El Vikivojaĝo
Tero > Eŭrazio > Eŭropo > Mezeŭropo > Slovakio > Okcidenta Slovakio

Okcidenta Slovakio

Okcidenta Slovakio

Okcidenta Slovakio estas regiono inkludanta la ĉefurbon Bratislavo, la Slovakian Danuban valon kaj aliajn malaltejojn. Ĝi najbaras oriente kun Centra Slovakio, norde kun Ĉeĥio, okcidente kun Aŭstrio kaj sude kun Hungario.

Regionoj[redakti]

Turismaj regionoj en Okcidenta Slovakio
Bratislavo kaj ĉirkaŭaĵo (Bratislavo, Modra)
Slovakia ĉefurbo kun multaj historiaj kaj naturaj cellokoj
Transmontejo (Malacky)
Biciklado kaj marŝado apud multaj lagoj kaj la rivero Morava. Banloko en Šaštín, kulturaj monumentoj en Skalica.
Podunajsko (Komárno, Dunajská Streda)
Eksteraj varmakvaj banejoj malfermitaj tutan jaron, bicikla voijo Bratislavo-Komárno, akvomuelejoj ĉe Malgranda Danubo.
Stredné Považie (Myjava, Trenčianske Bohuslavice, Trenčianske Teplice, Trenčín, Nová Dubnica)
Marŝado en Malgrandaj Karpatoj, kulturo en Trenčín, Esperantumado en Nová Dubnica.
Dolné Považie (Trnava, Piešťany)
Marŝado en Malgrandaj Karpatoj, monde konata banloko en Pieštany, multaj kasteloj laŭ la iama komerca vojo "Ĉeĥa vojo".
Horná Nitra (Prievidza, Partizánske)
Belega kastelo, varmakvaj banejoj kaj bestĝardeno en Bojnice.
Dolná Nitra (Nitro)
Biciklado kaj marŝado. Malnovaj preĝejoj kaj aliaj historiaj monumentoj en la plej malnova Slovaka urbo - Nitro.
Tekov (Levice)
Ankaŭ nomita "Dolné Pohronie", enhavas kastelojn en Levice kaj Hronský Beňadik.

Urboj[redakti]

  • Bratislavo - ĉefurbo de Slovakio kun bona nokta vivo, kulturaj eventoj kaj iom internacia etoso
  • Bojnice - la plej bela, nova kastelo kaj la plej granda bestoĝardeno de Slovakio
  • Nitro - la plej malnova slovaka urbo kun bela burgo
  • Piešťany - monde fama banurbo
  • Trenčín - pruvo pri iama ĉeesto de romanoj, majesta burgo
  • Trnava - tre malnova urbo, 12 preĝejoj kaj bone konservita baroka arĥitekturo

Esperantaj urboj[redakti]

Aliaj cellokoj[redakti]

Kompreni[redakti]

Eniri[redakti]

Transportiĝi[redakti]

Vidi[redakti]

Fari[redakti]

Manĝi[redakti]

Trinki[redakti]

Resti sekura[redakti]

Viziti plu[redakti]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Western Slovakia en la Ŝablono:Lingv/ra Vikivojaĝo.