El Vikivojaĝo
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Aosta Valo
Aosta Valo
(Valle d'Aosta, Vallée d'Aoste)
Alpa ibekso
Ĉefurbo Aosto
Areo 3261 km²
Loĝantaro 125 332 (2019)

Aosta Valo (itale: Valle d'Aosta aŭ, neoficiale, Val d'Aosta; france: Vallée d'Aoste; arpitane: Val d'Outa) estas aŭtonoma regiono en Norditalio.

Urboj[redakti]

Carte vda.jpg

Estas nur unu vera urbo en Aosta Valo, t.e. ĝia ĉefurbo, Aosto (kaj ne malgranda: ĉ. 34mil loĝantoj).

Aliaj cellokoj[redakti]

  • Courmayeur, ĉe la itala piedo de la Blanka Monto (ĉ. 4800m)
  • Breuil-Cervinia, ĉe la itala piedo de la Materhorno (preskaŭ 4500m)
  • Gressoney, ĉe la sudokcidenta piedo de la Monto Rosa (ĉ. 4600m)
  • Cogne kaj Rhêmes, ĉe la norda bordo de la Nacia Parko Granda Paradizo (ĉ. 4060m)
  • Montpasejoj Granda Sankta Bernardo (2469m), inter Italio kaj Svislando, kaj Malgranda Sankta Bernardo (2188m), inter Italio kaj Francio

Kompreni[redakti]

Tereno[redakti]

La rivero Dora Baltea ĉe la Kastelo de Bard, apud la loko kie ĝi foriras al la regiono.

La nomo de Aosta Valo ĝuste celas ke ĝi estas granda valo de iu rivero; tiu rivero nomiĝas Dora Baltea kaj estas alfluanto de Pado, kiun ĝi trafas en Piemonto, oriente de Chivasso.

Ĉirkaŭ la valo estas pluraj el la plej altaj montoj de Alpoj, grandaj masivoj disigitaj de altaj montopasejoj.

Okcidente estas la landlimo inter Italio kaj Francio: estas la montopasejo Malgranda Sankta Bernardo (2188m) kaj la masivo de la Blanka Monto (4810m).

La masivo de la Blanka Monto tuŝas ankaŭ la norda landlimo (kun Svislando). Laŭ tiu landlimo estas la montopasejo Granda Sankta Bernardo (2469m), poste estas la masivo de Grand Combin, kies plej alta pinto (4314m) estas tamen norde de la landlimo, do tute en Svislando. Post tiu masivo estas longa sinsekvo de montoj inter 3000m kaj 4000m, interrompitaj de nur 3 pasejoj inter 2800m kaj 2900m, uzeblaj nur piede, ĝis la masivo de Materhorno, kiu atingas 4478m. Okcidente de Materhorno, la landlimo restas super 3200m, kun montoj ofte super 4000m (Breithorn, 4165m, Castor 4228m, Lyskamm 4527m), kunligantaj ĝin al Monto Rosa, kies plej alta pinto, la pinto Dufour, tuŝas 4634m.

En la Aosta Valo, la glaciejo de Rutor estas la plej granda glaciejo tute sub 4000m

Oriente la regionlimo de la Aosta Valo disigas ĝin de Piemonto. Norde estas ankoraŭ alta pinto, apartenanta al masivo de la Monto Rosa, la Piramido Vincent (4215m), sed poste la montoj malaltiĝas, ĉar la Dora Baltea forfluas de la valo tra la sudorienta angulo.

La longa suda regionlimo ankaŭ disigas la Aostan Valon de Piemonto. Inter la montopasejo Nivolet (2612m), okcidente, kaj la montopasejo Larisa (2584m), oriente, estas multaj montoj super 3000m kaj en la mezo la masivo de la Granda Paradizo (itale Gran Paradiso), atinganta 4061m. Oriente de la montopasejo Larisa, la montoj malaltiĝas ĝis la valo.

Kompreneble, estas ankaŭ la valetoj de la mallongaj alfluantoj de Dora Baltea, kaj pluraj malgrandaj glaciaj lagoj.

