El Vikivojaĝo
Tero > Ameriko > Nordameriko > Usono > Novjorko

Novjorko

Novjorko
Novjorko
Loĝantaro 8 804 190
Alto 11 metro


Novjorko (angle: New York City) estas la plej granda urbo de Novjorkio, Usono, kaj Nordameriko.

Kompreni[redakti]

La urbo estas dividita en kvin arondismentoj (angle: borough): Bronkso, Broklino, Manhatano, Kvinzo kaj Staten-Insulo. Plimulto da vojaĝantoj iras al Manhatano.

Lingvoj[redakti]

La angla estas la ĉefa lingvo parolata de la plej multaj novjorkanoj, kvankam en la multaj komunumoj kutimas aŭdi aliajn lingvojn el la tuta mondo. Estas multaj hispanlingvaj kvartaloj kun grandaj latinidaj loĝantaroj, kaj estas eble, kvankam iom malfacile, por neanglalingva turisto vivi en Novjorko parolanta nur la hispanan. Multaj establoj en la ĉefaj komercaj kaj turismaj lokoj havas hispanlingvan kunlaborantaro-deĵoranto. Multaj municipaj registarservoj en Novjorko ankaŭ estas haveblaj en la ĉina (la kantona & mandarena) kaj la hispana, kaj la plej multaj federaciaj kaj subŝtataj registaraj servoj estas haveblaj en ĉi-lasta ankaŭ. La jida estas vaste parolata inter Ĥasidaj Judoj. La kantona estas la ĉeflingvo inter la ĉina komunumo de Novjorko, kvankam signifa malplimulto estas enmigrintoj de Fuzhou kaj tial parolas la Fuzhou-dialekton.

Tradicie, la angla en Novjorko estas parolata kun karakterizaj akĉentoj, kun specifaj etnoj ene de la urbetoj havantaj unikajn akĉentojn. Kelkaj el tiuj akĉentoj estas rimarkindaj pro esti inter la malmultaj ne-rotikaj amerikaj akĉentoj. Vi ankoraŭ povas renkonti la tradiciajn akĉentojn kiam vi parolas kun pli maljunaj laboristaj novjorkanoj, kvankam ili iom post iom formortas favore al pli preskaŭ ĝenerala usona akĉento. Pro ĝia granda Aŝkenaza-Juda populacio, multaj jidaj esprimoj ankaŭ transformis sian manieron en lokan anglan slangon.

Ekde 1905 ekzistas Esperanto-societo en Novjorko kies membroj parolas Esperanton.

Boroughs[redakti]

Alveni[redakti]

Aviadile[redakti]

Novjorko havas du grandajn flughavenojn: La Internacia Flughaveno John F. Kennedy (JFK IATA) kaj la Flughaveno LaGuardia (ne internacia, LGA IATA). Ambaŭ situas en Kvinzo. La Internacia Flughaveno Libereco de Newark (EWR IATA) en Newark en Nov-Ĵerzejo ankaŭ estas ofte uzata.

Por iri al Manhatano el la flughavenoj, iri metroe estas la metodo la plej malmultekosta kaj la plej rapida. Sekvu la signoj por la AirTrain, kiu kondukos vin al la metroo. AirTrain kostas ĉirkaŭ $5, kaj oni pagas ĝin ĉe Howard Beach stacidomo, samtempe ke oni pagas por la metrokarto (MetroCard), ĉirkaŭ $2.75.

Vi povas ankaŭ iri centrurben aŭte, uzante poŝtelefonaj aplikaĵoj kiel Uber aŭ Lyft. Tiel, kostas ĉirkaŭ $40 el LaGuardia Flughaveno, aŭ ĉirkaŭ $50 el JFK Flughaveno. Iri per flava taksio kostos pli—ĉirkaŭ $50 aŭ $60.

Aŭte[redakti]

Per buso[redakti]

Transporto[redakti]

Bicikloj[redakti]

Trajne[redakti]

MetroCard

Novjorko havas la plej grandan metroon de la mondo (laŭ kvanto da stacioj). La metroo ne akceptas ĵetonojn, sed veturbileton MetroCard (metrokard, Esperante: metrokarto), kiun rajdunto devas aĉeti, pagante almenaŭ $6.50 (tiu kvanto permesas du enirojn).

Ne ĉiu stacio situas subtere. Dum vintro aŭ pluvego, kontrolu, ĉu stacio subteras, kaj preparu.

Staten-Insulo havas fervojon tra la insulo, kiu estas senpaga krom la du stacioj plej proksima de la pramo inter la insulo kaj Manhatano-insulo.

Altiroj[redakti]

Map
Mapo de Novjorko

Manhatano[redakti]

  • Centra Parko (angle: Central Park), Manhatano. La plej granda parko en Manhatano, kun grandeco de 341 hektarojn. Ĝi estis kreita dum la jaro 1859 kiel pejzaĝa parko kaj ekde tiam estas grava ripozejo, promenejo kaj sportejo por la loĝantoj de la urbego. Centra Parko enhavas la Centra Parka Bestoĝardeno, kaj la Metropola Muzeo de Arto.
  • Empire State Building (empajr stejt bilding), 350 5th Avenue, Manhatano. En 1970, ĝi estis la plej alta konstruaĵo de la mondo, kun 102 etaĝojn.

Bronkso[redakti]

  • Bestoĝardeno de la Bronkso (angle: Bronx Zoo), 2300 Southern Boulevard, Bronkso. Tre granda bestoĝardeno kun pli ol 6000 bestoj.

Broklino[redakti]

  • La insulo Coney (Koŭni, angle: Coney Island), la plej suda punkto en Broklino. Tie situas plaĝo, amuzparko kun famaj spektoradegoj, la plej malnova publika akvario en Usono, kaj tiel plu. En la somero, la plaĝo rapide pleniĝas.

Kvinzo[redakti]

  • Flushing Meadows–Corona Park (fləshing medoŭz korona park). Gastiginto de du internaciaj ekspozicioj, la parko havas sportejojn, muzeojn, ĝardenojn, kaj alian. La plej granda globo de la mondo situas tie, kiu estas simbolo de Kvinzo.

Alia[redakti]

skizo
Ĉi tiu artikolo estas ankoraŭ skizo kaj bezonas vian atenton.
Ĝi jam enhavas skizon sed ne multan plian enhavon. Kuraĝu kaj plibonigu ĝin.