El Vikivojaĝo
Tero > Eŭrazio > Eŭropo > Itala duoninsulo > Italio > Nordokcidenta Italio > Lombardio > Provinco Kremono

Provinco Kremono

Provinco Kremono
Provinco Kremono
Lando Italio
Regiono Lombardio
Pizzighettone en Provinco Kremono
400px|noframe|Situo de Provinco Kremono.
Ĉefurbo Kremono

La Provinco Kremono estas itala provinco en la Malalt-pada Lombardia areo.

Kompreni[redakti]

En la pli plata lombarda ebenaĵo, ĝi etendiĝas inter la riveroj Pado sude, kaj Oglio (elp. Oljo) norde.

Tero de antikva agrikultura tradicio, ĝi iam estis areo de grandaj bienoj koncentritaj en la manoj de kelkaj nobelaj familioj el Kremono, kiuj lasis multajn atestojn pri sia riĉeco ne nur en la urbo sed ankaŭ en la vilaĝoj de la ĉirkaŭa kamparo, disŝutante ilin per majestaj vilaoj kaj monumentaj farmdomoj-vilaĝoj kun majestaj grandbienoj ofte ankaŭ ekipitaj per malgrandaj kamparaj preĝejoj.

Teritorioj kaj turismaj cellokoj[redakti]

Urboj[redakti]

  • Kremono - Ĉefurbo de la samnoma provinco.
  • Kremo
  • Ostiano - Ĝi estas urbo en la stilo de la familio Gonzaga, kaj estis la plej avanan punkton de regado de la sinjoroj de Mantuo en la teritorio de Breŝo. De la fino de la deknaŭa jarcento la municipo, kiu post la falo de la Gonzaga familio estis administre agregita al Breŝo, petis kaj akiris pasi sub la provincan administradon de Kremono. Maldekstre de la rivero Oglio, ĝi konservas parton de la Kastelo kiu igis ĝin limfortikejo; en ĝia urba aranĝo, plena de bonaj arkitekturaj ekzemploj en preĝejoj kaj palacoj, oni povas senti la etoson de la urboj de Gonzaga inspiro.
  • Pizzighettone - Fortikigita urbo, ĝi konservas la dekses-jarcentajn murojn kiuj ĉirkaŭas la du partojn, en kiuj la Adda dividas ĝin; la kvartalo Gera d'Adda, situanta sur la dekstra bordo de la rivero, estas la plej pitoreska parto. En la maldekstre parto, najbara al la ponto super la Adda, ankoraŭ videblas turo kiu laŭdire estis la malliberejo de la franca reĝo Francisko la 1-a venkita en la batalo de Pavio (1525).
  • Soresina
  • Suspiro - Ĝi estis grava lombarda administra centro. Ĝi konservas antikvan romanikan turon kiu estis recikligita kiel sonorilturo. Vilao Cattaneo - Ala Ponzone, nun uzata kiel pensiulejo, estas unu el la plej belaj ekzemploj de novklasika vilao en la tuta areo laŭlonge de Po.

Aliaj cellokoj[redakti]

Vidi[redakti]

Kremono, katedralo kaj baptejo

Manĝi[redakti]

  • Frititaj riverfiŝetoj
  • Boligitaj viandoj
  • Rostaĵoj
  • Kolbasoj
  • Fromaĝo "Grana Padano"