Lombardio (itale Lombardia /lombar'dia/) estas regiono de norda Italio. Ĝia ĉefurbo estas Milano.
Provincoj (Subregionoj)[redakti]
La dekdu provincoj de Lombardio estas Varese (elp. vareze), Como (elp.komo), Lecco (elp. leko), Sondrio (elp. sondrjo), Milano [miLAno], Bergamo (elp. bergamo), Pavio aŭ Pavia (elp. pavia), Lodi (elp. lodi), Cremona (elp. kremona), Brescia (elp. breŝa), Mantova (elp. mantova) kaj Monza (elp. monca). La provinco Monza kaj Brianza ekfunkciis en 2009.
Urboj[redakti]
1 | Milano | Metropola urbo Milano | 1 303 300 loĝ. |
2 | Breŝo | Provinco Brescia | 190 100 loĝ. |
3 | Monza | Provinco Monza kaj Brianza | 121 500 loĝ. |
4 | Bergamo | Provinco Bergamo | 115 700 loĝ. |
5 | Como | Provinco Como | 83 300 loĝ. |
6 | Varese | Provinco Varese | 82 200 loĝ. |
7 | Sesto san Giovanni | Metropola urbo Milano | 80 700 loĝ. |
8 | Busto Arsizio | Provinco Varese | 80 000 loĝ. |
9 | Cinisello Balsamo | Metropola urbo Milano | 74 200 loĝ. |
10 | Kremono | Provinco Cremona | 70 900 loĝ. |
11 | Mantuo | Provinco Mantuo | 49 275 loĝ. |
Esperantaj urboj[redakti]
Aliaj cellokoj[redakti]
Kompreni[redakti]
La regiono estas la unua en Italio laŭ loĝantaro kaj la kvara laŭ areo, post Sicilio, Piemonto kaj Sardio. Ĝi havas sian ĉefurbon en la urbo Milano kaj limas norde kun Svislando (Kantono Tiĉino kaj Kantono Grizono), okcidente kun Piemonto, oriente kun Veneto kaj Trentino-Alto Adiĝo kaj sude kun Emilio-Romanjo .
Lombardio, unu el la plej riĉaj teritorioj en Eŭropo, estas la "ekonomia ĉefurbo" de Italio danke ankaŭ al siaj industrioj: ŝtalfabrikoj (Falck), rafinejoj, aŭtofabrikoj (Autobianchi, Maserati, Alfa, Innocenti), eldonejoj (Rizzoli, Mondadori), fabrikoj de meblaro, ŝuoj, nutraĵoj, ktp.
Tereno[redakti]
Lombardio entenas norde vastan montaran areon, parton de centraj Alpoj. La plej altaj pintoj estas en la Bernina Montaro, ĉe la landlimo kun Svislando, kaj superas 4000 m (4050 en Svislando, sed proksime al la landlimo; 4020 precize en Lombardio). Pluraj montoj superas 3500 m.
Pli sude, sed ankoraŭ en la norda duono de Lombardio, estas kalkoŝtonaj montoj nomataj Prealpi (=Antaŭ-Alpoj). Ili estas malpli altaj (nur ĝis ĉirkaŭ 2500 m) sed ofte pli krutaj.
En la sama zono estas ankaŭ famaj lagoj, lasintaj de antikvaj glacieroj. Inter ili, la plej grandaj estas Majora Lago (Lago Maggiore), Lago de Komo (Lago di Como) kaj Garda-Lago (Lago di Garda).
La suda duono de Lombardio estas parto de la vasta Pada Ebenaĵo, trairata de la rivero Pado (Po), la plej longa rivero en Italio. Gravaj alfluantoj de Pado estas en Lombardio la riveroj Tiĉino (Ticino) kaj Adda.
Historio[redakti]
La nomo de la regiono devenas de Longobardia kiu estis la nomo de la teritorioj okupitaj de la popolo de la Lombardoj (ĝermanaj triboj) en norda Italio kaj ankaŭ en centra kaj suda Italio (duklandoj de Spoleto kaj de Benevento).
La nomo "Lombardia" komencis difini pli limigitan teritorion kiam la Aŭstria Imperio, ekposedinte ĉi tiun regionon en 1717, komencis indiki ĝin kiel "Aŭstria Lombardio": do ekde tiu tempo la nomo "Lombardio" celas teritorion kiu egalas proksimume al la moderna itala regiono.
Etnoj[redakti]
Klimato[redakti]
Eniri[redakti]
Eniri avie[redakti]
Eniri trajne[redakti]
Eniri buse[redakti]
Eniri piede[redakti]
Moviĝi[redakti]
Piediri[redakti]
Publika transporto[redakti]
Transportiĝi trajne[redakti]
Transportiĝi buse[redakti]
Veturi aŭte[redakti]
Vidi[redakti]
-
Bellagio kaj la Lago de Como.
-
Piazza Duomo, en Milano.
Fari[redakti]
Komuniki[redakti]
Aĉeti[redakti]
Vendejaroj[redakti]
Manĝi[redakti]
Tradiciaj manĝaĵoj[redakti]
Vegetarismo kaj veganismo[redakti]
Trinki[redakti]
Alkoholaĵoj[redakti]
Loĝi[redakti]
Esperanta loĝado[redakti]
Kampadejoj[redakti]
Hosteloj[redakti]
Hoteloj[redakti]
Sekureco[redakti]
Sano[redakti]
Respekto[redakti]
Esperanto[redakti]
Lokaj esperantistoj[redakti]
Esperantaj renkontiĝoj[redakti]
Konsulejoj[redakti]
Viziti plu[redakti]
Rimarkoj[redakti]