La historia montopasejo Granda Sankta Bernardo (2469m) estis tre grava dum la Romia Imperio kaj poste dum Mezepoko. Nuntempe, pro la ekzisto de pluraj tuneloj, ĝi estas malpli grava.

Glaciejoj ne estas tiom abundaj kiom en Svislando, ĉar la suda flanko de Alpoj estas pli varma kaj pli kruta. La plej grandaj glaciejoj estas apud la plej altaj montoj (Blanka Monto, Materhorno, Monto Rosa) kaj apud la Granda Paradizo. Estas ankaŭ granda glaciejo sudoriente de la montopasejo Malgranda Sankta Bernardo, ĉe la monto Rutor, malgraŭ ĝia plej alta parto tuŝas nur 3486m.



Historio[redakti]

La historio de la Aosta Valo strikte rilatas kun la neceso transiri Alpojn.

Jam dum prahistorio estis komercoj inter Nordeŭropo kaj Italio, kaj la komercistoj bezonis transiri la Alpojn kun ĉaroj, ĉevaloj aŭ azenoj. Estis tamen malmulte de montopasejo sufiĉe malaltaj, precipe en la Okcidentaj Alpoj. Unu el la plej gravaj estis tiu kiu nomiĝas hodiaŭ Granda Sankta Bernardo (antikve "Monto de Jupitero").

Do, estis grava komerca vojo kiu, de la Pada Ebenaĵo, malsupreniris malkrute laŭ la bordo de la Dora Baltea ĝis ĉ. 600m, kaj poste pli krute laŭ la valetoj de kelkaj riveretoj ĝis 2400m.

Estas kelkaj postsignoj de prahomoj loĝintaj en la valo ĉ. 4-5mil jarojn a.K., sed ili estis verŝajne ne multnombraj.

Dum la 1-a jarmilo a.K. alvenis kelta popolo, la Salassoj (latine Salasses). La Romianoj venkis ilin dum la 1-a jarcento a.K. kaj en 25 a.K. fondis Augusta Praetoria Salassorum, nuntempe Aosto.

Post la falo de la Romia Imperio (476) kaj pluraj mallongdaŭraj ŝanĝoj, la Aosta Valo estis akirita de Burgonjo (575). Karolo la Granda aljuĝis ĝin al la nova Reĝlando de Italio (774), Oto la Granda denove al Burgonjo (952) kaj Konrado la 2-a al la Graflando de Savojo (ĉ. 1033).

Ekde tiam, la Aosta Valo apartenis al la Graflando, poste Duklando de Savojo, poste Reĝlando de Sardinio, ĝis la unuiĝo de Italio (1861).

Etnoj kaj lingvoj[redakti]

Altaj montoj favoras la ekziston, en proksimaj valoj, de malsamaj etnoj.

La plimulto de la loĝantoj de la Aosta Valo devenas de miksaĵo kiun la romia konkero de la valo okazigis inter la lokaj keltoj kaj la romianoj. Kvankam la latina lingvo superregis, kelkaj keltaj vortoj pretervivis ĝis nun. Post la falo de la Romia Imperio, la latina evoluis simile al Savojo, kaj ekaperis la arpitana, lingvo meza inter la franca kaj la occitana. La nuntempa aostvala estas fakte dialekto de la arpitana, kvankam pluraj taksas ĝin dialekto (patois) de la franca.

Dum mezepoko, de Svislando transiris la Alpojn la valzoj, germanaj grupoj parolantaj alemanan (sud-germanan) dialekton. En la Aosta Valo ili loĝas apud la orienta limo, en la valo de la rivero Lys.

Hodiaŭ estas du oficialaj lingvoj en la Aosta Valo: la itala kaj la franca.

Klimato[redakti]

Evidente, la klimato de Aosta Valo multe varias laŭ la alto de la lokoj.

Ĝenerale, ĝi similas la klimaton de Piemonto kaj de Norditalio: malvarmaj vintroj, sed ne aparte malvarmaj (la plej malalta temperaturo iam ajn registrita en Aosto estas -18°C), kaj varmaj someroj. Pluvoj estas pli abundaj somere.

