El Vikivojaĝo
Tero > Eŭrazio > Eŭropo > Itala duoninsulo > Italio > Nordokcidenta Italio > Aosta Valo > Nacia Parko Granda Paradizo

Nacia Parko Granda Paradizo

Nacia Parko Granda Paradizo
Nacia Parko Granda Paradizo
Lando Italio
Ibeksoj en la Parco Granda Paradizo
Areo 710 km²
Kreu kategorion "Nacia Parko Granda Paradizo"

La Nacia Parko Granda Paradizo (itale: Parco Nazionale del Gran Paradiso, france: Parc National du Grand-Paradis) estas nacia parko en nordokcidenta Italio, parte en Piemonto kaj parte en Aosta Valo. Ĝi estas la plej malnova nacia parko de Italio, kreita en 1922 ĉefe por protekti la lastajn alpajn ibeksojn, kaj estas 710 km² vasta.

En la koro de la parko estas la monto Granda Paradizo, 4061 m, doninta la nomon al la parko.

Kompreni[redakti]

Ibeksoj (pli precize, alpaj ibeksoj; scienca nomo: Capra ibex) estis iam oftaj en la tuta montoĉeno Alpoj, sed ili estis ankaŭ tre serĉataj de la ĉasistoj, kaj pro tio riskis estingiĝi. La Nacia Parko naskiĝis por ilia protektado, sed ankaŭ utilas hodiaŭ al la protektado de pluraj aliaj bestoj kaj plantoj.

Tereno[redakti]

La parko entenas la tutan monton Grandan Paradizon kaj plurajn valojn ĉirkaŭ ĝi, trafluatajn de riveretoj alfluantoj de la riveroj Dora Baltea (la ĉefa rivero de Aosta Valo) kaj Orco (en Piemonto), ambaŭ siavice alfluantoj de Pado.

La plej altaj partoj de la parko estas herbejoj aŭ rokejoj; estas ankaŭ pli ol 50 glaciejoj. Pli malalte estas vastaj arbaroj, en kiuj abundas piceoj, pinoj, larikoj. En la plej malaltaj partoj de la suda flanko ankaŭ abundas fagoj.

Aldone allogas montajn turistojn pluraj akvofaloj kaj glaciaj lagoj.

Historio[redakti]

Ibeksoj estis tre serĉataj de la ĉasistoj, kaj en la komenco de Okcento ili estis malaperintaj de orientaj kaj centraj Alpoj. Ili nur restis en malgranda areo de okcidentaj Alpoj, ĉirkaŭ la monto Granda Paradizo.

En 1821 la Reĝo Karlo Felikso de Savojo decidis ke, pro la malabundo de tiuj bestoj, nur la reĝo rajtos ĉasi ilin. Kvankam la celo ne estis la amo de naturo, male la avantaĝo de reĝo amanta ĉasadon, fakte tiu decido savis la lastajn ibeksojn de plena malapero. Pli malfrue, en 1856, la sama celo estigis reĝan ĉasrezervejon ĉirkaŭ Granda Paradizo.

Kun la nova jarcento (Naŭcento), la sinteno de la reĝoj evoluis. La lasta reĝa ĉaso okazis en 1913. En 1919 la reĝo Viktoro Emanuelo la 3-a transdonis la proprieton de la ĉasrezervejo al la Ŝtato. En decembro 1922 la itala registaro ŝanĝis la staton de la rezervejo al nacia parko: la unua nacia parko en Italio. Celo de la nacia parko estu - laŭ la leĝo estiganta ĝin - ne nur protekti ibeksojn, sed la tutan bestaron kaj plantaron en ĝi, kune kun la geologio kaj la pejzaĝo.

La limoj de la parko estas preskaŭ la samaj kiel en 1922; nur etaj ŝanĝoj estis aprobitaj en 2009.

Klimato[redakti]

La klimato estas forte influata de la alto kaj de la inklino de la montaraj flankoj. La temperaturo super 3000 m povas esti 10°-15°C pli malalta ol ĉirkaŭ 1000 m. La sudaj flankoj estas pli varmaj pro la efiko de la suno. Ankaŭ la vento gravas, kaj dependas de la direkto de la valoj kaj de la lokaj montokrestoj, pli fermaj aŭ malfermaj al la ventoj venantaj de sude aŭ de norde. En iuj veteraj kondiĉoj, la norda vento transpasanta montojn varmiĝas pro fizika leĝo kiam ĝi malsupreniras en la suda flanko (feno).

Tiuj malsimplaj influoj aldoniĝas al la baza klimato, kun longaj vintroj kaj mallongaj someroj. Vintre, en la plej malaltaj valoj la temperaturo estas ofte ĉirkaŭ 0°C, kelkfoje pli malvarma (en Aosto en la plej malvarma tago konata ĝi atingis -18°C). Kompreneble, la temperaturo estas ĉiam multe pli malvarma en la montoj. Somere, la temperaturo en malaltaj valoj povas superi 30°C.

La efiko de feno (forte dependanta de la direkto de la montoflankoj) estas tre grava en ĉiuj sezonoj. Eĉ en la mezo de vintro, ĝi povas altigi abrupte la temperaturon: la 24-an de februaro, 2020, en Aosto pro feno la temperaturo atingis +26°C, kaj post du tagoj, pro la ĉeso de la feno, ĝi revenis denove al ĉirkaŭ 0°C.

Pluvoj (aŭ neĝfaloj laŭ la temperaturo) estas kutime pli abundaj printempe aŭ somere ol vintre. Ankaŭ ili tamen ege varias de valo al valo, kaj de montoflanko al montoflanko.

Aliri[redakti]

Aviadile[redakti]

Trajne[redakti]

Buse[redakti]

Aŭte[redakti]

Bicikle[redakti]

Vidi[redakti]

Map
Nacia Parko Granda Paradizo (verda - kun eta parto de Nacia Parko de la Vanoise, Francio, malsupre maldekstre)


Fari[redakti]

Komuniki[redakti]

Lerni[redakti]

Labori[redakti]

Aĉeti[redakti]

Manĝi[redakti]

Tradiciaj manĝaĵoj[redakti]

Vegetarismo kaj veganismo[redakti]

Trinki[redakti]

Alkoholaĵoj[redakti]

Loĝi[redakti]

Esperanta loĝado[redakti]

Kampadejoj[redakti]

Hosteloj[redakti]

Hoteloj[redakti]

Sekureco[redakti]

Sano[redakti]

Respekto[redakti]

Esperanto[redakti]

Lokaj esperantistoj[redakti]

Esperantaj renkontiĝoj[redakti]

Viziti plu[redakti]

Rimarkoj[redakti]


skizo
Ĉi tiu artikolo estas ankoraŭ skizo kaj bezonas vian atenton.
Ĝi jam enhavas skizon sed ne multan plian enhavon. Kuraĝu kaj plibonigu ĝin.