El Vikivojaĝo
Tero > Ameriko > Nordameriko > Kanado

Kanado

Kanado
Kanado (CA) Flago
Moraine Lago
Situo de Kanado en ĝia regiono.
Ĉefurbo Otavo
Lingvo Angla, Franca
Areo 9 976 140 km²
Loĝantaro 33 milionoj (2009)
Monunuo kanada dolaro (CAD, $)
Elektro 120V/60Hz, kontaktingo amerika
Tel. antaŭkodo +1
Horzono UTC −3.5 ĝis UTC -8


Kanado (angle kaj france: Canada) estas lando en la mondoparto Nordameriko. Ĝi estas la 2-a plej granda Tera lando laŭ areo, post nure Rusio. Kromnomita la Granda blanka nordo, Kanado estas konata pro sia vasta netuŝita pejzaĝo kaj sia multkultura heredaĵo. Dum granda parto de Kanado konsistas de arbaroj, ĝi ankaŭ havas pli multajn lagojn ol iu ajn alia lando, Rokmontaron, Preriojn kaj maldense loĝatan arĥipelagon etendiĝantan al Arkto.

Regionoj[redakti]

Viziti tutan Kanadon dum 1 vojaĝo estas granda entrepreno. Pli ol 7 200 km dividas St. John's, Novlando kaj Labradoro de Viktorio, Brita Kolumbio (simila distanco kiel inter Londono kaj Riado, aŭ inter Tokio kaj Kolkato). Ŝofori de unu flanko de la lando al la alia povas daŭri 7-10 tagojn aŭ pli (se vi ne haltas por turismumi survoje). Flugo de Toronto al Vankuvero daŭras pli ol 4 horojn.

Kanado konsistas el 13 administraj regionoj. Estas 10 provincoj kaj 3 teritorioj kaj tiuj estas tradicie grupigitaj en 6 superregionojn:

