Aspekto
| |||
Lando | Francio | ||
Regiono | Charente-Maritime | ||
Areo | 174 km² | ||
Loĝantaro | 21 790 (2012) | ||
Oléron estas atlantika insulo en la sudoriento de Francio, en la departemento Charente-Maritime. Ĝi estas konata pro siaj sablaj strandoj, siaj pinaj arbaroj kaj siaj ostroj.
Aliri
[redakti]Aŭte
[redakti]La insulo Oléron estas konektita al ĉeftero per trikilometra ponto apud Marennes.
Bicikle
[redakti]La ponto estas malfermita ankaŭ al bicikloj, sed ĝi ne havas apartan biciklan vojon.
Vidi
[redakti]- La lumturo Chassiron en la plej norda pinto de la insulo
- La citadelo de Le Château-d’Oléron
- La trajneto de Saint-Trojan en Saint-Trojan-les-Bains, sude
Manĝi
[redakti]La insulo Oléron estas fama pro siaj ostroj. Ne maltrafu ankaŭ éclade (aŭ églade), tipa plado de la regiono, kiu konsistas en mituloj kuiritaj sub pinaj pingloj.
Pineau des Charentes estas alkoholaĵo produktata en la sama regiono, kiel konjako, ankaŭ en Oléron.