El Vikivojaĝo
Tero > Eŭrazio > Eŭropo > Ibera duoninsulo > Hispanio > Balearoj > Palma de Majorko

Palma de Majorko

Palma de Majorko
Palma de Majorko
(Palma)
Katedralo de Palma (La Seu)
Lando Hispanio
Regiono Balearoj
Loĝantaro 416 000 (2022)
Alto 13 m

Palma de Majorko (hispane kaj katalune: Palma, aŭ Palma de Mallorca por malsamigi ĝin de aliaj lokoj nomataj "Palma") estas la ĉefurbo de Balearoj en Hispanio kaj kuŝas ĉe la okcidenta marbordo de la insulo Majorko (Mallorca). Kun pli ol 400mil loĝantoj, ĝi estas la dua urbo en mediteranea insulo pri loĝantaro, post Palermo.

La lokanoj nomas ĝin ankaŭ simple la Ciutat, t.e. "la urbo". Esperante oni povas uzi la kromnomon Majorkurbo.

Kompreni[redakti]

Turistoj alvenantaj al Palma celas kutime la apudajn plaĝojn, uzeblajn almenaŭ de majo al oktobro, aldone ofte la noktajn amuzojn.

Estas tamen en Palma ankaŭ gravaj monumentoj, kiel la Katedralo (Seu), la Kastelo, la Reĝa Palaco (Almudaina), la Arabaj Banejoj, la domon de la pentristo Joan Miró, ktp.

Historio[redakti]

Fondo kaj nomo[redakti]

Palma estis fondita de Romianoj mallonge post la konkero de Balearoj en 123 a.K. Ekloĝis en la nova urbo multaj militistoj de picena deveno; ĉar en ilia devenareo estis urbo nomata Palma (Palma Picena), ili elektis tiun nomon ankaŭ por la nova urbo. (Simile, alia picena urbo nomiĝis Pollentia kaj en alia loko de Majorko la Romianoj fondis urbon nomatan Pollentia.)

La nomo de la picena urbo verŝajne venis de la latina vorto palma (aŭ simila picena vorto), kun la signifo di palmo. Do la nomo de la urbo Palma vere celas la plantojn nomatajn palmoj sed, kvankam ja estas palmoj en Majorko, ĝi ne celas la lokajn palmojn, sed aliajn kreskantajn en malsama lando!

Post Romio[redakti]

En la jaro 902 la Araboj konkeris Majorkon kaj restis tie ĝis 1229, kiam Aragonio forpuŝis ilin. De tiu tempo restas la Arabaj Banejoj; ankaŭ la Almudaina estis konstruita de la Araboj, tamen en ĝi la originaj eroj miksiĝas kun la postaj ŝanĝoj.

Sub la Regno de Aragonio Palma multe prosperis. La reĝoj de Aragono konstruis la Katedralon sur la loko de antaŭa moskeo, transformis la fortikaĵon Almudaina, igante ĝin Reĝa Palaco, kaj estigis la Kastelon de la Belvidejo (Castillo de Bellver).

Post la unuiĝo de Aragonio kun Hispanio, kaj la malkovro de Ameriko, Palma malprosperis, ĝis 1715, kiam la reĝo Filipo la 5-a redonis al la urbo la antikvan romian nomon (sub la araboj Palma nomiĝis Madina Mayurqa, t.e. "Urbo de Majorko"; la aragonanoj tradukis tiun nomon en Ciutat de Mallorca, kiu estis ĝis 1715 la oficiala nomo).

Klimato[redakti]

Aliri[redakti]

Aliri aviadile[redakti]

La flughaveno de Palma (kodo: PMI) estas proksima al la urbo (9 km for de la centro). Estas komercaj kunligoj kun multaj urboj en Hispanio kaj en pluraj landoj de Eŭropo. Oni povas atingi la urbocentron per buso (linio A1) aŭ per taksio (ĉ. 20-25€).

Retejo: www.aena.es/es/palma-de-mallorca.html (hispane, katalune, angle, germane)

Aliri ŝipe[redakti]

Estas pluraj pramoj de Barcelono kaj Valencio. La vojaĝo daŭras kutime inter 7 kaj 9 horojn.

Kelkaj ŝipkompanioj: Balearia, GNV, Transmed.

Moviĝi[redakti]

Piede[redakti]

Per publika transporto[redakti]

Estas pluraj buslinioj en la urbo kaj ĝia ĉirkaŭaĵo. Eblas aĉeti biletojn ankaŭ rekte en la buso.

En la historia urbocentro estas ankaŭ senpaga buslinio ("CC").

Retejo: EMT Palma (hispane, katalune, angle, germane)

Alia kompanjo prizorgas la kunligojn inter Palma kaj la eksteraj urbetoj en Majorko. Ili estas farataj per busoj sed ankaŭ parte per trajnoj, forirantaj de stacidomo en Palma apud Plaça d'Espanya (Placo de Hispanio).

Retejo: TIB (hispane, katalune, angle, germane)

Aldone, historia, turisma trajno veturas de Placo de Hispanio al Soller.

Aŭte[redakti]

Bicikle[redakti]

Vidi[redakti]

Map
Mapo de Palma


Fari[redakti]

Aĉeti[redakti]

Vendejaroj[redakti]

Manĝi[redakti]

Pamboli kun ŝinko

Kelkaj tipaj manĝaĵoj estas:

  • Pamboli (aŭ pa amb oli', katalune por "pano kun oleo"): tranĉoj de majorka pano, kun oleo, tomato kaj diversaj ingrediencoj;
  • Sobrasada: kolbaso el muelita porkviando kun salo, papriko kaj nigra pipro.
  • Ensaimada: tipa dolĉaĵo farita kun porkograso (saïm).

Paelo (paella), origine manĝaĵo de la regiono de Valencio, estas ofta manĝaĵo. Indas mencii ankaŭ vermiĉelaĵon (fideuá / fideuada), similan al paelo, kun mallongaj vermiceloj anstataŭ rizo.

Ajlolea saŭco

Kiel en tuta Hispanio estas ankaŭ oftaj tapoj (tapas), malgrandaj pladoj de diversaj specoj, ekzemple patatas bravas (terpomoj laŭ tradicia recepto), frititaj kalmaroj ktp.

Oni povas gustigi plurajn manĝaĵojn per ajlolea saŭco (allioli), farita el ajlo, olivoleo kaj suko de citrono, kaj kutima ankaŭ en Valencio kaj Barcelono. (Simila saŭco, kun la aldono de ovo, estas uzata en suda Francio kaj Ligurio.)

En Palma estas ankaŭ multaj restoracioj oferantaj eksterlandajn kuirartojn (italaj, hindaj, japanaj, tailandaj ktp).

Trinki[redakti]

Loĝi[redakti]

Kampadejoj[redakti]

Hosteloj[redakti]

Hoteloj[redakti]

Sekureco[redakti]

Esperanto[redakti]

Lokaj esperantistoj[redakti]

Konsulejoj[redakti]

Viziti plu[redakti]

Rimarkoj[redakti]


skizo
Ĉi tiu artikolo estas ankoraŭ skizo kaj bezonas vian atenton.
Ĝi jam enhavas skizon sed ne multan plian enhavon. Kuraĝu kaj plibonigu ĝin.