik – plektita fromaĝo

Vegetarismo kaj veganismo[redakti]

Ordinara slovakia manĝaĵo ofte enhavas viandon kaj aliajn bestaĵojn. Vegetarajn kaj veganajn restoraciojn oni povas trovi precipe en grandaj urboj. En ordinaraj restoracioj plej ofte eblas senviande mendi salaton, pastaĵojn aŭ frititan fromaĝon. En kazo de necerteco, oni povas demandi kelneron.

Ĉefe (sed ne nur) ekster grandaj urboj oni povas sperti nekomprenon aŭ eĉ konvinkadon (ekz. "fiŝo ne estas viando", "ĝi enhavas nur malmulte da viando", ktp.) eĉ de flanko de kelnero.

Je Veggiekarte.de oni povas trovi mapon de vegetaraj kaj veganaj restoracioj, similan lokan mapon oni povas trovi je Soucitne.cz (en la ĉeĥa).

Trinki[redakti]

Multe ŝatata kaj originala trinkaĵo estas Kofola – kolao inventita en Ĉeĥoslovakio dum komunisma epoko kiel kontraŭstaro al usonaj kolaoj kiel Coca Cola kaj Pepsi Cola.

Alkoholaĵoj[redakti]

Biero estas multe trinkata en Slovakio. Ekzistas tie pluraj kaj lokaj kaj tutlandaj bierfarejoj.

Suda Slovakio estas vinregiono, kie oni kreskigas kaj preparas la plej konatajn vinojn en Slovakio.

Tatra teo (Tatranský čaj) estas forta alkoholaĵo (enhavas pli ol 40 % da alkoholo), kiu estas produktata nur en Slovakio.

Loĝi[redakti]

Esperanta loĝado[redakti]

En Slovakio estas 9 gastigantoj de Pasporta Servo (2017/9). Aliaj esperantistoj eventuale povus gastigi laŭokaze ekster PS.

Kampadejoj[redakti]

Hosteloj[redakti]

Hoteloj[redakti]

Sekureco[redakti]

En Slovakio funkcias unueca kriza numero 112 por ĉiuj gravaj krizaj statoj – fajro, sanaj kaj sekurecaj problemoj. La telefonistoj devus esti kapablaj komuniki ne nur en la slovaka, sed ankaŭ en la angla, la hungara, la germana, la rusa kaj en la pola.[3]

Sano[redakti]

Respekto[redakti]

Esperanto[redakti]

Esperanto en Slovakio havas pli ol centjaran tradicion, unua lernolibro de Esperanto por slovakoj estis eldonita en 1907. De Slovakio devenas pluraj elstaraj esperantistoj, ekz. Tibor Sekelj, Ernesto Váňa, Stano Marček, Peter Baláž, kiuj lasis kaj plu lasas siajn spurojn ne nur en Slovakio.

Lokaj esperantistoj[redakti]

La plej superaj Esperantaj organizoj en Slovakio estas SKEF - Slovakia Esperanta Federacio kaj SKEJ - Slovakia Esperanta Junularo. Krome ekzistaj kelkaj lokaj kluboj kaj unuopuloj. En Slovakio, en la urbo Nová Dubnica, estas sidejo kaj oficejo de la organizo E@I, kiu estas vaste konata pro sia Esperanta agado, ekz. starigo de lernu!. En la oficejo plentempe laboras internacia skipo kun pluraj junaj volontuloj; kelkaj el ili provizas gastigadon per Pasporta Servo.

Esperantaj renkontiĝoj[redakti]

Superrigardo de planataj Esperantaj renkontiĝoj estis kaj estos ĉe esperanto.sk (sed nun pro teĥnikaj ŝanĝoj ne estas).

Slovakio en 2016 gastigis la 101-an Universalan Kongreson de Esperanto, unuan en la teritorio de nuntempa Slovakio. Okazis antaŭkongreso en la Ĉeĥia urbo Svitavy kaj du postkongresoj (ĉirkaŭ Slovakio kaj tra Danubaj grandurboj). La kongreso memorindas, krom aliaj, pro eksterordinare impona nacia vespero prezentinta perlojn de Slovaka folkloro, bona organizado kaj ĉarma, relative malgranda, kongresurbo.

En Slovakio estas ĉiujare organizata Tutslovakia Esperanta Renkontiĝo (TER); kutime ĉiun trian jaron kunigita kun Tutslovakia Esperanta Kongreso (TEK), dum kiu okazas elektoj de SKEF.

Ekde 2007 ĉiujare okazadis SES - Somera Esperanto-Studado, renkontiĝo por lernado de Esperanto por komencantoj ĝis spertaj fluparolantoj. En 2016 ĝi ne okazis pro preparado de la UK, sed ĝi reokazis ekde 2017 ĝis 2019.

Ekde 2010 ĉiun 2a jaron okazadis KAEST (Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko).

De tempo al tempo estas organizataj mallongaj turismaj ekskursoj kaj aliaj renkontiĝoj de unuopaj kluboj.

Konsulejoj[redakti]

Viziti plu[redakti]

Rimarkoj[redakti]

Eksteraj ligiloj[redakti]

Ĉi tiu artikolo estas uzebla kvankam ankoraŭ mankas kelkaj informoj.
Ĉu vi kapablas helpi kompletigi ĝin? Do, kuraĝu, faru!

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Slovakia en la Ŝablono:Lingv/ra Vikivojaĝo.