| ||
| Lando | Italio | |
| Regiono | Ligurio | |
| 400px|noframe|Situo de Riviero de la Floroj. | ||
| Ĉefurbo | Imperjo | |


La Riviero de la Floroj, itale:Riviera dei Fiori, (Rivêa d'e Sciûe en la liguria), estas tiu peco de marbordo de la Okcidenta Riviero de Ligurio, kiu, etendiĝas de la landlimo kun Francio ĝis Capo Mimosa, aŭ alimaniere dirite, ĝi konsistas el la marbordaj municipoj administrataj de la Provinco Imperjo.
Kompreni
[redakti]Ĝi karakteriziĝas per larĝaj, sablaj strandoj kaj rokaj partoj, kaj per monteta landinterno etendiĝanta jam je kelkcent metrojn de la maro, iam ĉefe kultivata per olivarbaroj. Tipa trajto de la Riviero dei Fiori estas ĝia tre milda klimato, kun malmulte da pluvoj kaj multe da suna vetero.
Urboj
[redakti]Ĉefaj lokoj, de la Riviero de la Floroj estas:
Aliaj cellokoj
[redakti]Inter la plej famaj turismaj lokoj en la landinterno de la Riviero de la Floroj estas:
- Taggia (ĝia mezepoka vilaĝo, estas la dua laŭ grandeco en la Ligurio post Ĝenovo);
- Dolceacqua (suprenvidata de la Kastelo Doria, kiu atingeblas per transiro de pitoreska ponto super la torento Nervia);
- Pigna (artcentro kaj kuracloko);
- Apricale (unu el la plej belaj vilaĝoj en Italio, konata pro la Kastelo Lacerto);
- Rocchetta Nervina (grava centro por ekskursoj);
- Perinaldo (astronomia observatorio Cassini);
- Triora (konata ankaŭ pro siaj mezepokaj sorĉistin-procesoj);
- Ceriana, urbo kun antikva kaj komplika historia centro, kun plurnivelaj stratetoj vicitaj de ŝtonaj domoj ĝis ok etaĝojn altaj, kaj mondfama pro la antikva Ceriana tradicio de trivoĉa a cappella vira ĥoro kantanta, kaj religia kaj laika; Pieve di Teco (mezepoka urbo kun karakterizaj portikoj);
- Monesi, skiejo en okcidenta Ligurio; nomumita por Monda Heredaĵo de UNESKO.
- Bussana Vecchia, urbo detruita de la tertremo de 1887, restis fantomurbo dum jardekoj sed, ekde la 1960-aj jaroj, iom post iom estis reloĝata de diversaj artistoj de la hipia kontraŭkulturo el la tuta mondo. Hodiaŭ, ĝi estis revivigita kiel turisma allogaĵo, kun siaj ruinoj, inkluzive de tiuj de la antikva paroka preĝejo.
Okazaĵoj
[redakti]Inter la plej signifaj eventoj, la Festivalo de Sanremo sendube okupas honoran lokon, okazanta ĉiun februaron en Sanremo; aliaj eventoj en ĉi tiu urbo inkluzivas la Sanremo florita (marto), la bicikla kuro Milano-Sanremo (marto), kaj la Premio Tenco (oktobro).
En septembro, Imperjo gastigas la kunvenon Vele d'Epoca, dum en novembro, ĝi gastigas Olioliva, la festivalon de olivoleo.
En Ventimiglia, la fama flora ekspozicio konata kiel la Batalo de la Floroj okazas en junio. Meze de aŭgusto, spektakla piromuzika prezentado, okazas en Dolceacqua, unika prezentado de artfajraĵoj kaj muzika pirotekniko, danke al sia historia loko kaj pintnivela teknologio. En Taggia, serio da eventoj rilataj al la festadoj por Sankta Benedikto okazas en februaro: ĝojfajroj en la vespero de la 13-a, historia parado, kaj aranĝoj por memorfesti la liberigon de la iama Duklando, kiuj finas per artfajraĵoj.
Loĝi
[redakti]La Provinco Imperjo havas multnombraj hotelojn, gastejojn, turismajn loĝejojn, kampadejojn, turismajn vilaĝojn, matenmanĝ-gastejojn, feridomojn, kaj agriturismajn establaĵojn.
Estas pluraj turismaj havenoj: porto de Sanremo kun804 mez-grandaj lokoj, Marina degli Aregai kun 980 lokoj inter 6 kaj 40 metroj, Marina di San Lorenzo kun 365 lokoj, haveno de Imperia kun 1365 lokoj, Darsena di Arma di Taggia kun 30 lokoj, Diano Marina kun 60 lokoj kaj laŭsezonaj turismaj alterigejoj disponeblaj de la 1-a de junio ĝis la 30-a de septembro en la municipoj de San Bartolomeo, Imperia Borgo Cappuccini, San Lorenzo Darsena dei Delfini, Santo Stefano, Riva Ligure kaj Porto Vecchio Sanremo.