6 tradiciaj superregionoj de Kanado
Brita Kolumbio
La havena urbo Vankuvero estas la enirejo al la Brita Kolumbio. Ĝi estas konata kiel unu el plej liberalaj kaj kulture diversaj urboj en Nord-Ameriko kun ĉio de mond-klasa skiado ĝis nudstrandoj. Proksime al Vankuvero estas Viktorio, la provinca ĉefurbo kun vigla suburbo kaj pitoreska leĝdoneja areo; kaj Okanagan, kiu estas konata pro siaj vinfarejoj, graciaj montoj kaj feriejoj. Pli fore de Vankuvero oni pvas perdiĝi en la vasteco de montoj, lagoj kaj aliaj naturaj miraĵoj. La provinco ankaŭ havas la plej mildajn vintrojn en Kanado averaĝe (kvankam ofte nubajn), precipe en la oceanbordaj regionoj, pro kio ĝi estas populara de Kanadanoj, kiuj estas malpli entuziasmaj pri vintro.
Kanadaj Prerioj (regionoj: Alberto, Saskaĉevano, Manitobo)
Konata pro siaj vastaj spacoj kaj abundaj resursoj, la Kanadaj Prerioj estas dinamika aro de provincoj kun iuj de plej impresaj belaĵoj de Tero. La regiono riĉas je geografiaj variaĵoj, de ondantaj montetoj kaj bienaj kampoj en Saskaĉevano kaj Manitobo ĝis arbaroj riĉaj je diverseco kaj konsiderinde raraj rokaj formaĵoj de Rokmontaro en Alberto (kaj notinde en la feriaj urboj Banff kaj Jasper). Tiu ĉi regiono estas ankaŭ unu el plej junaj kaj rapide kreskantaj ene de Kanado, kaj ekde la 3-a jarmilo la urboj Kalgario, Edmontono, Saskatuno, Regina kaj Vinipego aldonis dekojn da novaj ejoj por festivaloj, muzeoj kaj koncertoj, kaj ankaŭ centojn (aŭ probable eĉ milojn) da vendejoj kaj restoracioj.
Ontario
La plej loĝata provinco de Kanado estas geografie vasta, kio ebligas senfinajn agadojn por partopreni. Toronto, la plej granda urbo de Kanado, estas eklektika, multkultura kaj vigla kun 140 unikaj kvartaloj. Otavo estas ĉarma, dulingva ĉefurbo de Kanado kaj prezentas amplekson da artgalerioj kaj muzeoj kiuj prezentas la pasintecon kaj nunecon de Kanado. Pli for sude estas la Niagara Akvofalo kaj la nordo estas hejmo al la netuŝita natura beleco de la Muskoka kaj preter ĝi. Ĉio ĉi tio kaj pli reliefigas Ontarion kiel tion, kio estas konsiderata esence Kanada fare de eksteruloj.
Kebekio
Masiva Kebekio konsistas de dense loĝata (kaj franclingva) areto ĉirkaŭ la rivero Sankta Laŭrenco, kaj vasta, maldense loĝata (kaj plejparte indiĝena) norda landinterno. Laŭrentidio estas kiel malgranda eŭropa lando kaŝiĝanta ene de Nord-Ameriko, kaj Kebekio estas fame konata kiel "distinga socio" kompare kun la resto de Kanado: ĝi estas la nura Kanada provinco kun franclingva plimulto, estinte la kerno de la franca kolonio de Nova Francio ĝis 1759. La ĉefaj atrakcioj de Kebekio estas la historia ĉefurbo, Kebekurbo, kun sia malnova urbo listigita kiel Monda Heredaĵo, kaj masiva Vintra Festivalo, kaj ĝia ekonomie grava centro Montrealo, la dua plej granda urbo de Kanado kaj unu el la la grandaj franclingvaj kulturaj ĉefurboj de la mondo kun sia propra klasika arkitekturo kaj unika franca-brita hibrida historio. Pli for de tiuj urboj, oni trovas bienojn kaj (denove, precipe Eŭrop-aspektajn) urbetojn de la riveraj valoj, pitoreskajn fiŝistajn vilaĝojn laŭ Atlantiko, acer-plantejojn kaj skiejojn pli supre sur la montetoj, kaj finfine la vastajn arbaron, lagojn, kaj tundro de la nordo.
Atlantikaj provincoj (regionoj: Novlando kaj Labradoro, Insulo de Princo Eduardo, Novaskotio, Nov-Brunsviko)
La regiono kun la plej longa historio de Eŭropa influo, Atlantika Kanado estas la lulilo de pluraj distingaj lokaj kulturoj, precipe la indiĝenaj Mikmakoj, Innuoj, kaj Nunatsiavutaj popoloj, la franclingvaj Akadianoj, la posteuloj de la "lojaluloj" (rifuĝintoj de la Usona Revolucio, inkluzive de la "Nigraj [afrikaj] Lojaluloj"), la Skotgaelaj Altlandanoj de Cape Breton Island, kaj la izolitaj Irland-influitaj Novlandanoj (kio estis aparta lando ĝis 1949). La regiono ankaŭ estas konata pro la beleco de siaj marbordaj pejzaĝoj, la historiaj urbaj pejzaĝoj de Halifakso kaj St. John's kaj ĝia kuirarto dominata de maraj manĝaĵoj.
Norda Kanado (regionoj: Nunavuto, Nordokcidentaj Teritorioj, Jukonteritorio)
La teritorioj estas unu el la plej malproksimaj regionoj sur Tero kaj konsistigas 40% de la landareo de Kanado. Kvankam pli konataj pro siaj unikaj faŭno kaj pejzaĝoj, la Teritorioj ankaŭ havas kelkajn interesajn homajn setlejojn, inkluzive de Dawson City, urbo kiu aspektas preskaŭ netuŝita de la orfebro de 1898, kaj Iqaluit, la plej nova teritoria ĉefurbo de Kanado, kiu estas hejmo de interese adapta arĥitekturo al la severa klimato de la Nordo.

Urboj[redakti]

Esperantaj urboj[redakti]

Aliaj cellokoj[redakti]

Komprenu[redakti]

Tereno[redakti]

Historio[redakti]

Etnoj[redakti]

Klimato[redakti]

Kanado ne havas unu klimaton pro sia grandeco. La nordaj partoj estas tre malvarmaj, tial la plejmulto da Kanadanoj loĝas pli sude, kie vetero estas multe pli varma kaj pli facile antaŭvidebla.

