El Vikivojaĝo
Pompejo
Pompejo
Pompei, Pompeji
Lando Italio
Regiono Kampanio
Loĝantaro 25000 (2019)
Alto 14m

Pompejo (itale: Pompei, latine: Pompeji) estas urbo en Kampanio en suda Italio, proksima al la suda piedo de la vulkano Vezuvio, kaj fama pro la vastaj restaĵoj de la antikva romia urbo, detruita de la vulkano en la jaro 79 p.K.

Kompreni[redakti]

La Golfo de Napolo kun Vezuvio (centre) kaj kalkoŝtonaj montoj (dekstre kaj sube); Pompejo kuŝas en la malgranda ebenaĵo sudoriente de Vezuvio.

Pluraj vulkanoj inter Romo kaj Napolo estigis ebenaĵo laŭ la bordo de la Tirena Maro, fermata oriente de la montoj Apeninoj. Vezuvio, la vulkano kiu aperis laste, disigis la sudan parton de tiu ebenaĵo de la resto.

Pompejo kuŝas sudoriente de Vezuvio, en tiu malgranda ebena parto; sude estas kalkoŝtonaj montoj, branĉo de Apeninoj.

Historio[redakti]

Pompejo estis fondita verŝajne en la 9-a jarcento a.K. de Oskoj, kaj verŝajne ĝia nomo devenas de la oska vorto pompe, t.e. "kvin". Malgraŭ la alternanta superregado de grekoj, etruskoj kaj samnitoj, Pompejo fakte restis oska urbo ĝis la romia konkero en 89 a.K. sekvinta la interaliancanan militon.

La proksimeco al la maro kaj la fruktodona vulkandevena grundo helpis la prosperon de Pompejo dum la la vulkano aspektis dormanta. Sed en 79 p.K. Vezuvio abrupte revekiĝis kun terura erupcio, kiu enterigis en 24 horoj la tutan Pompejon sub dika tavolo el cindro. Domoj, komercejoj, stratoj, homoj kaj bestoj restis sub tiu tavolo 17 jarcentojn aŭ plu, ĝis kiam oni elfosis ilin denove.

Post la erupcio, la apuda ebenaĵo iĝis marŝa kaj malsana, ĉar la cindroj obstrukcis la riveron Sarnon. Dum Mezepoko oni refondis vilaĝon, sed en pli alta loko, kie ne estis marŝoj. Nur je la komenco de Okcento kanaloj, baroj kaj digoj forigis la marŝojn, tiel ke kampoj kaj domoj povis plimultiĝi en la loko de la malaperinta Pompejo.

La retrovo de malnova pentraĵo de la Virgulino Maria estis la kaŭzo de la fondo de nova sanktejo, kiu allogis grandan kvanton da pilgrimantoj. La vilaĝo aperinta antaŭ malmultaj jardekoj rapide kreskis. Longe tamen ĝi estis nur frakcio de la apuda urbeto Scafati, nomata Valo de Pompejo, t.e. valo de la rivero Sarno apud la antikva urbo Pompeii. Nur en 1928 la vilaĝo estis tiom granda ke oni agnoskis ĝin kiel veran urbeton, sidejon de nova komunumo kreita sub la nomo Pompei.

Klimato[redakti]

La klimato estas mediteranea klimato, kun vintroj malvarmetaj kaj pluvoriĉaj kaj someroj sekaj kaj varmaj.

Por pli da informoj, rigardu la klimaton de Napolo, kiu estas simila.

Aliri[redakti]

Aliri avie[redakti]

La plej proksimaj flughavenoj estas ĉe Napolo kaj ĉe Salerno.

Aliri trajne[redakti]

Oni povas atingi Pompejon trajne kaj per Trenitalia (itala nacia fervoja kompanio) kaj per Circumvesuviana (= "cirkaŭvezuva"), loka fervoja kompanio.

La trajnoj de Trenitalia kunligas Pompejon ĉefe kun Napolo kaj Salerno. La stacidomo estas sude de la nuna urbo (ĉ. 400m for de la centro). La trajnoj haltantaj en Pompejo veturas plejparte de Napolo (Centra Stacidomo) al Salerno kaj ree; ĉiun horon estas ordinare 1 aŭ 2 trajnoj. La vojaĝo daŭras 45-55 minutojn de Napolo kaj ĉirkaŭ 45 minutojn de Salerno.