En la Aosta Valo povas blovi aparta vento, la feno (germane föhn, itale favonio). Tiu vento direktas plej ofte de nordo al sudo. Sur la svisa flanko ĝi supreniras, kaj estigas pluvojn, sekiĝante sin; superinta la plej altan montokreston, ĝi subeniras kaj, pro fizika leĝo, varmiĝas. Kiam ĝi atingas la valojn, ĝi estas seka kaj varma, kaj kapablas altigi la temperaturon de 10°C kaj plu en malmultaj horoj.

Eniri[redakti]

Eniri avie[redakti]

Estas malgranda flughaveno apud Aosto, sed ne estas regulaj flugoj tien.

La plej proksima komerca flughaveno estas en Torino. Ankaŭ Milano-Malpensa estas sufiĉe proksima.

Eniri trajne[redakti]

Estas nur unu fervojo en Aosta Valo, de Aosto al Ivrea-Chivasso (en Piemonto). De Chivasso eblas trovi aliajn trajnojn al Torino aŭ Milano.

De/al Torino necesas kutime ĉ. 2 horojn, kun trajnŝanĝo en Ivrea. De/al Milano necesas kutime ĉ. 3½-4 horojn, kun trajnŝanĝoj en Chivasso kaj Ivrea.

Eniri aŭte[redakti]

Eniri buse[redakti]

Eniri piede[redakti]

Transportiĝi[redakti]

Publika transporto[redakti]

Trajnoj[redakti]

Busoj[redakti]

Veturi aŭte[redakti]

Piediri[redakti]

Vidi[redakti]

Fari[redakti]

Marŝi, grimpi. Amantoj de montoj sendube emos marŝi aŭ grimpi tra la imponaj montaroj de la regiono.

Marŝi estas rekomendinda ankaŭ al la nespertuloj, nur elektu la plej facilajn vojojn, kaj pligrandigu la tempojn montratajn laŭ via paŝado. Aldone, ne forgesu taŭgajn ŝuojn kaj vestojn kaj preparu vin se eble pluvos.

Skii. Vintre skiamantoj trovos multajn lokojn por skiado, kvankam ne en ĉiuj valoj. En pluraj lokoj la montoj estas tro krutaj aŭ valangoj tro oftaj por skiado. En aliaj lokoj, skivojoj mankas pro la neceso protekti la naturan medion.

Spekti naturon. Naturamantoj povos ĝui la Nacian Parkon de Granda Paradizo, unu el la plej malnovaj en Italio: marŝi, miri, foti, observi bestojn.

Foti. Aosta Valo estas tre taŭga por fotistoj, precipe se ili interesiĝas pri montoj, glaciejoj, riveroj riĉaj je akvo, sed ankaŭ pri bestoj, arboj kaj floroj.

Boati sur rapidaj riveretoj. Estas pluraj riveretoj plenaj je rapide fluanta akvo en la taŭgaj sezonoj.

Ĝui eventojn. Estas pluraj festivaloj kaj alispecaj eventoj. Serĉu informojn interrete!

Komuniki[redakti]

Aĉeti[redakti]

Vendejaroj[redakti]

Manĝi[redakti]

Tradiciaj manĝaĵoj[redakti]

Vegetarismo kaj veganismo[redakti]

Trinki[redakti]

Alkoholaĵoj[redakti]

Loĝi[redakti]

Esperanta loĝado[redakti]

Kampadejoj[redakti]

Hosteloj[redakti]

Hoteloj[redakti]

Sekureco[redakti]

Sano[redakti]

Respekto[redakti]

Esperanto[redakti]

Lokaj esperantistoj[redakti]

Esperantaj renkontiĝoj[redakti]

Viziti plu[redakti]

Rimarkoj[redakti]


Eksteraj ligiloj[redakti]

skizo
Ĉi tiu artikolo estas ankoraŭ skizo kaj bezonas vian atenton.
Ĝi jam enhavas skizon sed ne multan plian enhavon. Kuraĝu kaj plibonigu ĝin.