Eniri[redakti]

Eniri avie[redakti]

En Kanado nun (Junio 2022) funkcias 13 internaciaj flughavenoj. Jen tabelo de ĉiuj flughavenoj kun iliaj situo, IATA- kaj ICAO- kodoj:

Nomo Loko Provinco ICAO-kodo IATA-kodo
Internacia Flughaveno Kalgario Kalgario Alberto CYYC YYC
Internacia Flughaveno Edmontono Edmontono Alberto CYEG YEG
Internacia Flughaveno Fredericton Fredericton Nov-Brunsviko CYFC YFC
Internacia Flughaveno Gander Gander Novlando kaj Labradoro CYQX YQX
Internacia Flughaveno Halifax Stanfield Halifakso Novaskotio CYHZ YHZ
Internacia Flughaveno Greater Moncton Monktono Nov-Brunsviko CYQM YQM
Internacia Flughaveno Montréal-Trudeau Montrealo Kebekio CYUL YUL
Internacia Flughaveno Macdonald-Cartier Otavo Ontario CYOW YOW
Internacia Flughaveno Jean Lesage Kebekurbo Kebekio CYQB YQB
Internacia Flughaveno Sankt-Johano Sankt-Johano Novlando kaj Labradoro CYYT YYT
Internacia Flughaveno Toronto Pearson Toronto Ontario CYYZ YYZ
Internacia Flughaveno Vankuvero Vankuvero Brita Kolumbio CYVR YVR
Internacia Flughaveno Vinipego Vinipego Manitobo CYWG YWG

Eniri trajne[redakti]

Oni povas eniri Kanadon de Usono per trajnoj de Amtrak, jen la kursoj:

  • Maple Leaf okazas ĉiutage, la tuta vojaĝo daŭras 12 horojn kaj 30 minutojn, ĝi transiras ĉi tiujn urbojn: Toronto - Niagara Falls - Sirakuso - Albany - Novjorko
  • Amtrak Cascades okazas kelkfoje ĉiutage, la tuta vojaĝo daŭras 10 horojn kaj 25 minutojn, ĝi transiras ĉi tiujn urbojn: Vankuvero, BK - Seatlo - Tacoma - Portlando - Salem - Eugene
  • Empire Service okazas kelkfoje ĉiutage, la tuta vojaĝo daŭras 7 horojn kaj 20 minutojn, ĝi transiras ĉi tiujn urbojn: Novjorko - Albany - Sirakuso - Roĉestro - Bufalo - Niagara Falls
  • Adirondack ne okazas ĉiutage, ĝi transiras ĉi tiujn urbojn: Montrealo - Albany - Novjorko

Eniri buse[redakti]

Per busoj de firmao Greyhound oni povas vojaĝi de Usono al Montrealo, Toronto kaj Vankuvero.

Eniri piede[redakti]

Transportiĝi[redakti]

Transportiĝi perpiede[redakti]

Publika transporto[redakti]

Transportiĝi trajne[redakti]

Via Rail estas ŝtata transportfirmao, kiu ligas la plej grandajn kanadajn urbojn. En la lando ne ekzistas rapida fervoja, sed trajnoj estas komfortaj kaj en vagonoj de longdistancaj trajnoj troviĝas litoj, do malgraŭ la longdaŭraj vojaĝoj ne estas tiom ĝenaj. Ene de urboj funkcias lokas malpeza fervojo, ekzemple en Montrealo RTM, en Toronto GO.

Fervojreto de Via Rail.

Transportiĝi buse[redakti]

Transportiĝi aŭte[redakti]

Kanado estas grandega, kvankam vojaĝado per aŭto estas pli rapida, ĝi ne vere valoras se oni volas travojaĝi longajn distancojn sole.

Kiam oni forlasas Usonon, oni rememorigu sin ke en Kanado estas uzata metraj unuoj, ne mejloj.