Retpaĝoj
* pri horaro: Viaggiatreno (en 9 lingvoj)
* pri horaro kaj biletoj: Trenitalia (en kvar lingvoj)

La kompanio Circumvesuviana (mastrumata de E.A.V.) tuŝas Pompejon per du linioj kaj du malsamaj stacidomoj:

  • linio Napolo-Sorrento (L1), 1-2 trajnoj ĉiun horon; la vojaĝo de Napolo daŭras ĉ. 25-40 minutojn; la stacidomo de Pompejo estas Pompei Scavi Villa dei Misteri kaj apudas la antikvan romian urbon (okcidentan enirejon).
  • linio Napolo-Poggiomarino (L4), 1 trajno ĉiun horon; la vojaĝo de Napolo daŭras ĉ. 45 minutojn; la stacidomo de Pompejo estas Pompei Santuario kaj apudas la nuntempan urbon, ĉe la norda flanko (ĉ. 200m for de la centro).
Retpaĝo pri horaro: E.A.V. (nur en la itala)

Aliri buse[redakti]

Aliri aŭte[redakti]

La aŭtoŝoseo A3 Napolo-Salerno havas du elirejojn apud Pompejo: Pompei Scavi - Villa dei Misteri (okcidente, apud la romia urbo) kaj Pompei Est - Scafati (oriente de la nuntempa urbeto).

Por vojaĝantoj venantaj de lokoj norde de Napolo, eblas ankaŭ veturi tra la aŭtoŝoseo A30 kaj eliri ĉe Palma Campania. De tie, estas ĉ. 20km tra sufiĉe fluaj ŝoseoj.

Transportiĝi[redakti]

Transportiĝi perpiede[redakti]

Publika transporto[redakti]

Transportiĝi aŭte[redakti]

Vidi[redakti]

Map
Mapo de Pompejo


Fari[redakti]

Aĉeti[redakti]

Vendejaroj[redakti]

Manĝi[redakti]

Trinki[redakti]

Loĝi[redakti]

Kampadejoj[redakti]

Kelkaj kampadejoj apud Pompejo:

Hosteloj[redakti]

Hoteloj[redakti]

Sekureco[redakti]

Esperanto[redakti]

Lokaj esperantistoj[redakti]

Viziti plu[redakti]

Vezuvio detruis aliaj romiajn lokojn, aldone al Pompejo. Herkulano (latine: Herculanum, itale: Ercolano), ĉ. 18km nord-okcidente, montras la efikon de lafo. Oplontis (latina nomo; itale Oplonti), nur 6km okcidente, estis romia vilao, hodiaŭ ĉirkaŭata de la urbo Torre Annunziata. Pluaj restaĵoj de romiaj vilaoj detruitaj de la vulkana perforto estas oriente de Castellammare di Stabia (latine Stabia), 7km sude.

De alia vidpunkto, la Vezuvio mem meritas viziton. Nepre vizitu la kraterbordon, kie la signoj de pasintaj erupcioj (la lasta okazis en 1944) estas evidentaj. La pejzaĝo estas tute nekutima, krom se oni jam vizitis aliajn vulkanojn.

Tute malsamaj naturaj vidindaĵoj estas sudokcidente de Pompejo, en la duoninsulo de Sorrento, kun ĝiaj montoj (ĝis 1400m) kovritaj de densaj arbaroj kaj ĝiaj rokaj marbordoj, pli mildaj norde, pli krutaj sude. Sorrento (27km de Pompejo) estas vizitinda urbeto; de ĝia haveno eblas veturi ŝipe ĝis la proksima, tre fama insulo de Kapri (Capri). Ĉe la suda marbordo estas Positano (itale: Positano), 34km de Pompejo, ĉarma urbeto ĉe la komenco de la Amalfa Marbordo (itale Costiera Amalfitana), sinsekvo de imponaj rokaroj preskaŭ vertikalaj flanke al la maro.

Estas ankaŭ pluraj mezepokaj konstruaĵoj en la ĉirkaŭaj urbetoj, el kiuj ni mencias ĉi tie nur la plej gravaj:

  • la Abatejo de la Sankta Triunuo, fondita en la jaro 1011 sur monteto oriente de Cava de' Tirreni (26km de Pompejo)
  • la Kastelo de Mercato San Severino (32km de Pompejo)
  • la mezepoka urbeto Amalfi, doninta la nomon al la tuta marbordo inter Salerno kaj Sorrento, kiu estis dum la mezepoko mara respubliko, kiel la plej famaj kaj plej riĉaj Venecio, Ĝenovo kaj Piso. Ankoraŭ restas la katedralo kaj pluaj konstruaĵoj de tiu prospera tempo. Apude estas Ravello, ankaŭ mezepoka urbeto.

Rimarkoj[redakti]


skizo
Ĉi tiu artikolo estas ankoraŭ skizo kaj bezonas vian atenton.
Ĝi jam enhavas skizon sed ne multan plian enhavon. Kuraĝu kaj plibonigu ĝin.