| ||
Lando | Italio | |
Regiono | Umbrio | |
Loĝantaro | 20 116 (2021) | |
Alto | 325m |
Orvieto (elp.orvjeto) estas urbo en Umbrio en centra Italio.
Kompreni
[redakti]Orvieto kuŝas sur la ebena supraĵo de tofa rokego, kaj estas videbla ankaŭ de malproksime.
La mezepoka urbo plenigis la tutan supraĵon, do la novaj konstruaĵoj situas malsupre, multaj preter la rivereto Paglia fluanta ĉe la piedo de la rokego.
Historio
[redakti]La nomo de Orvieto devenas el la latinaj vortoj urbs vetus, t.e. "urbo malnova".
Verŝajne la nomo celas la etruskan urbon Velzna, detruitan de la Romianoj en la jaro 264 a.K. La loĝantoj estis truditaj migri suden kaj fondis novan urbon (hodiaŭ Bolsena). Nur post pluraj jarcentoj la malnova urbo reviviĝis.
(...)
Klimato
[redakti]Aliri
[redakti]Aliri aviadile
[redakti]La plej proksima komerca flughaveno estas en Peruĝo (IATA-kodo: PEG), ĉ. 80 km.
Ĉar ne multaj flugoj atingas la flughavenon de Peruĝo, ofte necesas flugi al la flughaveno de Florenco (180 km) aŭ de Romo Fiumicino (165 km).
Aliri trajne
[redakti]La fervoja stacidomo de Orvieto estas sur la ordinara linio Romo-Florenco. Trajnoj "Intercity" bezonas 40-60min de Romo kaj 1h30-2h de Florenco.
La stacidomo situas piede de la monteto sur kiu Orvieto kuŝas. Estas kablotramo (funicolare) grimpanta de la stacidomo al la komenco de la historia urbo.
Aliri buse
[redakti]Aliri aŭte
[redakti]Orvieto kuŝas apud la aŭtoŝoseo A1 Milano-Napolo. Estas elirejo nomata "Orvieto".
Aliri bicikle
[redakti]La biciklovojo EV 7 (EuroVelo Norda Kabo - Malto) tuŝas la stacidomo de Orvieto.
Moviĝi
[redakti]Piediri
[redakti]Publika transporto
[redakti]Estas kablotramo kunliganta la stacidomo al la urbocentro. Aldone, estas urbaj busoj.
La lokan publikon transportadon prizorgas la kompanio FsBusItalia. Linioj kaj horaroj ĉe Fsbusitalia - Umbria (it, en).
Veturi aŭte
[redakti]Vidi
[redakti]10 - Katedralo (itale Duomo), unu el la plej elstaraj gotikaj preĝejoj de centra Italio.
11 - Puto de Sankta Patricio (itale Pozzo di san Patrizio), konstruita en la 16-a jarcento.
Fari
[redakti]Aĉeti
[redakti]Vendejaroj
[redakti]Manĝi
[redakti]Trinki
[redakti]Orvieto estas fama pro sia samnoma vino, kutime blanka.