Vidi[redakti]

  • Niagara Akvofalaro - unu el la plej famaj naturaj vidindaĵoj en Kanado, turistoj el la tuta mondo venas tien por vidi grandan je 53 metroj Akvofalon Hufferon. Ĝi troviĝas en Ontario 1,5 horojn for de Toronto, laŭlonge de la suda landlimo.
  • L'Anse aux Meadows (esperante: Golfeto de meduzoj) - nacia parko historia en kiu troviĝas restaĵoj de vikingaj vilaĝoj. Ĝi situas en norda Novlando kaj Labradoro kaj estis enskribita en Liston de Monda heredaĵo de Unesko.
  • Vieux-Montréal - Malnova Urbo de Montrealo estas ero de historio ene de moderna urbo Montrealo. Tiea etoso tre bonas por butikumado aŭ romantika vespermanĝo.
  • Columbia Icefield Skywalk estas arkforma trotuaro en areo, ĝi troviĝas 280 metrojn super kanjono Sunwapta. Pro la fakto ke ĝi estas farita el glaso, ĝi ebligas plene aprezi la glaciajn valojn kaj la altajn montpintojn kovritajn per neĝo.
  • Pro la fakto ke Kanado troviĝas proksime al la norda poluso, en la plej nordaj lokoj oni povas vidi nordan brilon dum la tuta jaro. La plej populara urbo por observi la fenomenon estas Whitehorse, la ĉefurbo de Jukonio. Oni povas alveni al la urbo per aŭtovojo Alaska aŭ per aviadilo, tie funkcias flughaveno. La plej bona tempo por sperti rigardadon de norda brilo estas malfrua septembro kaj marto.

Fari[redakti]

  • Whistler Blackcomb - la plej granda skiejo de Nordameriko. Ĝi troviĝas en regiono Whistler, Brita Kolumbio, sur montoj Whistler kaj Blackcomb. Ĉi tiu loko estas ĉielo por amantoj de vintraj sportoj.
  • Kalgaria Stampedo - granda 10-taga festivalo, dum kiu okazas grandioza malferma parado tra la urbocentro de Kalgario, rodeo-konkursoj, diversaj ekspozicioj, spektakloj kaj koncertoj. Ĝi estas unu el la plej grandaj festivaloj en Kanado.
  • Transiri ŝnurponton Capilano Suspension Bridge povas esti por iuj malfacila. Ĝi troviĝas super la rivero Capilano en Brita Kolombio, longas je 140 metroj kaj pendas je alteco de 70 metroj. Se oni ne havas altotimon, oni nepre venu kaj promenante super la rivero admiru la ĉirkaŭantan arbaron.

Komuniki[redakti]

Kanado havas du oficialajn lingvojn, nome la anglan kaj la francan. Krome en kelkaj regionoj estas oficialaj lokaj lingvoj, ekzemple la inuinaktuna kaj la inuktituta en Nodokcidentaj Teritorioj kaj Nunavuto. La franca estas ĉefe parolata en nur du regionoj: Nov-Brunsviko kaj Kebekio. Per la angla oni povas komuniki en ĉiu provinco.

Aĉeti[redakti]

Monero valora je 25 cendoj.

Kanada dolaro estas la monumo de Kanado. Kanada dolaro dividiĝas en cent cendojn.

Vendejaroj[redakti]

Manĝi[redakti]

Tradiciaj manĝaĵoj[redakti]

Pucino el rapidmanĝejo.

Pucino estas sufiĉe nova plado el Kebekio. Ĝi konsistas el terpomfingroj, grajnfromaĝo (eroj el kazeiĝinta lakto), la tuto estas kovrita per bruna vianda saŭco. Ĝi unue aperis en la 50-aj jaroj en Centro-de-Kebekio (regiono), nun ĝi estas simbolo de Kebekia kuirarto kaj oni nepre elprovu ĝin.

Daktilaj kvadratoj estas kanada deserto farita el avenflokoj kaj kompreneble daktiloj. La postmanĝo estas sana, oni povas facile prepari veganan version de ĝi uzante veganan buteron anstataŭ la normalan. Ĝi estas la tradicia manĝaĵo en Novlando kaj Labradoro.

Tourtière estas viandotorto, kiu devenas de Kebekio. Ĝia farĉo ofte enhavas porkhaketaĵon, bovidaĵon, bovaĵon, fiŝaĵon kaj terpomojn. Oni manĝas ĝin dum Kristnasko kaj Dankofesto.

Nanaimo bar estas senbakada briketforma desertaĵo el Nanaimo, Brita Kolumbio. Ĝi konsistas el 3 tavoloj: la fundo el kokoso, biskvitoj kaj diversaj nuksoj; la centra tavolo estas kustarda buterkremo; la plej supra, maldika tavolo estas ĉokolada glazuro.

Maple slaw estas kanada versio de brasiksalato, ĝi konsistas el pecetiga brasiko, cepo, acerosiropo, fiŝo, spicoj kaj aliaj ingrediencoj depende de variaĵo. Oni aldonas ĝin al sandviĉoj, desertoj aŭ sole.

Vegetarismo kaj veganismo[redakti]

Acerosiropo estas siropo farita el acera arbsevo. Eĉ antaŭ la koloniado, indiĝenoj produktis acerosiropon kaj acerosukeron. Nun ĝi estas unu el la plej konataj kanadaj frandaĵoj, Kanado respondas por 85% de monda produktado de acersiropo. Ĝi estas perfekta anstataŭaĵo de mielo por veganoj, aldone acersiropo estas malpli kaloria ol mielo.

Ployé estas akadia pankuko farita el miksaĵo de fagopirfaruno, tritikfaruno, bakpulvoro kaj akvo. Kvankam komence ĝi estis manĝata kun viandaĵoj, nun ĝi estas populara manĝaĵo inter vegetaranoj. Oni manĝas ployé kun dolĉaj aldonaĵoj.

Trinki[redakti]

Picea biero estas trinkaĵo (ne necese alkohola malgraŭ la nomo) gustigita per piceaj burĝonoj, pingloj aŭ esenco. Kvankam nun ĝi estas uzata nur kiel bongusta rimedo por estingi soifon, antaŭe indiĝenoj uzis ĝin por kuraci skorbuton ĉar piceo estas riĉa je vitamino C.

Ladskatolo de zingibra Canada Dry antaŭ montara pejzaĝo.

Canada Dry estas speco de karbonata sukera nealkoholaĵo, ĝi unue aperis en 1904. Ekzistas dekoj da variaĵoj de la trinkaĵo. La plej populara estas Ginger Ale (zingibra gusto).

Alkoholaĵoj[redakti]

Glacicidro estas drinkaĵo farita el frostigitaj pomoj. Frostigitaj pomoj havas pli koncentritan sukon ĉar akvo frostiĝas, sed sukero ne kaj tial la cidro havas pli da alkoholo ol cidro farita per tradiciaj metodoj.

Glacivino estas deserta vino, kiu estas esence la sama afero kiel glacicidro, sed anstataŭ pomojn oni uzas vinberojn.

Loĝi[redakti]

Esperanta loĝado[redakti]

En Kanado estas 38 gastigantoj de Pasporta Servo (2021/10).

Kampadejoj[redakti]

Hosteloj[redakti]

Hoteloj[redakti]

Sekureco[redakti]

Kanado estas unu el la plej sekuraj landoj en la mondo. Kvankam tiea krimkvanto estas malalta, oni ĉiam konservu prudenton, precipe en grandaj urboj. Kanada alarma telefonnumero estas 911.

Sano[redakti]

La ŝtato ne pagas por onia resto en malsanulejo aŭ medicina servo, do oni nepre akiru malsanokostan asekuron antaŭ la ekskurso.

Respekto[redakti]

Esperanto[redakti]

La landa Esperanto-asocio de Kanado nomiĝas Kanada Esperanto-Asocio.

Ankaŭ funkcias junulara sekcio de KEA - JEK (Junularo Esperantista Kanada).

Lokaj esperantistoj[redakti]

Esperantaj renkontiĝoj[redakti]

En 2022, en Montrealo okazos la 107-a Universala Kongreso de Esperanto.

Konsulejoj[redakti]

Viziti plu[redakti]

  • Sude de la lando estas Usono.

Rimarkoj[redakti]


Eksteraj ligiloj[redakti]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Canada en la Ŝablono:Lingv/ra Vikivojaĝo.

skizo
Ĉi tiu artikolo estas ankoraŭ skizo kaj bezonas vian atenton.
Ĝi jam enhavas skizon sed ne multan plian enhavon. Kuraĝu kaj plibonigu ĝin.